Originale aperis en la revuo Literatura Mondo en Januaro 1923 (p. 16) kun muziknotoj por kantisto kaj piana akompano.

MANI*

TURKA POPOLKANTO

Junkoj verdas en ĝarden'
Jen roztempo, somerven'!
Mi ne nomas rozo vin:
Baldaŭ velkas roz' en sven'.

Loĝas mi sur fora rok'
Vane sonas ama vok'.
Kiel nomi vivo ja
Vivon solan sen allog'?

Luno sur ĉielarkaĵ'...
Kiel iri nun en kaŝ'?
Sed se kaŝos sin la lun',
Mi aliros eĉ el maŝ'.


*  "Mani" estas senco, penso. La turka popolo kantas laŭ la supra melodio diversajn "mani". La mani-diro estas tre ŝatata popolamuziĝo. Ĵeti "mani" signifas: konfesi amon.

La tekston enkomputiligis Roel Haveman.