La frenezo

Traduko por la tradukprojekto de Morice Benin.

Originala titolo: La folie
Tradukis: Roel Haveman (2004)

(La vertikalaj strekoj signas muzikajn paŭzojn.)

 

La frenezo

Sur seĝo de Van-Gog’ | ne eksidiĝas vi
En la ŝuoj de li | ne ekvidiĝas vi
Orelo de Vincent’ | jam aŭdas vin ne plu
La korvoj kaj la kamp’ | signas pri la detru’

For de l’ frenezo mi | kuŝas en | lia lit’
Kaj zorgas nun pri li, | la mit’, | la perdit’

El ligno de la arbo, | kiu ploras en arbar’
Kreiĝis la seĝ’ | de ĉi homo en amar’
Kaj la ŝafoj de la strat’ | sin kaŝas en kolum’
Ne ĉesas la labor’ | nek la konsum’

For de l’ frenezo mi | kuŝas en | lia lit’
Kaj zorgas nun pri li, | la mit’, | la perdit’

Inferas la lernej’ | por ĉi tiu knabin’
Seksumo kaj virto, pilolo kaj tim’
Ŝin plene venkis vertiĝ’ | kaj en spegul’
De l’ malĉasto al ŝi | rebrilas la okul’

Dum tion vidas mi, | kaptas min | la frenez’
Al mi, la maniul’, | nur restas la solec’