Originale aperis en la revuo Literatura Mondo en Novembro 1922 (p. 33).

LA JUNA PRINCO

RABINDRANATH TAGORE

Ho patrin', la juna princo iros preter dom' solene —
Kiel povu mi atenti pri laboro ĉi matene.

Montru, ke mi harojn miajn kiel ligu, kiel plektu,
Ho patrino, diru al mi, kiun veston mi elektu?

Panjo, kial miras vi min? Scias mi, ke li ne sendos
Eĉ rigardon al fenestro, kie je li mi atendos.

Post moment' el mia vido li forpasos senrevene
Nur la flut' el malproksimo sendos al mi ĝemon svene.

Sed la juna princo iros preter nia dom' solene...
Kaj mi veston plej ornaman tial prenos ĉi matene...

Ho! patrin', la juna princo iris preter dom' kun brilo,
Leviĝanta suno brilis de sur lia veturilo.

Kaj vualon mi forŝovis, ŝire mi de kol' malligis
Rubenĉenon mian kaj sur lian vojon ĝin faligis.

Panjo, kial miras vi min? Scias mi: li ĝin ne levis,
Restis sanga gut' sur vojo, kie ĝi sub rad' diskrevis.

Kaj neniu ja konjektas, kaj neniu ja eksciu,
Kio estis la donaco, kaj de kiu kaj por kiu.

Sed la juna princo iris preter nia dom' ĉi fojon
Kaj juvelon de la brusto ĵetis mi sur lian vojon.

K. de KALOCSAY

La tekston enkomputiligis Roel Haveman.