Originale aperis en la revuo Literatura Mondo en Decembro 1922 (p. 51-54).

RAKONTO PRI KIŜ*

JACK LONDON

Kiŝ vivadis antaŭ longe apud la bordo de l' polusa maro. Li estis ĉefulo en sia vilaĝo, kaj mortinte, li estis honorata, kaj lia nomo restis sur la lipoj de la homoj. Li vivis en tiel malproksima tempo, ke nur la maljunuloj memoris lian nomon kaj la rakonton, kiujn la prapatroj postlasis al ili. Ankaŭ la venontaj maljunuloj, siavice, same faros al siaj idoj ĝis la tempfino. Kaj estis dum la vintra mallumo, kiam la nordvento blovegas tra la glaciebenaĵo kaj la aero pleniĝas per fluganta blankaĵo tiel, ke neniu kuraĝas eliri, kiam oni rakontis, kiamaniere Kiŝ, sukcesis sin levi el la plej humila "igluo"** de la vilaĝo, ĝis fine li fariĝis la ĉefulo super ĉiuj.

Oni diras, ke li estis inteligenta knabo, sana kaj forta, kaj estis vidinta dektri sunojn. Tiamaniere oni mezuris la tempon tiutempe, ĉar dum ĉiu vintro la suno forlasas la landon, kaj en la venonta jaro aperas nova suno por ke la homoj povu ree varmiĝi kaj rigardi reciproke la vizaĝojn. La patro de Kiŝ estis tre kuraĝa viro, sed li mortis dum tempo de malsatego, kiam li penis subteni la vivon de siaj kunuloj per mortigo de granda polusa urso. Pro tiu forta deziro li ekluktis kontraŭ ĝi, kaj liaj ostoj frakasiĝis. Sed la urso havis multe da karno, kaj la homoj estis savitaj. Kiŝ estis lia sola filo, kaj post la morto de l' patro, Kiŝ kaj la patrino loĝis kune. Sed la homoj estis forgesemaj kaj forgesis la heroaĵojn de l' patro; kaj ĉar Kiŝ estis nur knabo kaj la patrino estis nur vidvino, ili ankaŭ estis forgesitaj, kaj baldaŭ loĝis en la plej humila el la "igluoj".

Iun nokton, kiam la konsilantaro kunsidis en la granda "igluo" de la ĉefulo Kloŝ-Kŭan, Kiŝ montris, kia sango trafluis siajn vejnojn kaj kiajn virajn kvalitojn li posedas. Kun kvazaŭ plenaĝula digno li leviĝis kaj atendis la ĉeson de la babilado.

— Estas vere, ke la viando estas porciita al mi kaj mia patrino, — li diris — sed ofte ĝi estas maljuna kaj malmola, kaj krome ĝi enhavas ekstreman kvanton da ostoj.

Ĉiuj ĉasistoj, grizharaj same kiel junaj, konsterniĝis. Neniam antaŭe aŭdiĝis io simila: knabo, kiu parolas kvazaŭ plenaĝulo kaj eldiras severaĵojn rekte al ili. Sed firme kaj serioze daŭrigis Kiŝ:

— Ĉar mi scias, ke mia patro Bok estis eminenta ĉasisto, tial mi parolas tiel. Oni diras, ke Bok havigis pli da viando ol du plej bonaj ĉasistoj; ke per siaj propraj manoj li disporciis ĝin; ke per siaj propraj okuloj li atentis, ke eĉ la plej humila maljunulo kaj maljunulino ricevu justan porcion.

— Na, na! — ekkriis la viroj — for la infanon! Enlitigu lin! Li ne estas viro, kiu rajtas paroli al viroj kaj grizbarbuloj!

Trankvile li atendis la ĉeson de la bruego.

— Vi havas edzinon, Ugh-Gluk, — li diris — kaj pro ŝi vi parolas. Kaj vi, Massuk, havas edzinon kaj patrinon, kaj pro ili vi parolas. Mia patrino havas neniun krom mi; pro tio mi parolas. Kiel mi antaŭe diris, kvankam mortis Bok, pro tio ke li ĉasis tro bone, tamen estas juste, ke mi, lia filo, kaj Ikiga, lia vidvino kaj mia patrino, havu sufiĉe da viando, kondiĉe, ke la gento havas abundan provizon... Mi, Kiŝ, filo de Bok, estas parolinta!

Li sidiĝis kaj aŭskultis vigle la fluegon de protesto kaj indigno, kiujn vekis liaj vortoj.

