La anarkiistoj

Traduko por la tradukprojekto de Morice Benin.

Originala titolo: Les Anarchistes
Tradukis: Georges Lagrange (2000)

 

La anarkiistoj

I
Ne eĉ unu el cent
ili tamen ekzistas,
multaj el Hispani'.
Estas ja la demand'.
Eble en tiu land'
oni komprenas ne
       la Anarkiistojn.

Ili ĉies viktim'
de la strat', del' pavim'
Post krioj de koler'
venos plu nova kri'.
Antaŭe 'stas la kor',
kaj interne la rev'.
Kun en brula anim'
idearo sen tim'.

II
Ne eĉ unu el cent
ili tamen ekzistas,
de neniu la fil',
aŭ la fil' de neni'.
Oni ne vidas lin,
aŭ se jes nur pro tim'
       la Anarkiisto.

Ili mortis centmil
por nenio, por vi,
kun en pugno la am',
kun en pugno la bat',
kun obstina mien'
pro la versita sang'.
Ili frapis kun ĝu',
kaj tial frapos plu.

III
Ne eĉ unu el cent
ili tamen ekzistas,
kaj se komenci per
alpuga piedbat',
ne lasu en forges',
ke viglos sur la strat'
       la Anarkiisto.

Nigras ilia flag',
kolor' de senesper',
kaj kun melankoli'
fluas ilia viv'.
Kun tranĉil' en la man'
por disdono de l' pan',
kaj pafil' rusta, jes
kontraŭ nia forges'.

Ĉar ne unu el cent'
ili tamen ekzistas,
staras en solidar'
kaj solida komun'.
Tial en sia ĝu'
ili kunstaras plu
       la Anarkiistoj.