Originale aperis en la revuo Literatura Mondo en Oktobro 1922 (p. 1-3).

AL LA LEGANTOJ

Naskiĝis gazeto. Gepatroj, parencoj, konatuloj staras ĉirkaŭ la lulilo kaj penas, kun timema espero, diveni la sorton de la novenaskito. Alvenas D-ro. Okulvitro kun venena krajonlanco en la mano, vestita per malbonhumoraj recenzmanuskriptoj kaj grumblante, ektirinte sian longan barbon, li diras: "La infano ne estas vivkapabla, ĝi estas herede malsana, la gepatroj ja suferas je peza malsano, je la Gazetfonda Febro."

Gepatrojn, parencojn, konatulojn, — kial nei — ekkaptas timo. Tamen, ili esperas. Ili atendas la venon de bona feino. Ili scias, ke la ĉarma Feino de l' Arto vagas senhejme tra la Esperanta mondo, kaj nur almoze ĝi ricevas lokon, por ripozi iom ĉi tie kaj tie. Ĉu ŝi ne ekkonos, ke nia infano dediĉis al ŝi sian tutan vivon? Ĉu ŝin ne savos el la malbona sorĉo, kiel en la fablo, la naiva klopodo de senkulpa kuraĝuleto? Ĉu ŝi rekompence ne deflankigos la profetitan malbonon? Ĉu ŝi ne helpos la infanon, kiu ŝin elektis patronino adorata? Gepatroj, parencoj, konatuloj esperu! Vi elektis bone! La Arto estas potenca patronino. Je ŝia dolĉa voĉo la homoj plezure malfermos por nia infano la koron. Kaj — eble eĉ la monujon.

Kaj — la infano ja ne estas tute novnaskito. Ĝi jam vivis iam, antaŭ tre multaj jaroj, antaŭ la milito; ĝi kreskis belesperige sed — ho, ni ne parolu longe pri aferoj, kiuj doloras — ĝi forbrulis en la terura fajro nenion indulganta. Sed ni ne serĉu kiamaniere — eble oni trovis la sep sorĉajn vortojn pri kiuj Ramigan parolas en la legota hinda fabelo, jen ĝi elsaltis el la cindroj gaje, ridetante kaj eble eĉ en centobla beleco. Okjara ĝi komencas sian duan vivepokon, ĝi trovas jam tro malvasta la lulilon, volas ekvagi al la granda mondo. Bonan vojon, kara!

*

Karaj Samideanoj! Kiam ni ekirigas nian revuon, kiu volas esti pure kaj plene literatura, ni opinias, ke ni kompensas grave sentatan mankon de la Esperantista vivo. La "Lingvo Internacia" kaj "La Revuo" bedaŭrinde ĉesis dum la milito, kaj ili apenaŭ reaperos. La angla "Literaturo", kvankam bone redaktata; valora kaj belaspekta, ne povas plenumi ĉi tiun taskon pro sia malgranda amplekso kaj malofta apero. En la ceteraj gazetoj la literaturo estas nur gasto, kvankam bonvenanta, sed tre malriĉe regalata. Pli longaj noveloj, eĉ poemoj ne povas aperi pro manko de loko.

Oni vere embarasiĝas, volante ion traduki por Esperanta gazeto: oni ja volas traduki nur ĉefverkojn, verajn perlojn, sed la limoj difinitaj de la gazetoj estas konvenaj nur por mallongaj skizoj aŭ pli longaj anekdotoj. Mi estas konvinkiĝinta, ke la nekompreneblan materialmankon de kelkaj gazetoj kaŭzas ne la mallaboremo de la kunlaborantoj, sed ĝuste la malvastaj limoj difinitaj, kiuj tre malfaciligas la serĉon de konvena literaturaĵo.

Sama estas la afero pri recenzoj. Recenzon nepre bezonas ĉiu literaturo. Sen la valormezuranta kontrolo de la kritiko ĝi degeneras, pereas. Kaj kio estas la eterna rekantaĵo en la recenzoj? "La verko meritus ja... ktp. ktp... sed la manko de loko..." Same pri disertacioj pritraktantaj lingvon, belarton, beletristikon, muzikon ktp. Ĉie kaj ĉie la manko de loko, ĉi tiu oka egipta mizero... ekstermu la malnoblan.

Ekstermi ĝin, jen la celo de nia peno. Doni lokon por ĉiu valora verko originala aŭ tradukita, ke fine, forlasinte la ŝimajn tirkestkarcerojn ili venu en la sunlumon. Varbi ĉiujn talentajn verkistojn, eble eduki novajn, fariĝi la centro de la literatura mondo Esperantista. Mallonge: ni volas krei la literaturan gazeton, kiun ni bezonas.

