Kun jardudek'

Traduko por la tradukprojekto de Morice Benin.

Originala titolo: Vingt ans
Tradukis: Jopetro Danvy (2004)

 

Kun jardudek' (unua versio)

Kun jardudek' kiel valiz'
Kaj la gepatra analiz',
Ni fajfas pri ĉia kondiĉ',
Malfruas ĉiam la feliĉ'.
Se amas ni, 'stas por la viv'
Sed tio estas relativ'.
Daŭradas nur dum pluratag',
Kaj por ceter' nur la imag'.
Kiel valiz', nur la vizaĝ',
Se taŭgas ĝi, ek al malsaĝ'
Se taŭgas ne, 'stos ja kutim'
Kaj gravos nur la memestim'.
Kartludas ni per la destin'
Kaj diras plej :"Mi amas vin!"
Ne zorgas ni pri l' zodiak'
Ne gravas, estas ni kozak'!

Kun jardudek' en la valiz',
Abundas la printempproviz'
Ne ĝenas ia ajn donac'
Eĉ por nutrad' nur de anas'!
Se amas ni, 'stas ĝis la mort'
Ni ofte mortas kaj en kort'
Jen fum' de plia cigared',
Post ĝuo oftas la forĵet'...
Kiel valiz' nur la vizaĝ'
Kun ĝia dumsolec-mesaĝ',
Laŭdire, jen la ena voĉ',
Kaj foje plenas la riproĉ'...
Sed neŝanĝeblas la kased'
Aŭskultu ĝin ĝis plena ted'
Kaj en tenera la konfid'
Anstataŭ "plor", vi diru "rid'"!

Kun jardudek' kiel valiz'
Kaj rozo por karakteriz':
Ĝi velkas post minuta kri'
Kaj pikas vin ĉe l' agoni'!
Se amas ni, 'stas sen konced'
Sen ia "nur", sen ia "sed"
"Sed" sonas kiel malagrabl-
a vekhorloĝ' ĉe litotabl'!
Kiel valiz' nur la vizaĝ'
Ĉe la spegul' je ĉia aĝ'
Ke belis vi, aŭ estis mal-,
Post jaroflu' nur restas fal'...
Ni kaŝas ĝin per vortoŝmir':
"Ne estas aĝ' por amdezir'"
Kaj spite al bibliotek'
Deklaras aĝon de dudek'!