— Knabo parolas en konsilejo! — konsterne murmuris la maljuna Ugh-Gluk.

— Ĉu la infanetoj diras al ni, plenaĝuloj, kion ni devas fari? — demandis Massuk laŭtvoĉe. — Ĉu mi, plenaĝulo, estu mokata de ĉiu infano, kiu petaĉas viandon?

La kolero bolis treege. Ili ordonis, ke li enlitiĝu, minacis, ke li havos nenian viandon, ke li estos batata pro lia aroganteco. La okuloj de Kiŝ ekbrilis kaj la sango ekpulsis sub lia haŭto. Dum ili riproĉis kaj mallaŭdis lin, li ekleviĝis.

— Aŭskultu min, vi, viroj — li kriis. — Mi ne parolos plu en tiu ĉi konsilejo, ĝis kiam la plenaĝuloj venos al mi kaj diros: "Estas ĝuste, Kiŝ, ke vi parolu; estas ĝuste, kaj ni tion volas," Jen al vi, plenaĝuloj, mia lasta vorto. Bok, mia patro, estis eminenta ĉasisto. Ankaŭ mi, lia filo, iros kaj ĉasos la viandon, kiun mi manĝos. Kaj sciu, ke tio, kion mi kaptos estos juste disporciita, kaj nek vidvino, nek malfortulo ploros nokte pro tio, ke mankas manĝaĵo, dum la fortuloj ĝemas dolore pro la trosateco. Kaj en la venontaj tagoj hontos la fortuloj, kiuj estas tro multe manĝintaj. Mi, Kiŝ diris ĉi tion.

Mokoj kaj ridaĉoj sekvis lin, sed kun neŝancelebla volo li foriris, sin turnante nek dekstren, nek maldekstren.

La sekvintan tagon li iris laŭlonge de la bordo, kie renkontiĝas la tero kaj la glacio. Tiuj, kiuj rigardis lin dum lia foriro, vidis, ke li kunportas sian pafarkon kaj sufiĉe grandan provizon de ostpintaj sagoj. Ili ankaŭ vidis, ke surŝultre li portas la longan ĉaslancon de sia patro. Estis ridado kaj multe da babilado pri la neniam antaŭe vidita okazo. Neniam knaboj tiel junaj foriris por ĉasi; kaj ĉi tiu iris sola! Kaj ili kapbalancis kaj murmuris kvazaŭ profete, kaj la virinoj kompate rigardis Ikiga'n, kaj la vizaĝo de Ikiga estis serioza kaj malĝoja.

— Li revenos post nelonga tempo — ili diris kuraĝige.

— Li iru; per tio li havos bonan lecionon, — diris la ĉasistoj — kaj li revenos baldaŭ kaj li fariĝos humila kaj malfanfarona por ĉiam.

Sed pasis tago; pasis du tagoj. Kaj je la tria blovis ventego, kaj Kiŝ ankoraŭ forestis. Ikiga ŝiris al si la harojn kaj sur la vizaĝon ŝi ŝmiris fulgon de fokoleo por montri sian ĉagrenon. Kaj la virinoj riproĉis la virojn per maldolĉaj vortoj pro tio, ke ili estis malbontraktintaj la knabon kaj kaŭzis per tio lian morton. Kaj la viroj nenion respondis, sed intencis serĉi la kadavron, post kiam la ventego trankviliĝos.

Tamen, la sekvintan tagon, frumatene, marŝis Kiŝ en la vilaĝon. Sed ne honteme li venis. Surŝultre li portis ŝarĝon da viando ĵus akirita. Kaj fiere li marŝis, kaj arogante li parolis.

— Iru vi, plenaĝuloj, kun hundoj kaj glitveturiloj, kaj laŭiru la vojon, kiun mi tramarŝis dum preskaŭ unu tago — li diris. — Estas sur la glacio multe da viando, ursino kaj du duonkreskintaj ursidoj.

Ikiga treege ĝojis, sed per virsimila mieno li akceptis ŝiajn karesojn, dirante:

— Venu, Ikiga, ni manĝu. Kaj poste mi dormos, ĉar mi laciĝis.

Tion dirante, li eniris la "igluon" kaj manĝis ĝis sato, kaj dormis dudek horojn.

