Originale aperis en la revuo Literatura Mondo en Novembro 1922 (p. 31).

MARINJO

Printempa sonĝo estis ŝi por mi,
knabin' modesta en perkala vesto.
Al mi donante ŝin la bona Di'
sunbrilon sendis al la hejma nesto.
Amoro regis korojn per potenc',
orumis vivon brila maja suno,
mokridon sekvis ĉiam kis-atenc',
dum noktpromen' nin miris eĉ la luno.
Subite, ho terura sento,
profete flustris spir' de l' vento:
"Vintro, se poste venos,
glacia estos ĝia kis'.
Vintre la vivo svenos,
formortos rozo kaj narcis'.
La vent' deŝiros florpetalojn,
kaj neĝo kovros boskojn, valojn,
sub cindro sole fajro en la forn'
fabelos pri sensonĝa longa dorm'..."

Aŭtune jam aperis ruĝa roz'
sur vangoj palaj pro turmenta febro.
La brusto spiron serĉis sen ripoz',
pupilon kaŝe fermis la palpebro.
La ftiza tuso skue ĝis sufok'
el lipoj ĵetis varman ruĝan sangon,
kaj sonis al mi lace lasta vok':
"Lastfoje, kara, kisu mian vangan!"
Ekstere, ho terura sento,
profete flustris spir' de l' vento:
"Vintro, se jaro alvenas,
glacia estas ĝia kis'.
Vintre la vivo svenas,
formortas rozo kaj narcis'.
La vent' deŝiras florpetalojn,
kaj neĝo kovras boskojn, valojn,
sub cindro sole fajro en la forn'
fabelas pri sensonĝa longa dorm'..."

Forpasis jam somero post somer',
kaj oni diras: "estis suna brilo."
Mi kun profunda vundo sen esper'
atendas vane je la kortrankvilo.
Por mi ne estas ĝojo en la viv',
nek flor' printempa, nek sunbrila flamo.
Ĉe orfa tombo sur la montdekliv'
mi preĝas plore pri l' entomba amo.
Riproĉe sonas tra l' silento
la flustra spir' de l' vaga vento:
"Vintro, vi kial venis?
Glacia estas via kis'.
Vintro, vi vivon prenis
de ĉiu rozo kaj narcis'!
La vent' deŝiris florpetalojn,
kaj neĝo kovris tombojn, valojn,
sub cindro sole fajro en la forn'
fabelas pri sensonĝa longa dorm'..."

JULIO BAGHY

La tekston enkomputiligis Roel Haveman.