Originale aperis en la revuo Literatura Mondo en Januaro 1923 (p. 1).

LETERO PRI "KARMA"*

DE L. N. TOLSTOJ — AL VLAD. SISOEV

Beljaevka, la 7-an de februaro 1892

Vi min demandas pri la budhista ideo "Karma". En sonĝo ni vivas preskaŭ same, kiel en maldormo. Pascal diras, ŝajne, tiel: "Se ni estus vidintaj nin en sonĝo ĉiam en la sama stato, kaj en maldormo en diversaj statoj, ni opinius sonĝon realaĵo kaj realaĵon — sonĝo." Tio ne estas tute ĝusta. Realaĵo diferencas de l' sonĝo per tio, ke ĝi estas pli fakta, pli reala. Do mi dirus tiel: Se ni ne estus konantaj la vivon pli reala ol la sonĝon, ni opinius sonĝon tute kiel vivon kaj neniam ni dubus, ke tio ne estas efektiva vivo.

Nun tuta nia vivo, de l' naskiĝo ĝis la morto, kun siaj sonĝoj, ĉu ĝi ne estas siaflanke sonĝo, kiun ni opinias reala vivo kaj kies realecon ni ne dubas, nur ĉar ni ne konas alian vivon pli realan? Mi ne nur tiel opinias, mi estas konvinkita, ke tiel ĝi estas.

Kiel la sonĝoj en tiu ĉi vivo estas statoj, dum kiuj ni vivas per la impresoj, pensoj kaj sentoj de la antaŭa vivo, tiel same nuna nia vivo estas stato, dum kiu ni vivas per tiuj de la "Karma", antaŭirinta la pli realan vivon, kaj dum kiu ni nin provizas per fortoj, ni ellaboras "Karma"n por la sekvonta, pli reala vivo, el kiu ni eliris. Kiel ni travivas milojn da sonĝoj en tiu ĉi nia vivo, tiel same tiu ĉi nia vivo estas unu el miloj da tiaj vivoj, kiujn ni eniras el tiu vivo pli reala, efektiva, vera, el kiu ni eliris, enirante nunan vivon, kaj kien ni revenos mortante. Nia vivo estas unu el sonĝoj de tia, pli vera vivo, kaj tiel plu, ĝis senfino, ĝis unu lasta, vera vivo — vivo de Dio. Naskiĝo — kaj apero de unuaj perceptoj pri la mondo — estas endormiĝo kaj la plej dolĉa sonĝo; morto estas vekiĝo.

Frua morto estas, kiam oni iun vekis, sed li ne satdormis. Maljunula morto — li satdormis, sed estis dormanta jam ne profunde kaj vekiĝis mem. Memmortigo estas inkubsonĝo, kiun oni ĉesigas rememorante, ke oni dormas, farante penon kaj vekiĝante. Homo, kiu vivas de nura tiu ĉi vivo, kiu ne antaŭsentas alian vivon, tio estas — profunda dormo sen sonĝoj — duonbesta stato. Senti dum la dormo tion, kio okazas ĉirkaŭ ni, dormi akrasente, esti preta ĉiumomente ekvekiĝi: tio estas kompreni almenaŭ neklare tiun alian vivon, el kiu ni eliris kaj en kiun ni iros.

En la dormo oni estas ĉiam egoisto kaj vivas sola, sen partopreno de aliaj, sen interligo kun ili. En tiu ĉi vivo, kiun ni nomas realeco, estas jam pli da interligo kun aliaj, estas jam io similanta la amon al proksimulo. Kaj en tiu vivo, el kiu ni eliris kaj en kiun ni iros, tiu interligo estas ankoraŭ pli forta, la amo estas ne nur io dezirata, sed jam efektiva. En tiu vivo, por kiu ankaŭ tiu ĉi vivo estas sonĝo, la interligo kaj la amo estas ankoraŭ pli grandaj kaj, en tiu ĉi sonĝo ni jam sentas, kio, eble estos tie. La fundamento de ĉio jam estas en ni kaj trapenetras ĉiujn sonĝojn.

Mi dezirus, ke vi min komprenu; mi ne amuzas min, mi ne elpensas: mi kredas tion ĉi, mi vidas sendube, mi scias, ke, mortante mi estos ĝoja, ke mi aliros al tiu pli reala mondo.

El la rusa: P. MEDEM


*  "Karma" estas budhista doktrino pri repago: interligita kun la doktrino pri transmigrado de animoj. Ĉiu vivanta aĵo estas rezultato de tuta vico de transformadoj. Ju pli virta estis nia vivo en la estinteco, des pli ni alproksimiĝas al la morala perfekteco en la estanteco kaj estonteco. Budha mem ĝis sia naskiĝo travivis 550 tiajn transformojn. La doktrino pri "Karma" estas forte ligita kun la doktrino de nuntempaj naturalistoj pri la heredeco, laŭ kiu ĉiu homo estas rezultato de virtoj kaj malvirtoj de siaj prauloj, kaj siavice influas plej senpere sian posteularon. Ĉi tio estas ankaŭ speco de "Karma ", t.e. leĝo pri repago. Ĉe budhistoj tiu ĉi doktrino estis nur vestita en pli poezia formo. La homo povis iom post iom plialtiĝi per virteco ĝis la di-simila stato, ĝis feliĉego, kaj kontraŭe, per malvirteco malsupreniri ĝis stato de besto, kaj esti ĵetita en la inferon. La homa animo estas senmorta: mortante, ĝi ĉiam reviviĝas, kaj la ekstera formo, en kiu ĝi vestiĝas, prezentas nur transiran ŝtupon direkte al feliĉego aŭ, kontraŭe, al eternaj turmentoj.

La tekston enkomputiligis Roel Haveman.