historio de kukolo
ĉi tiu paĝo estas parto de la serĉilo
kukolo
lasta redakto: 2010-01-16.
eldono 40a prova, 2011-03-15
- serĉesprimo kaj opcioj konserviĝas, kiam oni ŝanĝas la dismeton de kadroj
- nova opcio „jes/ne“ apud la listo de retejoj —
„ne“ signifas: serĉu ekster tiu retejo
- korekto al la nova adreso de steb en listo de retejoj
- aldono de wikitrans en la listo de retejoj
- iso-lat3 kodo de litero ĥo kaŭzis rompon de serĉataj vortoj
en guglo, sekve ĝi restas denun senŝanĝa (restas kiel unikoda ĥ)
eldono 39a, 2010-01-18
- la listo de respondoj aperas ĉiam en la lingvo internacia
- aŭtomata glita enhavtabelo aperas en helpo-paĝoj (ekzemple en ĉi tiu)
- oni povas libere entajpi la trian plus-vorton
- nova butono por regi ĉiujn literumojn samklake
- nova butono por regi ĉiujn fleksiojn samklake
- kelkaj plusaj retejoj
eldono 38a, 2009-12-21
laŭ proponoj kaj kun helpo de roel haveman:
- bilda logotipo
- „helpo pri kukolo“ aperas en aparta paĝo
- nova paĝo „kiel ligi al kukolo“
- stiloj kaj ĵavaskriptaĵoj iĝas apartigitaj en propraj dosieroj
- kelkaj adresoj de retejoj iĝas korektitaj
eldono 37a
ĉio iĝas reprogramita en pli objektostila ĵavaskripto.
prahistorio
kukolo estiĝis eble en 2004 kiel privata rimedo
por esplori esperantajn tekstojn en interreto.
en 2005 ĝi publikiĝis ĉe la retgrupo „revuloj“,
kiel helpilo por trovi ekzemplajn frazojn en la redaktado de
reta vortaro.
iom poste roel haveman bonvolis gastigi kukolon
en sia retejo
tekstoj.nl
aldone al tie troveblaj utilaj informoj por tradukistoj.
pliajn prakukolologiajn elementojn vi trovos en la
koncerna artikolo de vikipedio.
ĉi tiu paĝo estas parto de la serĉilo
kukolo
lasta redakto: 2011-03-15.