Originale aperis en la revuo Literatura Mondo en Novembro 1922 (p. 40).

DISPUTO

LA KOMPATINDA POETO Namillab Major, kiu frakasis sin saltinte de la kvara etaĝo, skribis al mi en sia lasta letero:

"Do, mi mortas. Mi ne povas plu elteni la vivon, kies ritmo por mi tute konfuziĝis. Aŭdu mian tragedion:

Mi verkis poemojn Esperantajn. Ili ja ne estis mondliteraturaj ĉefperloj, sed mi opiniis, ke ili estas valoraj eksperimentoj en nia malriĉa originala literaturo. Mi esperis sukceson — ĉiu poeto ja esperas ĝin, precipe Esperanta poeto. Kaj mi atendis senpacience recenzojn ĉar vi ja scias, ke ni poetoj malamas kaj abomenas la recenzantojn, sed la poemojn ni skribas propre nur por ili. Febre mi traserĉis la gazetojn — fine mi trovis la recenzojn unu post la alia. Ili laŭdis pli aŭ malpli, sed plendis pro manko de loko. Kompatinduloj, mi pensis, kiel ili volus elkrii sian admiron, kaj la malbenita manko de loko ŝtopas la buŝojn al ili. Nun — rigardu — longa kritiko! Legu, legu, — mi kriis al mi — fine vi ekscios, kiom vi valoras. Tro frua ĝojo! La recenzanto skribis tri liniojn pri mia volumo kaj tridek liniojn pri la kvin asonancoj, kiuj troviĝas en ĝi. Mi glutis unu, mi glutis du, la recenzo malsuprenglitis, mi digestis ĝin. Poeto devas havi gorĝon bone ŝmiritan.

Nova recenzo! Mi pretigas la gorĝon. Ĝi skribas unu linion pri la volumo kaj tridek pri la teorio de la sole ĝusta ritmo. Ho, mia ritmo, mia sola fiero, ĉu vi ne estas bona, mi pensis, kia doloro! Mi provis gluti, ne sukcesis. Mi provis forgesi, ne sukcesis. Mi provis tralabori miajn versojn. Kaj nun, imagu mian malfeliĉon, miaj versoj komencis ne plaĉi al mi, ilia piedoj kontuziĝis, puŝis unu la alian, interpremiĝis, faletis, lamis. Mi febre laboris, mi transskribis ilin laŭ hispana ritmo, laŭ franca ritmo, laŭ la hinda, laŭ japana, laŭ la balkana, laŭ la senegala, laŭ la botokuda! Ho, mia Esperanta ritmo, kial mi forlasis vin, nun mi ne trovas la revojon al vi! Miaj versoj tute freneziĝis; ĉu nur la versoj? Mi sonĝas pri tripiedaj fraŭlinoj, pri kavaliroj, kiuj havas du longajn kaj tri mallongajn piedojn — kaj ili saltas-dancas sur mia brusto, jam tute ili frakasis la koron, kaj kion faru la poeto, se li devas sonĝi sen koro? Li mortu. Do, mi nun kuros al la kvara etaĝo, kiel mi kuru do? Unu ŝtupo: mallonga; du ŝtupoj: longa, mallonga... longa... longa... mallonga... ho! Sed fine longa falo: seninterrompa kaj senritma, dank' al Dio, senritma!

Adiaŭ, eldonu mian artikolon pri ritmo verkitan ankoraŭ kun sana menso.

Via malfeliĉa N. M."

Por la fideleco. KOPAR.

RITMO. Ĝis la plej novaj tempoj regis pri ritmo la plej granda ordo en Esperantujo. Ne tial, ĉar oni ne faris versojn kun malbona ritmo, sed ĉar oni ne faris teorion pri ĝi. Kaj estas terure, mi devas nun ankaŭ fari teorion pri ritmo, kvankam diris jam Hafiz, ke "praktiku la kison kaj ne klarigu ĝin", kaj same mi volus krii: "sentu la ritmon kaj ne faru pri ĝi teorion".

