Originale aperis en la revuo Literatura Mondo en Novembro 1922 (p. 31-33).

ĈE L' RANDO ARBARA

TOMASO KÓBOR

Tra la kampo iris junulo kantante al la rando de l' arbaro. La suno superverŝis lin per lafo de radioj, kaj kantante li ĵetis sian ĉapeton en la aeron. Kiam li atingis la randon de la arbaro, la duonon de lia vizaĝo kovris ombro, la alian duonon bruligis la suno. Nun li jam ne kantis, li fajfis. Lia fajfo, kvazaŭ turdotrilo, trasaltadis la arbaron kaj atingis la orelojn de maljuna homo, kiu, apogante sin per noda bastono, penadis eksteren el la arbaro. Ĵus li atingis la randon, kiam la junulo, kun laŭtaj ĝojkrioj, maŝis ŝnuron ĉirkaŭ sia kolo por pendigi sin.

LA MALJUNULO: Je la amo de Dio, kion vi faras?

LA JUNULO: Hej-haj! Mi pendigas min.

LA MALJUNULO: Timu Dion, junulo, ne forĵetu vian vivon, kiu eble havas ankoraŭ multe da bono kaj belo por vi. Kial vi volas morti?

LA JUNULO: Mia koro estas plena de plezuro, kaj mi sentas min tiel feliĉa! Kaj ĉi tiu branĉo tiel alloge rigardis min, ke mi pensis: estus bone, se mi surpendigus min.

LA MALJUNULO: Vi estas senpripensa bubo, kiu ludas kun mi, ne kun la morto.

LA JUNULO: Neniam spertu pli da malrespekto kontraŭ vi, ho maljunulo, ol mi sentas al vi. Viaj haroj estas blankaj, via vizaĝo malĝoja. Kien vi penadas, bona maljunulo?

LA MALJUNULO: Mi ripozos iom ĉi tie ĉe la arbara rando. Miaj piedoj estas kadukaj kaj mia animo peza pro la ŝarĝo de la vivo. Mi iras al okcidento.

LA JUNULO: Via animo estas peza pro la ŝarĝo de la vivo kaj vi iras al okcidento. Kiel malgajaj vortoj kaj kiel malgaja migrovojo! Kiom da jaroj vi havas, maljunulo?

LA MALJUNULO: Se Dio permesos al mi ĝisvivi, en decembro mi estos okdekjara.

LA JUNULO: Kaj vi iras ĉiam ankoraŭ sola la vojon de l' vivo? Ĉu vi ne havas kabanon, kie vi povus ĝisatendi la morton? Ĉu vi ne havas nepon, kiu kisus vian manon?

LA MALJUNULO: Mi havas kabanon, sed en ĝi sidas aliaj. Junaj kaj senkoraj. Mi havas nepon, sed tiu ne kisas al mi la manon. Dum okdek jaroj mi ne renkontis la ĝojon. Kaj mi ne volas morti antaŭ ol mi vidos ĝin.

LA JUNULO: Fruprintempe mi pasigis mian dudekkvaran jaron. Kiel infano, mi ŝatis la kaprideton kaj la hundojn. Kiel knabo, la librojn, kaj nun la floron, la belan knabinon, la maturan frukton kaj la tremantan arbofolion. Kaj ridetis al mi ĉio: la frukto, la bela knabino, kaj mia koro estas plena de plezuro. Kompatinda maljunulo, kiel mi povus doni al vi iom el ĝi.

LA MALJUNULO: Kaj tamen vi volas morti?

LA JUNULO: Kaj tamen vi volas vivi?

LA MALJUNULO: La espero retenas min.

LA JUNULO: La plenumiĝo forsendas min. Maljunulo, estas ja tute egale, kion ni faras, la ĉefa afero estas, ke ni povu fari tion, kion ni volas. Jen, kiam la suno brilis al miaj okuloj kaj la arbarranda venteto balancis al mi ĉi tiun belegan branĉon, kvazaŭ estus aperinta vizaĝo de feino antaŭ mi, kaj la arbaro ridegis kaj la feino ridetis, kaj de ĉie amo kaj feliĉo flustris al mi: pendigu vin, pendigu vin!

LA MALJUNULO: Kaj se mi ne estus veninta, nun vi jam estus inerta kadavro. Ĉu vi aŭdas la kornikon? Ĝi jam estus eltranĉinta vian okulon. Via bela, brila mondo jam estus nigra Nenio.

LA JUNULO: Tio estas vido de l' vivanto, sed ne domaĝo de l' mortinto. Mi kompatas vin, bona maljunulo, ŝajnas, ke vi neniam estis feliĉa. Se nur dum momento vi estus sentinta, kiel dolĉe estas vivi, vi ne bedaŭrus tiun, kiu mortas antaŭ ol la dolĉo fariĝas maldolĉa.

LA MALJUNULO: Miaj maljunaj okuloj vidis multajn feliĉajn homojn, ĉiuj abomenis la morton.