Tiam estiĝis granda dubo — dubo kaj diskutado. Mortigi polusan urson estas faro tre danĝera, sed multoble pli danĝere estas mortigi ursinon kun idoj. La plenaĝuloj ne povis kredi, ke la knabo, tute sola, povis fari tian mirindaĵon. Sed la virinoj atestis pri la freŝa viando, kiun li alportis surdorse, kaj ĉi tiu estis nerefutebla aserto. Fine do ili foriris, plendante, ke tre kredeble, eĉ se li vere mortigis la urson, li certe ne distranĉis la kadavron. En la nordlando estas tre necese, ke tio okazu tuj post mortigo. Alie la karno tiel frostiĝas, ke, provante tranĉi, oni difektas la plej akran tranĉilon, kaj urson pezan je tricent funtoj oni ne facile metas sur glitveturilon por ĝin treni tra la malebena glaciaĵo. Sed veninte al la loko, ili trovis ne nur la kadavron (pri kiu ili dubis), sed ankaŭ tion, ke Kiŝ estis distranĉinta la korpon laŭ la maniero de lerta ĉasisto, kaj formetis la internaĵon. Tiel komenciĝis la mistero pri Kiŝ — mistero kiu konstante pliprofundiĝis. Je la dua ĉasiro, li mortigis junan ursan, preskaŭ plenkreskan, kaj je la tria, grandan virurson kaj ties kunulinon. Ĝenerale li forestis tri-kvar tagojn, sed kelkfoje li estis for dum tuta semajno sur la glacikampo. Ĉiuokaze li rifuzis akompanantojn, kaj la homoj miregis.

— Kiel li faras tion? — ili demandis sin. — Li eĉ ne kunhavas hundon, kaj hundo certe helpus lin.

— Kial vi ĉasas nenion krom ursoj? foje demandis lin Kloŝ-Kŭan.

Kaj Kiŝ taŭge respondis:

— Estas konata afero, ke urso havas la plej grandan kvanton da viando.

Sed oni parolis en la vilaĝo ankaŭ pri sorĉarto.

— Per la helpo de malbonaj spiritoj li ĉasas, — diris kelkaj — tial lia ĉasado sukcesas. Kiel ĝi ja sukcesus, se tio ne estus?

Aliaj diris:

— Eble tiuj spiritoj ne estas malbonaj. Oni scias, ke lia patro estis lerta ĉasisto. Ĉu ne estas eble, ke tiu helpas lin, por ke li fariĝu lerta, pacienca kaj vigla? Kiu scias?

Spite de ĉio, li daŭre sukcesis, kaj la malpli lertaj ĉasistoj ofte estis okupitaj per la alporto de la viando; kaj li disporciis ĝin laŭ justa maniera, kiel lia patro faris iam, antaŭe, tiel li ordonis, ke la plej humilaj maljunuloj kaj maljunulinoj ricevu justajn porciojn, kaj prenis por si mem nur tiom, kiom li bezonis. Kaj pro tiu justaĵo, kaj ĉar li estis tre lerta ĉasisto; oni rigardis lin kun respekto, eĉ kun solena timo. Oni ankaŭ proponis, ke li fariĝu ĉefulo post kiam la maljuna Kloŝ-Kŭan eksiĝos je la ofico. Pro liaj faroj la plenaĝuloj atendis lin reaperi en la konsilejo, sed li venis neniam plu, kaj ili hontis demandi pri tio.

— Mi pensas, ke mi konstruos por mi igluon, — iun tagon li diris al Kloŝ-Kŭan kaj kelkaj aliaj ĉasistoj. — Ĝi estos granda igluo, en kiu Ikiga kaj mi povos loĝi komforte. Ili kapjesis serioze.

— Sed al mi mankas la tempo. Mia afero estas la ĉasado, kaj per tiu laboro mi estas ĉiam okupita. Do estas juste, ke la vilaĝanoj, kiuj manĝas mian viandon, konstruu mian igluon.

Do la igluo estis konstruata laŭ grandaj mezuroj — laŭ pli grandaj ol la loĝejo de Kloŝ-Kŭan. Kiŝ kaj lia patrino translokiĝis en ĝin. Ĝis tiu tempo, depost la morto de Bok, Ikiga ĝuis nenian komforton. Kaj ne nur materian utilon ŝi havis; pro la alta stato, kiun ŝi atingis kaŭze de la mirindaĵoj de sia filo, oni rigardis ŝin la ĉefa virino en la tuta vilaĝo. Kaj la virinoj vizitis ŝin por peti ŝian konsilon, kaj poste citis ŝiajn saĝajn vortojn, kiam okazis disputoj inter ili aŭ kun la viroj.

