AKORDO
Indekso de Akordo-kantoj

Cvana originalo: Haleluja! Laŭdante kantu
Teksto: Tradicia
Traduko: Arjen-Sjoerd de Vries
KD-o: Muzikpluvo (Akordo, 1996/2005)

Muzikpluvo

Haleluja! Laŭdante kantu

Haleluja, laŭdante kantu,
niaj koroj ĝojoplenaj.

Diris la Sinjoro:
"Estas Mi la pano,
estas Mi la vino,
por konsoli suferantojn."

Nun Li nin dissendas,
fortaj en la kredo,
fortaj kaj sendubaj,
por rakonti Liajn vortojn.