Originale aperis en la revuo Literatura Mondo en Decembro 1922 (sur la enkonduka paĝo kaj sur paĝo 68).

KARAJ GESAMIDEANOJ!

La Kristnasko jam frapis sur la pordo kaj la Nova Jaro staras antaŭ la sojlo. Ni profitas ĉi tiun okazon por tutkore deziri al vi agrablajn festotagojn kaj feliĉan novjaron. Ni ne venas kun malplenaj manoj al vi, ĉar kune kun niaj bondeziroj ni metas sur vian tablon la plej freŝan numeron de la "Literatura Mondo". Ĝi estas vera donaco, kiu postulis de ni oferojn, sed ni faris tion volonte, ĉar per tio, ni volis esprimi nian dankon por la sincera kaj komprena akcepto, por viaj gratuloj. Per tiu ĉi numero ni volas doni pruvon al vi pri tio, ke niaj entuziasmo, persisteco, sindonemo al la grava entrepreno ne malpliiĝis, eĉ plifortiĝis. Per tio ni volas montri, ke estu konvinkiĝintaj la dubantoj, ke nia serioza klopodo staras sur firma financa bazo kaj neelĉerpebla morala fundamento. Per tiu ĉi lasta ni aludas je tiu ĉi morala fundamento, kion ni trovis en viaj koroj.

Ni ne eraris do, opiniante, ke la Esperantistaro jam estas matura havi belegan, grandan kaj ampleksan fakan gazeton por literaturo kaj arto, kiu inde povus esti komparata kun la nacilingvaj revuoj.

"Krom Esperanto de U.E.A. kaj Esperanto Triumfonta, nepre LITERATURA MONDO devas esti abonata de ĉiu serioza Esperantisto" — skribis al ni unu el niaj legantoj. Ni konsentas, ĉar nur tiam ni povos efektivigi tute nian programon kaj doni ampleksan, luksan, rimarkindan, artan revuon al la tutmonda Esperantistaro, se ĉiuj kunhelpas kaj subtenas nian laboron, donante al ni financan kaj moralan rimedojn.

Dankon kaj koran bonvenon al ĉiuj!

LA REDAKTA KOMITATO


DISPUTO

PRI LA DISPUTO. — Kiam ni ekirigis ĉi tiun rubrikon en nia revuo, ni sentis nin iom kulpaj, kiel Pandora post la malfermo de sia tenujo. Ni sciis, ke en Esperantujo, sub la serena marsupraĵo de la konkordo embuskas profundaj ondomovoj, tute ne pacemaj, kaj ni pensis, ke ili nun ĉiuj tumultos al tiu ĉi rubriko kaj minacos nin per superakvego de viglaj spiritaj parolskermoj, parolluktoj, parolbataloj.

Kaj ni eĉ estis tiel malicaj, ke ni deziris tion. Ni deziris havi en ĉi tiu rubriko ne sekajn diskutojn laŭ akademia maniero, sed ŝaŭmante bonhumorajn, viglajn, batalemajn ataketojn kontraŭ ideoj (neniam kontraŭ personoj), ataketojn, kiuj petole mallaŭdas, kun malica rideto grumblas kaj kiuj por argumento prefere uzas la vekon de rido. Disputi ni volas, karaj samideanoj, kelkfoje eble eĉ friponete, kvazaŭ ŝuistbubeto eliganta sian langon, kaj solan timon ni havas, ni ne volas esti enuaj.

La rubriko atendas sian majstron. Ĝis nun vane. Nun ĝi silentas, ne volas embarasi la feston de Kristnasko. Sed poste, hu — mi frostotremas pri la terura lukto kiu komenciĝos ĉi tie. Venu, disputemuloj! Disputu, grumblu, mallaŭdu. Redisputu, regrumblu, remallaŭdu ! Kontraŭredisputu... ktp. Sed estu viglaj, spritaj, amindaj ankaŭ en la malico, ataku, sed amuzu. Kaj kiu koleros, tiu jam apriorie ne estos prava.

DISPUTESTRO.

La tekston enkomputiligis Roel Haveman.