Originale aperis en la revuo Literatura Mondo en Oktobro 1922 (p. 14).

SONETO

RAFFAELO SANTI

Ho am', ho am', vi logis min al reto
Per la okuloj, kies bril' doloras,
Per neĝaj vangoj, kie rozoj floras,
Per dolĉa vort' kaj nobla etiketo.

Jen flam' en mi! Estingas ĝin nenio,
Nek la river', nek mar'. Sed mi ne ĝemas.
Volupto tia en ĉi ardo tremas,
Dum ĉiam pli konsumas min pasio.

Ho, estis dolĉa jugo, dolĉa ĉen'
Neĝblankaj viaj brakoj ĉirkaŭ kolo.
Malligis vi - jen mia kor' en sven'.

Pri la ceteraj ĉesu la parolo,
Ĉar dum la cit' mortigus min ĉagren',
Nur mute do mi pensas vin en solo.

el la itala: K. de KALOCSAY

La tekston enkomputiligis Roel Haveman.