Originale aperis en la revuo Literatura Mondo en Novembro 1922 (sur la enkonduka paĝo).

ESTIMATA SAMIDEANO!

Kun sincera ĝojo ni povas konstati, ke nia espero ne estis vana kaj la laboro, destinita por realigo de jam delonge atendita revo pri literatura presorgano, estis renkontanta entuziasman aprobon jam en komenco. Amaso da gratulaj leteroj alvenis en nian redaktejon, kiuj admonas nin por plua persista penado. Ni dankas al vi ĉiuj.

Nia plej ĉefa celo estas plene kontentigi, iom post iom, la dezirojn de nia estimata legantaro kaj pro tio, en la nuna numero de la "Literatura Mondo" ni komencas aperigi novan rubrikon por orienti la literaturamantojn pri novaĵoj de la mondliteraturo. Ĝia titolo estas: "Mondliteratura Observo". Ni petas vian kunlaboron por tio. Tiu ĉi rubriko intencas raporti ĉiam pri nacilingvaj literaturaĵoj tute freŝaj, pri teatraĵoj novaj ktp., per konciza rakonto de la temo kaj mallonga karakterizo de la verko. Oni povus facile fari tion per helpo de la nacilingvaj ĵurnal- kaj revurecenzoj. Helpu vigligi ĉi tiun aktualan parton de via revuo.

Por montri nian oferemon kaj samtempe esti dankema por la varmkora akceptado de nia revuo, ni decidis eldoni la decembran (Kristnaskan) numeron minimume sur 32 paĝoj, sed pri la kvanto de la presotaj ekzempleroj ankoraŭ ni ne decidis. Pro tio ni turnas nin al vi, se vi ankoraŭ ne estas abonanto, bonvolu sendi senprokraste la abonprezon, por ke vi povu ricevi laŭregule ĉiujn numerojn de la "Literatura Mondo", kiu de decembro estos presata nur en tiom da ekzempleroj, kiom da abonantoj ĝi havos. Ne prokrastu, ĉar vi riskas la eblecon por havi ĉiujn numerojn. El la unua numero jam tre malmultan provizon ni havas.

Esperante same favoran akceptadon de la dua numero, kiel estis tiu de la unua, kaj promesante entuziasman persistecon por komuna bono de la tutmonda samideanaro, restas kun respektplena servemo

la redakta komitato de la "LITERATURA MONDO"


KONKURSO
DE LA "LITERATURA MONDO"
POR LA JUNULARO

Por vigligi la literaturan agadon de nia esperantista junularo kaj samtempe doni okazon por la unuaj flugilprovoj, la "LlTERATURA MONDO" malfermas konkurson laŭ jenaj kondiĉoj:

TEMO: Kio impresis min plej profunde en mia vivo?

(La temo estas larĝa kaj ĝi donas plenan liberecon al la konkurantoj. Ni preferus havi artan priskribon de tiu momento aŭ okazintaĵo, kiu influis la pluan evoluon de la anima vivo.)

AMPLEKSO: laŭplaĉe.

La premioj estos dividitaj inter la kvin plej trafaj verketoj.

LA PREMIO ESTAS EN VALORO DE 50 SVISAJ FRANKOJ

La manuskriptojn sendu kun aparta moton havanta koverto, kiu entenu la nomon de la verkinto, al la redaktejo de

"LITERATURA MONDO" BUDAPEST, VI, ANDRÁSSY-UT 81.


NIA GAZETO ne volas propagandi per propagandartikoloj, nek skribi sciigojn pri novaj sukcesoj!

ĈIU NUMERO MEM ESTAS PROPAGANDO!

ĈIU NUMERO MEM ESTAS SUKCESO!


ABONPREZO por unu numero unu sv. franko, aŭ egalvaloro.

JARABONO 10 sv. frankoj aŭ egalvaloro.

La tekston enkomputiligis Roel Haveman.