La ruĝa afiŝo

Traduko por la tradukprojekto de Morice Benin.

Originala titolo: L'affiche rouge
Tradukis: Christian Riviere (2004)

 

La ruĝa afiŝo

Nek al gloro nek kompato vi sopiris
Nek orgen' nek preĝo por la agoniant'
Jam dek unu jaroj dek unu pasis jam
Per viaj armiloj simple vi rezistis
Morto ne blindigas menson de l' Partizan'

Portretoj viaj kovris murojn de la urb'
Malhele barbaĉa harhirte grimaca
L'afiŝo sang-ruĝa makulo minaca
Ĉar nom' via ne prononceblas sen perturb'
Celis timon ĉe la pasanto surstrata

Vin neniu videble francoj preferis
L' pasanto preteren rigardis tuttage (ignore preteris tuttage)
Sed en noktotrudo mano skribis vage
Sub viaj fotoj POR FRANCIO PEREIS
Kaj la morna maten' helis esper-flagre

Ĉie unuforma prujno-blanko vastas
Februare por via moment' ultima
Tiam unu el vi diris firme kalma
Feliĉon al ĉiuj, vi kiuj plurestas
Mi mortos senhate al l' popol' germana

Adiaŭ al la pen' Adiaŭ al l' plezur'
Adiaŭ al la viv' al la lum' al la vent'
Edziniĝu feliĉu vidu min en pens'
Al vi kiu pluvivos sub l' blua lazur'
Kiam paco regos iam en Erevan

Granda suno vintra helas al la senfin'
Belas la natur' min doloras korofend'
Ĉe niaj paŝoj justico fluos al venk'
O Mélinée amo mia, mia orfin'
Mi diras vivu, idon nestu via ventr'

Kunestis dudek tri kiam pafoj floris
Dudek tri fremduloj tamen niaj fratoj
Dudek tri vivvole mortfalis sub frapoj
Dudek tri tro frue sian koron donis
Dudek tri kriis Francio ĉe la pafoj