AKORDO
Indekso de Akordo-kantoj

Angla originalo: Heav'n, heav'n
Teksto: Tradicia
Traduko: Saskia Idzerda
KD-o: Vilinkosmo Kompil' Volumo 2 (1996)

Vinilkosmo Kompil' 2









Aŭskultu fragmenton:

Venko venko: MP3 415 kB, 1:00 (Nederlando)

Venko, venko

Jen verda stel' (la stelo), jen verda stel' (la stelo),
Jen kvinpinta estas nia stel'
Post la fina venko ĉie brilos la steloj,
Esperanton ĉiuj parolos

Refreno:

       Venko, venko,
       Ardas la fervoro,
       Venkos ni en gloro
       Venko, venko,
       Esperanton ĉiuj parolos

Jen la vortar' (vortaro), jen la vortar' (vortaro)
Tre samideana la vortar',
Post la fina venko ĉiuj havos vortaron,
Esperanton ĉiuj parolos

Jen Ludovik' (la majstro), jen Ludovik' (la majstro)
Kara okulisto Ludovik'
Post la fina venko ĉiuj amos la majstron
Esperanton ĉiuj parolos