Specialan programon krome ni ne donas. Ĉio rilata al ĉiuj specoj de l'arto trovos ĉe ni lokon. Ĉu malnovmoda, ĉu moderna aŭ supermoderna — al ni estas egale — se ĝi estas verko interesa kaj valora.

Konkuri ni ne volas. La naciaj Esp. gazetoj ja havas tute aliajn teritoriojn de l'agado. "Esperanto", kiel la gazeto de la oficiala Esperantista vivo, nepre necesa por ĉiu vera Esperantisto, staras ekster konkuro. La vigla "Esperanto Triumfonta" per siaj plejnovaĵoj, freŝaj raportoj, anoncoj, parolejoj ktp. ktp. estas kvazaŭ la gazeto de la Esperantista politiko, kiu instigas kaj donas materiaion por propagando, kie oni la metodojn priparolas, pri l' sukcesoj ĝojas, pri l' malsukcesoj grumblas, kie oni disputas, konsilas kaj refutas. Ilin ni ne pavas anstataŭi per nia tute literatura, nur lingve Esperanta enhavo. Ni volas okupi la lokon de neniu, ni volas okupi la lokon de manko grave sentata en Esperantujo.

Kaj revojn ni havas, ĉar ni estas Esperantistoj, do revemuloj profesiaj. Ni revas pri granda duonmonata internacia revuo 80-paĝa, kies eleganta eksteraĵo, multflanka enhavo, abunda riĉeco estus valora amuzilo, kora plezuro kaj vera trezoro por ĉiu literaturamanto, kaj ankaŭ frapanta propagandilo pri la kapablo kaj potenco de nia lingvo. Pri revuo, kies trezoroj estus perloj ankaŭ de la mondliteraturo, ilin oni tradukus en naciajn lingvojn. Pri revuo, sur kies paĝoj, eble aperos foje la unua granda, mondkonata, dolĉparola poetogeniulo Esperantista.

Kompare al ĉi tiuj revoj nia nuna numero estas tre modesta ekzemplero. Ni ja ne volas fieri pri tio, kio ni estas, sed pri tio, kio ni volas esti. Kaj ni ne volas, kaj ne povas fari la gazeton solaj. Bonvenon,. karaj samideanoj-verkistoj ĉiulandaj! Kaj bonvenon, karaj abonantoj!!!

Samideanoj! Pripensu la gravon de l'momento! Se nia entrepreno — kiun ni bazis je via fervoro, oferemo, amo al la afero, kaj kies financa flanko estas certigita por unu jaro — malprosperos, tio estos honto por la tuta movado: pruvo, ke la popolo Esperantista estas sensignife malmulta, aŭ — ke ĝi ne estas ankoraŭ matura por subteni literaturan gazeton, ĝi interesiĝas nur pri poŝtkartinterŝanĝadoj, kabaredoj, ekskursoj, maksimume pri io-ujo-bataloj. Malpravigu ĉi tiujn pensojn, kiuj eble ekkaptas nin kelkfoje dum pesimistaj horoj, sed kies praviĝo estus por ni la plej dolora seniluziiĝo. Montru al la mondo, ke la Esperantismo demetis siajn infanŝuojn! Kaj se nur la duono de niaj revoj efektiviĝos, do... sed finpensu, kaj prirevu mem, vi ja estas Esperantistoj, do revemuloj profesiaj.

*

Kaj nun, kara infano, iru kien la sorto kondukas vin. Mi eksilentas, nun salutu vi la legantojn, eble via naiva infanvoĉo pli profunde penetros en la korojn. Aŭdu:

"Mia prozo, miaj rimoj
Estas peto kaj allogo,
Frapas pordojn de l' animoj
Por kunhelpo kaj apogo.

Karaj fratoj, ĉesu dormi!
Jen la sorto kubon ĵetis.
Estas, kion nun mi petis.
Same por vi, kiel por mi.

Volas mi el eta ĝermo
Kreski, flori, lukti, spiti,
Volas mi per brava skermo
Tutan mondon almiliti,

Kaj per milda tuŝ' al koroj
Porti: revojn, larmorulon,
Kaj konsolan, molan lulon,
Kaj ŝercvipon al doloroj:

Kion dolĉa Muz' kun beno
Donas por volupto pura:
Ĉiujn florojn de l'ĝardeno
Arta kaj literatura.

Fratoj, do al via sin'
Prenu min, la infaneton,
Ho, aŭskultu mian peton,
Legu, amu, verku min!"

K. de Kalocsay

La tekston enkomputiligis Roel Haveman.