Originale aperis en la revuo Literatura Mondo en Decembro 1922 (p. 67).

MONDLITERATURA OBSERVO

JACINTO BENAVENTE. Denove la ĉarma Hispanlando ricevis nordan kareson. La Nobel-premio venas jam la trian fojon en la landon de l' oranĝarbaroj. Ĝin jam gajnis Echegeray (matematikisto kaj dramverkisto), Ramón y Cajal (histologo), kaj nun la dramverkisto Jacinto Benavente.

Benavente aperas antaŭ la eksterlandanoj kiel nekonita, ĵus trovita homo. En lia patrolando jam delonge estas solena okazaĵo kaj brila sukceso ĉiu nova dramo de Benavente, sed en fremdajn lingvojn oni apenaŭ tradukis dekon el la riĉega verkaro de la rekonstruinto de l' hispana teatra arto kaj pro la neeviteblaj perdoj en traduko la profunda kaj delikata artisto... ne ĉiam plaĉis tiel kiel li meritas. Germana traduko, kiun mi legis tute ne plenumis miajn esperojn.

(Estas interese ke al la Esperanta publiko Benavente estis jam antaŭlonge prezentita. En "La Revuo" aperis de li, en la traduko de Vicente Inglada "La Angora Katino", "La Gefavoratoj", "Kruela Adiaŭo". La "Hispanaj Dramaj" en la Internacia Biblioteko de Borel konsistas nur el verkoj de Benavente.)

Benavente estas vere delikata artisto, kiu trovas altajn ideojn kaj subtilajn sentojn kaj vestas ilin per susuranta silko de sia poezia prozo. Ni ne scias kion pli multe admiri, ĉu la belecon de lia lingvo, ĉu la trafan, ĉiam altrangan (kvankam kelkfoje iom sofisman) spiritesprimon, ĉu lian majstrecon en karakterizo kiu per kelkaj vortoj kaj trajtaj povas al ni plene prezenti homojn pli perfekte ol per langedaŭra priskribado. Majstra konanto de la eleganta mondo kun ĝiaj artifikaj intrigoj, spritaj malicaĵoj, flataj hipokritoj, li vivigas antaŭ ni ĉi tiun mondon tiel brilegan ekstere. Kaj la virinan animon, jen flirteman, kaprican, bagateleman, jen varman, sindonan, sinoferan li konas mirinde. Tion li pruvas jam en unu el siaj unuaj verkoj, en la "Virinaj Leteroj", kiu estas ĉarme kaj facile verkita, sed profunda virinpsikologio.

Inter la kadroj de mallonga artikolo apenaŭ oni povas konigi lian abundan verkaron, nur skize ni volas paroli pri kelkaj karakterizaj trajtoj de lia verkadmaniero.

Ĝi montras bone videblan evoluon de la facile amuza Muzo al la profundpensa, altnivela, kvazaŭ filozofia arto. La unuaj komedioj: Konataj Personoj, Edzo de Sinjorino Tellez ktp. estas graciaj satiraj komedioj kun temo pri amo en diversflanka variado. Ilia sprita kaj kolora lingvaĵo, interesaj, amuzaj konfliktoj tuj altiris la atenton de la publiko, baldaŭ li fariĝis famekonata. Sed la sukceso ne delogis lin, lia genio savis lin de tio, ke li fariĝu simpla amuzisto de la publiko. Lia poezio ĉiam pliprofundiĝas en la misterojn de la homa animo, en la sekretojn de la socia vivo. La "Manĝaĵo de Sovaĝbestoj", "La Fajra Drako", "Sabata Vespero", "Triumfanta Amo" surprizas, frapas kaj konsternas per sia realeco, per la kuraĝa eldiro de kruelaj veroj. Lian poetan koron montras la "Princino sen Koro", lian romantikan fantazion la "Kuzo Roman" kaj "La Bruta Forto". Lia kono pri virinanimo en majstraj koloroj pompe ekbrilas en "La Angora Katino". Kiel grandan stiliston montras lin precipe la "Kreitaj Interesoj". Rava antaŭparolo anoncas la farson: la ludon de pupoj. Kaj sur la kruda tolaĵo li brodas per oraj kaj silkaj fadenoj, la pupoj parolas sorĉebrilan, dolĉan lingvon, eldiras elegantajn, akrajn sentencojn kaj sub la krakantaj lignomembroj pulsas vivanta sango, homaj sortoj, deziroj, voloj luktas kaj penas, homaj eraroj pentas, homaj intrigoj artifikas. Kaj super ĉio regas la potenco de la Amo. Tiel vera bildo aperas al ni en ĉi tiu pupludo pri la nuntempa homa socio ke oni suspektis certajn kaŝ-atakitajn personojn sub ĉi tiuj pupigitaj tipoj. Ĉi tiu verko faros sian gloran vojon tra la mondliteratura historio. Leandro restos ĉiam la sinjoro de altaj revoj kaj lia fidela Crispin, en la servo de sia sinjoro, venkos ĉian malfacilaĵon per sia profunda homkono.

Ni ne forgesu pri la altmorala "Lernejo de Princinoj" kaj pri la "Princo, kiu ĉion lernis en la libroj", pri ĉi tiu nobla fantazia verko.

Nun Benavente forestas el sia hejmo. En Ameriko li ricevis la kison de diino Rekompenco. Kion li alportos el la nova mondo?

Kiam Goethe revenis Germanujon, li verkis sian Ifigenio en Taŭrido, ĉi tiun korpigitan revon de nordulo pri la lando de la Antikvo, pri la sopirata Sudo.

Per kio vibrigos nian koron Benavente reveninte el la lando de l' "senlimaj eblaĵoj"?

F. DIEZ

La tekston enkomputiligis Roel Haveman.