[a↑] [a↓]

helpo pri kukolo

ĉi tiu paĝo estas parto de la serĉilo kukolo
lasta redakto: 2010-01-16.
kiel uzi

kukolo funkcias nur se ĵavaskripto aktivas en via foliumilo.

tajpu vortojn en la supra tekstujo kun „x“-klavo por ĉapelaj literoj, ekzemple klavu cx por skribi ĉ. sube aperos la esprimo, kiun kukolo reale sendos al guglo. alklaku „trovu” (aŭ la enigo-klavon ↵) por ricevi la repondojn de guglo.

se io ne taŭgas en la serĉesprimo, vi povas rekte modifi ĝin, antaŭ ol vi alklakas „trovu”.

rezultoj

la listo rezultoj ebligas ricevon de respondoj el guglo:

kiam vi ŝanĝas inter tiuj diversaj aranĝoj, viaj enigoj estas forviŝataj kaj ĉiuj agordoj revenas al la komenca stato.

+vortoj

la listo +vortoj faciligas la trovon de esperantaj paĝoj aŭtomate aldonante tipajn esperantajn vortojn (estas kaj...) al via serĉo. vi povas ŝalti ĝin:

detalaj agordoj

alklaku al detalaj agordoj por vidi la aliajn, sekvajn agordojn...

serĉu tra

la menueto serĉu tra ebligas elekton inter esploro de ordinaraj retpaĝoj, aŭ pli specife de retgrupaj paĝoj, aŭ de retnotejoj (blogoj), aŭ de bildoj.

en jena retejo

por esplori apartan retejon, elektu en la listo aŭ klavu en la tekstujo ĝian retadreson, ekzemple eo.wikipedia.org. venos respondoj nur el tiu adreso. singardu: se la adreso ne ekzistas, vi simple ricevos nul respondon.

elektu "-" en la listo aŭ forviŝu la adreson, kiam vi deziras denove tutinterretan serĉon.

literumoj: ĉ cx ch æ

kun hokitaj markobutonoj ĉ cx ch æ kukolo serĉas samtempe la kvar plej uzatajn literumojn de esperantaj kromsignaj vortoj en interreto: ekzemple ĝisgxisghisøis.

vi povas malŝalti iujn literumojn per malhokado de la respondaj markobutonoj. la butono ĉiuj regas ĉiujn literumojn samtempe. tamen, ĉar almenaŭ unu literumo necesas, se vi malŝaltas ĉiujn, kukolo tamen konservos la ĉapelan skribo.

notu, ke mankas aliaj pli maloftaj skriboj: c' por ĉ, w por ŭ, kaj diversaj kodoj uzataj en pdf-dokumentoj.

fleksioj: nombra kaza tempa

la markobutono ĉiuj regas samtempe ĉiujn sekvajn markobutonojn.

kun hokita markobutono nombra kukolo serĉas el vorto ankaŭ vortoj.

kun hokita markobutono kaza kukolo serĉas el vorto ankaŭ vorton.

kun hokita markobutono tempa kukolo serĉas el vorti ankaŭ vortu vortus vortis vortas vortos.

kukolo ne fleksias vortgrupojn, sed nur ĉiun vorton aparte. kukolo ne konstruas el verbo participojn (el vorti ĝi ne faras vortanta vortite...).

+vortoj: estas kaj...

per hokado aŭ malhokado vi povas elekti, kiujn vortojn kukolo almetos al viaj serĉesprimoj. se vi malhokas ĉiujn vortojn, ĝi funkcios same, kiel se vi elektas neniam en la supra listo: neniu vorto estos almetata.

la lasta proponata vorto estas la, sed vi povas ŝanĝi ĝin per pli tipe esperanta vorto, ekzemple per tiu, aŭ per vorto rilata al la temo de via serĉo. se vi elektas ĉapelan vorton, ĝi estos serĉata nur en ĉapela literumo.

laŭvorte

per la markobutono laŭvorte, kukolo serĉos unue ĉiujn viajn vortojn kune, ekzemple se vi serĉas nigra merkato ĝi respondos per dokumentoj entenantaj ĝuste tiun vortsekvon, ne simple la vortojn nigra kaj merkato disajn en ajnaj frazoj.

[a↑] kaj [a↓]

tute supre en la fenestro la markobutonoj [a↑] kaj [a↓] ebligas grandigon aŭ etigon de la literoj en kukolo.

mankoj

iuj misoj eble ricevos korektojn en venontaj eldonoj:

cetere se kukolo ne funkcias ĝuste por vi, vi povas:

aŭ provi aliajn retesplorajn ilojn, kiaj:

ĉi tiu paĝo estas parto de la serĉilo kukolo
lasta redakto: 2010-01-16.