AKORDO
Indekso de Akordo-kantoj

Itala originalo: O che splendor
Teksto: Giovanni Pierluigi da Palestrina
Traduko: Arjen-Sjoerd de Vries
KD-o: Muzikpluvo (Akordo, 1996/2005)

Muzikpluvo

Ho kia bril'

Ho, kia bril' karesas la okulojn.
Lumo serene hela, dolĉec' intense bela
tuŝas animon, forte kaj pasie.
Mi spertas ke ĉi tie fontas sent' emocia,
ĉar certe lumo tia kun mirinda dolĉeco
radias nur pro ĉi rava beleco.