AKORDO
Indekso de Akordo-kantoj

Angla originalo: That lonesome road
Teksto: James Taylor kaj Don Growles
Traduko: Arjen-Sjoerd de Vries
KD-o: Muzikpluvo (Akordo, 1996/2005)

Muzikpluvo

Solecas mia voj'

Solecas mia voj' tra la dezert',
tra la ĝangal' betona kaj fera.
Eĉ laca mi iradas plu, iras sen ripoz',
antaŭen nur, al fremda cel'.

Mi ofte tro koleris sen pardon',
parolis sen aŭskult', prijuĝis sen kon'.
Ĉiam nur morgaŭ zorgus pri kunul'.
Sed mia voj' solecas nun.

Iru plu, ĉiam plu,
plendi ne helpos, vanas rerigard'.
Vin hanti jam ne ĉesas korĉagren'.