Sed la mistero pri la mirinda ĉasado de Kiŝ, precipe okupis la mensojn de la vilaĝanoj. Kaj iun tagon Ugh-Gluk rekte akuzis lin pri sorĉarto.

— Oni asertas, — diris Ugh-Gluk, laŭ impona maniero — ke per la helpo de malbonaj spiritoj vi ĉasadas; per tio vi sukcesas.

— Ĉu la viando ne estas bona? — respondis Kiŝ, — ĉu iu vilaĝano malsaniĝis post manĝo? Kiel vi scias, ke mi uzas la sorĉarton? Aŭ ĉu vi fariĝis kvazaŭ blinda pro la envio, kiu vin konsumas?

Kaj Ugh-Gluk retiris sin venkita, kaj la virinoj mokis lin. Sed iun nokton en la konsilejo, post longa diskutado, oni decidis spioni lin, kiam li foriros ĉasi, por ke oni sciu liajn metodojn. Do, je la sekvanta ĉasiro, Bim kaj Bon, du el la plej lertaj ĉasistoj, sekrete sekvis lin. Post kvin tagoj ili revenis kun okuloj alŝvelintaj kaj langoj tremantaj, kaj rakontis, kion ili vidis. La konsilantaro rapide kunvenis en la loĝejo de Kloŝ-Kŭan, kaj Bim komencis rakonti:

— Fratoj, kiel vi ordonis, ni marŝis malantaŭ Kiŝ, marŝis kaŝe por ke li ne sciu, kaj je la mezo de la unua tago li renkontis grandan virurson. Estis tre granda urso.

— Ne estas iu pli granda — Bon konfirmis kaj daŭrigis. — Sed la urso ne montris sin batalema, ĉar ĝi flankenturnis sin kaj iris malrapide tra la glaciaĵo. Tion ni vidis de la rokoj ĉe la marbordo, kaj la urso proksimiĝis al ni, kaj malantaŭ ĝi marŝis Kiŝ, tute sentime, kaj li kriis laŭtvoĉe, kaj svingis la brakojn kaj faris grandan bruon. Tiam la urso koleriĝis kaj ekstaris rekte sur la malantaŭaj kruroj kaj murmuregis. Sed Kiŝ marŝis ĝis li venis proksimen al la urso.

— Jes, — daŭrigis Bim — rekte ĝis la urso li marŝis, kaj la urso minacis lin kaj Kiŝ forkuris. Sed, kurante, li lasis fali etan pilkon sur la glacion. Kaj la urso haltis kaj flaris, kaj poste englutis ĝin. Kaj Kiŝ, konstante kuris kaj faligis pilketojn, kaj la urso englutis ĉiujn.

La aŭskultantoj ekkriis kun dubo, kaj Ugh-Gluk malkaŝe esprimis sian malkredon.

— Per niaj propraj okuloj ni vidis tion — asertis Bim.

Kaj konfirmis Bon:

— Jes, per niaj propraj okuloj. Kaj tio daŭris, ĝis kiam la urso rekte ekstaris kaj blekegis pro doloro kaj freneze batadis per siaj antaŭaj piedoj. Kaj Kiŝ konstante kuris, ĝis kiam li atingis sendanĝeran lokon. Sed la urso malatentis lin, ĉar ĝin okupis la turmento kiun kaŭzis al ĝi la pilketoj en ĝia interno.

— Jes, ĝia interno, — interrompis Bim, — ĉar ĝi sin gratis kaj ĉirkaŭsaltis kiel ludema hundido; sed per ĝiaj krioj oni povus diveni, ke ĝi ne ludas, sed doloras. Neniam mi vidis tian spektaklon!

— Ne, neniam oni vidis tian, — daŭrigis Bon — kaj krome ĝi estis tiel granda urso!

— Sorĉarto — Ugh-Oluk supozis.

— Mi ne scias, — Bon respondis — mi rakontas nur tion, kion mi vidis. Kaj post mallonga tempo la urso malfortiĝis kaj laciĝis, ĉar ĝi estis tre peza, kaj estis saltinta tre forte, kaj ĝi iris for tra la glaciaĵo, balancante la kapon alflanke kaj multfoje sidiĝante por bleki kaj krii. Kaj Kiŝ postsekvis la urson, kaj ni postsekvis Kiŝ, kaj dum tiu tago kaj ankoraŭ dum tri tagoj ni sekvis lin. La urso malfortiĝis kaj senĉese blekis pro doloro.