Unu el la plej ĉefaj karakterizaĵoj de nia lingvo estas la forta akcento. Estas do evidente, ke ĝi ne povas esti ignorata en la poezio, eĉ la ritmo devas esti bazita sur ĝi, do nek sur la mezuro, kiel en la lingvoj greka kaj latina, nek sur la silabnombro, kiel en la franca lingvo. Estas tute erare, se oni volas aŭdi el Esperantaj versoj francan aŭ anglan ritmon. El ili devas soni Esperanta ritmo.

Ĉiu verso konsistas el piedoj. Ĉiu piedo devas havi unu akcentitan silabon, sur kiu ĝi apogas sin (I). Sed nur unu! Du forte akcentitaj vokaloj ne povas stari unu apud la alia, ĉar tio malagrable tuŝas la orelon (II). Ekz.:

"En okul' larm' sidis..."

Oni sentas kvazaŭ estus karambolo de vortoj.

Ĉiu piedo aŭ leviĝas:

"Homar', homar', mi vokas vin kun kri'..."

aŭ malleviĝas:

"Venu dolĉaj rememoroj!"

Same la trisilabaj piedoj:

"Knabinet', ĉu vi amas fidele?"
"Ŝiru de vang' la vualon."

El piedoj kombiniĝas la verso. Ĉefa principo: leviĝantaj kaj malleviĝantaj piedoj ne povas stari unu apud la alia (III), ĉar tiamaniere du akcentitaj silaboj renkontiĝas, kaj oni ree havas la senton de karambolo. Ekz.:

Mi | sidas | apud | forn' kun | pens' a|mara |
Pri | krue|la mort' | via | knabin' | kara. |

Legante oni sentas preskaŭ marmalsanon.

La versoj povas havi antaŭan kaj malantaŭan duontakton.

Severaj formoj klasikaj havas difinitajn piedojn. Sed ĉiu poeto povas krei novan formon, konvenan al la enhavo de sia verso. Nur la diritajn tri principojn li devas nepre sekvi, male la verso "piedon tiros kiel lama hund'".

Konsilinde estas, ke en la sama verso ĉiuj linioj havu la saman movmanieron (leviĝan aŭ malleviĝan).

Por konsolo, mi citas kelkajn poeziajn permesojn:

Unusilabaj vortoj povas esti akcentaj aŭ neakcentaj.

Pli ol trisilabaj vortoj povas havi plurajn akcentojn sur kiu ajn de la antaŭaj silaboj.

La pronomoj posedaj, la vortoj de la "Tabelo" (escepte la serion "neni-"), la vortoj "ili" kaj "unu", prepozicioj kiuj ne havas duoblajn konsonantojn ("apud", "super" antaŭ postsekvanta vokalo) povas perdi sian akcenton, se ili senpere sekvas akcentitan vokalon. Ekz.:

Kaj kor' mia sangis...
Sed hom' tiu ridis...
Ĉe l' font' apud arbo...

"I" antaŭ akcentita vokalo povas perdiĝi kiel silabo (Bennemann). Ekz.:

Kiel mielon la abelo...
Mi kolektas la memorojn.

Mi finas. Mia artikolo ne estas ia frapanta nova teorio, propre ĝia principo estas la sama, kiel en la "Esperanta Versfarado" de Parisot kaj Cart. Kaj laŭ la samaj principoj verkis Zamenhof kaj la plej bonaj Esperantaj poetoj. Sed oni aŭdas nuntempe kontraŭvoĉojn kaj — kio estas pli ĉagrena — oni legas kontraŭversojn. Kaj, kio pikas al mi rekte en la koron, oni skribas kontraŭrecenzojn. Kion fari, kion fari? mi devis skribi la artikolon, eble tio kvietigos min iomete.

Fakte, mi estas jam pli trankvila.

NAMILLAB MAJOR

(Daŭrigota)

La tekston enkomputiligis Roel Haveman.