AKORDO
Indekso de Akordo-kantoj

Hispana originalo: Nocturno de la ventana
Teksto: F. García Lorca
Traduko: Arjen-Soerd de Vries

Nokturno de fenestro

Mi metas tra fenestro la kapon
Kaj rigardas jen akre, vipe frapas la tranĉilo de l' vento.

En tiu gilotin' nevidebla  mi enmetis kapojn
Sen okuloj de ĉiuj miaj sopiroj.

Limonodor' plenigas momenton ĉi senfinan
Kaj dume sin transformas al tula flor' la vento.