La poeto

Traduko por la tradukprojekto de Morice Benin.

Originala titolo: Les Poètes
Tradukis: Roel Haveman (2004)

 

La poeto

Ni taksas lin strangul’, li vivas de la plum’
Aŭ vivas tute ne, se tristas la sezon’
Ni taksas lin strangul’, li flirtas tra la brum’
Birdece per flugil’ laŭ ritmo de kanzon’

Sub iu Sejna pont’ perdiĝas lia mem’
Pro nevendebla verk’ malestas eĉ moner’
Kaj lia amatin’ nur vivas en poem’
Pri arda voluptec’ kaj amo kun tener’

Kolorojn donas li al griza stratpavim’
Sur kiu vagas li, revante pri la mar’
Beliĝas ĉiu vers’, profunde en anim’
Heliĝas morna strat’, mildiĝas la amar’

Lin akompanas hund’, amiko dum mizer’
Verkistan manon ĝi lekadas laŭ komand’
La hunda okulpar’ fidele kun sincer’
Prilumas vojon al absurde stranga land’

Ni taksas lin strangul’, li vidas en kalik’
De ruĝpetala flor’, rideton de virin’
Ni taksas lin strangul’, li kantas pri tragik’
Sur violon’ de l’ kor’ – piano de l’ anim’

Senpluma brako lin pensigas pri flugil’
Ĉasanta post inspir’, post muzo de lirik’
Sed super la rubuj’, ŝtoniĝas vortoj mil
Remortiĝanta voĉ’, skulptita vers-intrig’

Li iras tra lazur’, vualas lin nebul’
Parolas al ĉeval’ per sia milda ton’
Dum lin ĉirkaŭas mort’, li vivas sur insul’
Imuna de l’ aŭgur’ de ekzekutordon’

Pri lia paradiz’ rikanas oni nur
Mucidas en karcer’ kvingroŝa poemar’
Pretekste, ke nur per… ŝlosilo kaj serur’
Ŝirmeblas la burĝar’ de mensa vojerar’