Originale aperis en la revuo Literatura Mondo en Novembro 1922 (p. 35).

LA SKULPTISTO KAJ LA KALIFO

AUSTIN DOBSON

Lokigu ni en oriento
rakonton nian. Ĉu pro tio,
ke orienta estas ĝi?
Ne, tute ne. Ni tion faras,
ĉar timas ni tro proksimigi
alegorion, aŭ laŭŝajne
malpie tuŝi nian karan
kaj konfideman patrolandon.

Harun Alraŝid, en la tempo,
kiam li vagis sekreteme,
serĉante bonon aŭ malbonon
vespere sur Bagdadaj stratoj,
ektrovis foje en la limo
de la bazaro, loko kie
laboras plej malriĉaj viroj,
skulptiston.

        Bela la skulptaĵo
kaj delikata, kun misteraj
desegnoj, lerte kunplektitaj
kaj formoj kun signif' kaŝita,
al ĉiu krom Dielektito, —
la sonĝoj kaj vizioj, kiuj
klariĝas en profunda cerbo.
Kaj ĉiutage li laboris
de sunleviĝo ĝis vespero;
sed tamen ne aĉetis iu,
krom kiam strabokula Judo,
aŭ ruza Greko el Levanto,
ekhaltis — malestime taksis —
poste laboron tutmonatan
aĉetis laŭ la pez' kaj portis
rapide al transmaraj landoj,
en trezorejojn de riĉuloj.

Kaj jam de longe li ne vendis,
sed en la bud' mizere kuŝis.
Izolan tiel lin ektrovis
Kalifo, kaj la teron frapis
per la bastono, laŭtkriante:
"Ho jen! Ĉu havas vi vendaĵojn,
aŭ ĉu vi dormas, tro manĝinte?"
"Manĝinte!" diris li mizere,
"kiel mi manĝus, ne vendinte?"
Mallaŭte diris la Kalifo:
"Nur ŝercis mi. Ĉu tiel estas?
Do prenu tiun ĉi moneron;
sed ankaŭ prenu la konsilon,
kiun, amiko, vi ne provis.
Ĉi tiu via manfaraĵo
tro delikata kaj detala
por taŭgi al vendejo estas.
Ĉi tiuj etaj desegnaĵoj
ne povas ne maltrafi celon.
Je granda skalo vi laboru,
kaj tiajn temojn vi elektu
pli terajn, kaj malpli aerajn.
La fiŝkaptistoj kun la reto,
la komercistoj en vendejo,
la kurieroj sur la strato,
najbaroj interbabilantaj, —
ĉi tiuj estas por homaro
konataj, tial komprenataj.
Plie (atentu la konsilon!)
postulu vi trioblan prezon."

Malĝoje la skulptist' kapskuis;
li sciis ke l'Kalifo diris
la veron. Jam de tiu tago
li tiel faris la laboron,
ke ĝin komprenu la mondanoj.
Li skulptis ĝin pli kruda, klara;
li skulptis ĝin trioble granda;
li vendis laŭ triobla prezo, —
sed ve! l'Artisto jam perdita!

Tradukis LOUISE BRIGGS

La tekston enkomputiligis Roel Haveman.