AKORDO
Akordo che MusicExpress Nederlands Deutsch
English Dansk
Hejmpaĝo
Pri Akordo
Koncertoj
Kompaktdiskoj
Kantotekstoj


Ni serĉas novan aldon


Kvankam ni estas okopo, nia voĉaranĝo estas tia, ke ni volonte bonvenigus kroman aldon en nian ĥoron.
Nia ĥoro, ekzistanta jam 15 jarojn, kantas kantojn diversĝenrajn, -tempajn kaj -landajn. La anoj estas inter ĉ. 30- kaj 50-jaraĝaj. En 1996 ni surbendigis nian unuan k-don kaj antaŭ nelonge aperis nia kristnaska k-do.


Kion la nova aldo atendu:
Akordo ne uzas dirigenton do ĝi ĉiel direktas sin mem. Ĉi tio postulas iom da disciplino. La partiturojn oni pristudas principe hejme. La nunaj ĥoranoj flue parolas Esperanton kaj (iam) aktivis en la movado. Ĉiu Akordano povas proponi novajn kantojn, kiuj post komuna aprobo tradukiĝas en Esperanton.

Ĉiu Akordano estu gastiganto pli-malpli unu fojon jare, kio signifas ke li aŭ ŝi gastigas la tutan ĥoron dum tuta tago. Tiam ni ne nur ekzercas, sed ankaŭ komune vespermanĝas. La hejmurboj de la nunaj Akordanoj estas: Amsterdam, Arnhem, Assen, Nijmegen, Utrecht, Ede, Enschede kaj Rotterdam. Ni ofte ekzercas je dimanĉoj, kio signifas ke kelkaj el ni kelkfoje organizas je la antaŭa tago aŭ vespero ion komunan: fari ludojn, viziti kazinon, promeni longdistance, bicikli, skuti, k.t.p.

Hobioj de kelkaj el ni: solvi logikajn enigmojn, popoldanci, promeni longdistance. Pluraj el ni havas junajn infanojn, kiuj aĝas inter 0 kaj 12 jarojn.

Kion ni petas de la nova aldo?
- Ŝi pretu al ioma memstudado; ŝi do prefere povu legi muziknotojn
- Ŝi pretu 8 fojojn jare ekzerci kun la ĥoro. Povas okazi kromaj ekzerctagoj pro venontaj koncertoj
- Ŝi prefere havu kantosperton, sufiĉe stabiltonan voĉon kaj ioman Esperantoscion
- Ŝi laŭeble estu gastiganto ĉ. unu fojon jare
- Ŝi ne nepre loĝu en Nederlando, sed ŝi povu regule viziti la supre menciitajn urbojn. Se ŝi ne estas nederlandlingva, ŝi flue parolu Esperanton.

La nova aldo estas invitita interkonatiĝcele provekzerci kelkajn fojojn. Post du aŭ tri ekzercfojoj vi decidu ĉu ni kaj nia labormaniero plaĉas al vi, kaj ni decidu ĉu ni definitive invitos vin.

Ankaŭ alivoĉaj entuziasmuloj povas kontaktiĝi! Ni volas rigardi ĉu eblas iom pligrandigi la ĥoron.

Ĉu ĉi ĉio interesas vin?
Bonvolu kontaktiĝi kun