Originale aperis en la revuo Literatura Mondo en Januaro 1923 (p. 8-9).

KORPA BELECO

FREDERIKO KARINTHY

Je la dua tago post mia morto mi ricevis citleteron, ke mi aperu en la kontoro de la Transmonda Ĉiel-kompletiga Komandejo. Oni difinis mian lokon ie, kie kun pluraj aliaj ni atendis, ke oni transportu nin al la Marso, aŭ kien ajn en la kvara dimensio. Mi tre enuis. Je la kvina tago mi renkontis mian amikon Desiderion, por kiu la sama loko estis difinita.

Kiel vi fartas, — mi demandis — ĉu vi longe restos ĉi tie?

— Mi ne scias. Mi tre enuas. Vi scias, oni malvigliĝas en la transmondo. Ne estas urĝaj aferoj, oni havas tempon por ĉio. La eterneco ja neniam elĉerpiĝas. Ĉu ankaŭ vin oni alcitis ĝis eternecfino?

— Jes. Ĉu ĉi tie estas ĉiam tiel enue?

— Jes kaj oni perdas la tutan bonhumoron. Ekzemple antaŭhieraŭ venis en mian memoron, ke mi havas komision. Ankoraŭ antaŭ mia alcito mi promesis al iu, al sinjorino, ke je la dua tago post mia morto, nokte mi vizitos ŝin. Do, ĉi tio venis en mian memoron, mi pensis, ke mi havas ja nenion por fari, mi malsupreniros, ni interparolos iomete.

— Interese. Nu kaj kion ŝi diris?

— Kelkajn minutojn antaŭ noktmezo mi alvenis, la sinjorina moŝto ankoraŭ dormis. Mi pensis, ke ŝi dormu ja, mi iris tra la muro, poste mi sidiĝis en la spegulon kaj mi rigardis ŝin. Laŭ multaj vidpunktoj preferinda estas ĉi tiu stato, ke oni ne havas korpon. La mia estis iom tro dika kaj mi ofte ŝvitis. Tio ne ekzistas ĉi tie.

— Kompreneble, vi estas prava.

— Do, mi estis sufiĉe scivola pri la renkonto. Nome mi skribis al ŝi longan kaj patosan leteron, en kiu mi promesis al ŝi ĉi tiun rendevuon. Mi skribis, ke ni renkontiĝos en la transa mondo.

Desiderio meditis.

— Nun mi ne komprenas, kial mi volis renkonti ŝin ĝuste en la transa mondo. Ŝajne mi havis ion gravan por diri al ŝi, sed, je Dio, mi forgesis ĝin. Mi sidis tie, en ŝia ĉambro, kaj rompis al mi la kapon, kion mi volis do diri al ŝi. Kvankam kiel urĝa estis por mi ĉi tiu renkontiĝo, mi mortpafis min nur por renkonti ŝin. Kaj pensu, mi estas tie, kaj nenio venas en mian kapon.

Denove li meditis.

— Ĉu bela virino? — mi demandis fine?

Desiderio ektiris la ŝultrojn.

— Dio nur scias! Antaŭe ŝi tre plaĉis al mi. Nun mi pririgardis ŝin pli bone, dum ŝi dormis. Diru sincere, ĉu dum via ĉi tiea restado ne venis en vian kapon, kiel stranga afero estas la homa korpo?

— Ĉu stranga?

— Nu, jes. Mi povus diri: komika. Al mi faris strangan efikon tio, ke jen, ĉi tiuj homoj ĉiam ankoraŭ portas la korpon, kiun mi de longe jam ne portas. Ĉi tio estas ia... ia... elmodiĝinta afero... Kiel la vestoj eluzitaj de sinjoroj. La animo demetas la veston kaj ĉi tiuj plu portas ĝin...

— Kaŝas sin io en la afero. Sed la detaloj...

— Do, aŭskultu, ankaŭ tiujn mi pririgardis. Ekzemple, antaŭe mi estis freneze enamiĝinta al ŝiaj piedoj. Sed mi petas vin, eh, mi petas vin, kiel aspektas ja tia homa piedo. Ĝi estas evidente kvazaŭ kripliĝinta mano. Antaŭe ĝi estis mano, kiam la homo estis simio. La fingroj senformiĝis, la manplato fariĝis dika, senforma karnŝvelaĵo. Mi vere ne komprenas, ke tion mi antaŭe ne rimarkis.

— Kaj ŝia buŝo?

— Ĝi estas du ruĝaj karnkolbasoj. La supra aperturo de la intestsistemo, ŝveliĝinta pro la multa manĝo. Interne estas ostetoj, sed ankaŭ tiuj ne havas regulan formon. Poste la nazo...! Nu aŭdu! ĉu povas ekzisti io pli senforma, ĝi havas du truojn. Sed plej komikaj, plej mizeraj estas la du oreloj. Ke ĉi tio neniam venis en mian kapon! Du malevoluintaj, plorindaj karnfranĝoj, kiuj ŝrumpis kaj kunfaldiĝis, kvazaŭ rostita lardo. Kaj du tiaj franĝoj pendas ĉe la du flankoj de la kapo, kaj ili plaĉis al mi! kaj mi volis kisi ilin! Brrr!

— Strange, strange. Estas io prava en via parolo.

— Kaj mi rigardis ŝin iom da tempo. Same tia estas la tuta. Poste denove mi rompis al mi la kapon, kial mi volis renkonti ŝin. Poste, ĉu honte, ĉu ne honte, mi ne povis rememori, do mi kaptis min, kaj bele, silente mi forportis min antaŭ ol ŝi vekiĝis.

— Mi ne reirus plu eĉ se oni promesus al mi... mi ne scias, kion.

— De tiam vi tute ne rememoris ŝin?

— Kion fari? Ne! Sed mi tute ne streĉas min, mi havas ja tempon. Por tio estas ja la eterneco. Ĉu vi ne havas cigaredon?

— Mi havas, sed kiel fumi, se ni ne havas buŝon?

— Vere. Vidu, jen la sola afero, kiun mi bedaŭras.

La tekston enkomputiligis Roel Haveman.