— Ĝi estis ensorĉita! — ekkriis Ugh-Gluk. — Certe ĝi estis ensorĉita!

— Verŝajne.

Kaj Bim transprenis la parolon de Bon:

— La urso vagadis jen tien, jen ĉi tien, ĉirkaŭirante kaj reirante sian antaŭan vojon tiel, ke fine ĝi troviĝis tie, kie Kiŝ je la komenco renkontis ĝin. Nun la urso jam estis tute malsana kaj ne povis iri plu. Tial alproksimiĝis Kiŝ kaj mortpikis ĝin.

— Kaj poste? — demandis Kloŝ-Kŭan.

— Tiam ni forvenis, dum Kiŝ senhaŭtigis la urson, kaj ni kuris rapide al vi, por ke vi sciu pri la mortigo.

Kaj tiun tagon, posttagmeze, la virinoj hejmentrenis la viandon, dum la viroj kunsidis en la konsilejo. Kiam alvenis Kiŝ, ili invitis lin veni al la konsilejo, sed li respondis dirante, ke li malsatas kaj estas laca. Li ankaŭ diris, ke lia igluo estas granda kaj komforta kaj povas enhavi multajn homojn. Kaj tiel forte ili volis scii pri la okazintaĵoj, ke iris al la igluo de Kiŝ la tuta konsilantaro kun Kloŝ-Kŭan antaŭe. Kiŝ estis manĝanta, sed akceptis ilin kun respekto kaj sidigis ilin laŭ ilia rango. Ikiga montriĝis jen fiera, jen embarasita, sed Kiŝ estis tute trankvila. Kloŝ-Kŭan rerakontis la sciojn kiujn alportis al li Bim kaj Bon.

— Do ni deziras klarigon, ho Kiŝ, pri la maniero de via ĉasado. Ĉu vi uzas la sorĉarton?

Kiŝ levis la vizaĝon kaj ridetis.

— Ne, ho Kloŝ-Kŭan, ne konvenas, ke mi nura knabo, sciu ion pri sorĉistinoj, kaj pri tiuj mi nenion scias. Mi nur eltrovis rimedon, per kiu mi povas facile mortigi la glaciurson, jen ĉio! Tio estas "cerbarto", ne "sorĉarto".

— Kaj ĉu povas fari tion ĉiu homo?

— Ĉiu homo.

Estis longa silento. La viroj rigardis la vizaĝojn reciproke, kaj Kiŝ daŭrigis la manĝadon.

— Kaj... kaj... ĉu vi sciigos nin, ho Kiŝ? — fine demandis Kloŝ-Kŭan per tremanta voĉo.

— Jes, mi sciigos vin.

Kiŝ, suĉinte oston, leviĝis.

— Estas tute facile. Jen!

Li prenis maldikan pecon da balenosto kaj montris ĝin al ili. La pintoj estas tiel akraj kiel la kudriloj. Li zorge faldis la pecon da osto tiel, ke ĝi kaŝiĝis en lia mano. Tiam, subite, li lasis ĝin refleksiĝi. Li prenis pecon da graso.

— Jen! — li diris. — Oni prenas peceton da graso kaj faras en ĝi kavaĵon. Nun en la kavaĵon oni enmetas la balenoston rigide falditan kaj fiksas ĝin per alia peceto da graso. Poste, oni metas ĝin ekster la domon, kaj ĝi frostiĝas kiel pilko. La urso englutas la pilketon, la graso fluidiĝas, kaj la osto kun akraj pintoj streĉiĝas rekta. La urso malsaniĝas, kaj kiam la urso estas tre malsana, oni mortpikas ĝin. Estas tute simple.

Kaj Ugh-Gluk diris: "Oh!" Kaj Kloŝ-Kŭan diris: "Ah!" Kaj ĉiu diris ion laŭ sia propra maniero, kaj ĉiu komprenis.

— — — — — — — — — —

Kaj tio estas la rakonto pri Kiŝ, kiu vivadis antaŭ longe sur la bordo de l' polusa maro. Ĉar li uzis "cerbarton" kaj ne sorĉarton, li levis sin el la plej humila igluo, ĝis fine li fariĝis la ĉefulo de la vilaĝanoj, kaj, dum sia tuta vivo — oni diras — la gento prosperis, kaj nek vidvino, nek malfortulo laŭtploris dum la nokto pro manko de viando.

El la angla: E. H. COLLISON.


*  Rekomendita de E. L. A.

**  Loĝejo.

La tekston enkomputiligis Roel Haveman.