La memoro kaj la maro

Traduko por la tradukprojekto de Morice Benin.

Originala titolo: La mémoire et la mer
Tradukis: Arno Lagrange (2004)

 

La memoro kaj la maro

La tajdon mi havas en kor'
Min revenante kvazaŭ sign'
Mi mortas pro mia fratinet'
Pro infanec' pro mia cign'
Boato, dependas kiel
Stiviĝas en ĝusthaven'
Ploras el mia firmament'
Jarlumoj kiujn lasas mi
Mi estas la fantom' ĵerzej'
Kiu venas dum blufvesperoj
Por vin lanĉi brumon kise
Vin kapti en siaj rimoj
Kiel la julia trireto
Kie lumis la soleca lup'
Tiu kiun mi vidis brili

Je l' sablofingroj de la ter'

Memoru tiun marhundon
Al kiu ni donis liberon
Kiu blekas en dezert'
Fukaron de nekropol'
Mi certas ke 'stas tie viv'
Kun siaj flanelaj pulmoj
Kiam ploras tiaj veteroj
Fridon grizan nin vokantan
Memoru vesperojn tie for
Kaj sprintojn venkajn sur l' ŝaŭmo
Ĉi spumon de l' ĉeval' senhar'
Ĉe l' rokoj sin konsumante
O Anĝel’ de l' perdita plezur'
O Rumor' de alia kutimo
Miaj deziroj de tiam 'stas plu

Nur ĉagren' de mia solec'

Diablo de l' konkervesper'
Kun siaj palecaj helpoj
Kaj la skval' de l' paradiz'
En la mez' malseka pro ŝaŭm'
Revenu verda fjordulin'
Revenu violonviolonadoj
En l' haveno fanfaras korn'
Por l' reven' de l' kamarad'
O Rara parfum' de l' salmarĉ'
En fajrpipro de l' fendetoj
Mi geometriadis
L' animon en cia vundet'
En malordo de cia pug'
Peĉe en albtukoj fajnaj
Mi vidis kroman vitralon

Ci verdulin', splenon mian

La konkoj figurantaj
Sub sunlumoj fuŝlikvaj
Ludas kastanjeton tiom
Ke ŝajnas Hispani' livida
Granitodioj kompatu
Iliajn paradinklinon
Kiam l' tranĉil' enmiksiĝas
En la kastanjetan vizaĝon
Mi vidis kio sentiĝas
Kiam sentiĝas l' ekvido
Inter la sangpersienoj
Globuloj bildigas
Bluan matematikon
Sur ĉi senĉese flusa mar'
El kiu en min venas

Ĉi memoro el la steloj

Ĉi Rumor' venanta de tie
Sub la amikarĉ' blindiga
Ĉi manoj ornamemaj
Ĉi remaĉaj muĝaj manoj
Ĉi Rumor' sekvanta longe
Kiel almozul' sub anatem'
Kiel ombr' tempoperdanta
Desegni mian teorem'
Sub mia rufa ŝminkaĵ'
Ekbatiĝas kiel pordo
Ĉi Rumoro stariranta
En la velkmuzika strato
Finite la mar', Finite
Sur la strand' sablo beas
Kiel ŝafoj el senfin'

Kiam vokas l' ŝafista mar'