LA JUNULO: Ili ja ne estis feliĉaj, nur avaraj. Avare ili kolektis la minutojn, kvazaŭ oni povus kolekti la tempon. Unu minuto plus unu minuto ne estas du minutoj, nur unu. La amo estas sola longa kiso, la feliĉo estas sola spiro profunda. Ŝanĝu do rapide la kisojn, ĉar male neniun el ili vi konservos, vi nur ekenuos ĝin. Ĉu da capo? Jen, maljunulo, pro tio mi pritimas mian feliĉon. Kiam ĉion ni havas, kiam ĉio gustas bone al ni, tiam morti, kiel la amema urogalo, jen la pleneco de la vivo, kaj ne la malrapida laciĝo, la certa enmizeriĝo, la senĝoja orfiĝo.

LA MALJUNULO: Ne decas moki la blindulon, parolante al li pri koloroj, kiujn li ne konas, je kiuj li eĉ kredi ne povas.

LA JUNULO: Rigardu en la spegulon, kaj diru: ĉu estas dezirinde por feliĉa junulo fariĝi tia, kia estas vi?

LA MALJUNULO: Feliĉa junulo neniam fariĝos tia, kia mi estas. Li fariĝos feliĉa maljunulo, kaj liaj ĝojoj same ekĝermos, kiel la plezuro de l' animo post blindiga somerbrilo.

LA JUNULO: Se mi estus centjara, tamen mi pensus nur pri mia juneco. Ĉi tiun feliĉon mi neniam povos plu akiri, kaj kiu bezonas ĉi tiun feliĉon, por tiu alia feliĉo ne estas feliĉo. Adiaŭ, kompatinda maljunulo, ne embarasu min plu en la plezuro de l' feliĉa morto.

LA MALJUNULO: Estas eble, ke ie ekkreskos ĉi nokte floro por vi, por morgaŭ. Vi povus morti ne sciante, ĉu la morgaŭo ne estos pli hela ol la hodiaŭo?

LA JUNULO: La morgaŭo estas ĉiam pli hela, pli ĉiela ol la hodiaŭo. Ĝis tiam, kiam la vivo atingis sian tagmezon. Nun mi estas plena de la konscio pri vivo, kaj venos morgaŭo, kiu donos al mi malpli multe. La vivo plenŝutas mian arbon per floroj, por ke ĝi povu poste deŝiri florojn de la arbo de mia vivo. Mi trompos vin, ruza vivo, mi akceptas viajn florojn, kaj poste, plenŝarĝinte min, mi forkuras. Evoe! Vivu la morto!

LA MALJUNULO: La vivon vi ne povas trompi. Vi saltos en tombon, kaj viaj floroj restos tie ĉi.

LA JUNULO: Sed mi ne vidos, kiel forŝtelos ilin de mi la tempo. Mi ne scios pri tio, mi ne ploros pri tio, plene de danko kaj amo al Dio, mi ekdormos en mia pompa florado.

LA MALJUNULO: Vi ja rifuĝus de la morgaŭo, kiu estas la celo de l' vivo. Depost mia infanaĝo mi atendas je la morgaŭo, mi iras, kun kadukiĝantaj tendenoj, antaŭ la morgaŭon. Se ĉi tiun morgaŭon mi atingos, volonte mortos ankaŭ mi, sed kun ŝvito sur mia frunto kaj kun maldolĉa ĉagreno en mia koro mi iras antaŭ ĝin, kaj se venena serpento siblus al mi, eĉ flugi mi povus per miaj maljunaj piedoj por savi min de ĝia mordo.

LA JUNULO: Mia morgaŭo estas malantaŭ mi. Mia amatino neniam estos plu tiel bela, kiel hieraŭ. Miaj brakoj neniam premos ŝin tiel forte al mia brusto, kiel hieraŭ. Post mia kiso ŝi neniam ruĝiĝos tiel ĉaste, kiel hieraŭ. Sed komprenu, maljunulo, mi ne volas morti, mi nur mortas.

LA MALJUNULO: Mi ne mortos, mi nur volas. Kulpo estas foriri de la tero, antaŭ ol oni estis feliĉa, kaj kulpo estas forlasi la teron, kiam oni estas feliĉa.

LA JUNULO: Ne trompu vin mem, kompatinda maljunulo, vi iras al la vivo, kaj vi venas al la tombo. La feliĉon vane vi jam atendas, ĝi estas malantaŭ vi. Por feliĉo oni bezonas junecon; kiam vi estos juna?

LA MALJUNULO: Mi estis.

LA JUNULO: Eĉ se vi estis, tamen vi ne estis. La feliĉon vi renkontis jam antaŭ longe, sed tiam, atendante je la morgaŭo, vi forĵetis ĝin de vi. Kompatinda maljunulo, kiu atendas ion de la vivo, al tiu ĝi donas nenion. Adiaŭ.

LA MALJUNULO: Do, ĉu vi ne mortigos vin?

LA JUNULO: Ankaŭ tio estus estinta bona, ankaŭ ĉi tiel estas bone. Al nenio mi volas ligi min. Adiaŭ.

Post ĉi tio la junulo ĝoje ekkriis kaj malaperis en la densaĵo de l' arbaro. La maljunulo priaŭskultis ĝis la lasta kraketo de branĉo. Poste neesprimebla ĝojo ekbrilis en liaj maljunaj okuloj. Nome la junulo forgesis pri la ŝnuro, ĝi restis sur la branĉo.

LA MALJUNULO: Kia feliĉo!

Kaj li pendigis sin.

El la hungara: E. T. BARADLAY

La tekston enkomputiligis Roel Haveman.