Originale aperis felietone en la revuo Literatura Mondo. Ĉi tio estas la kvara kaj lasta parto, kiu aperis en Januaro 1923 (p. 14-15).

EL MIAJ REMEMOROJ

(Fino)

En Parizo mi pasigis dek jarojn. Dum tiuj dek jaroj mi vivis en vera atmosfero esperantista. Mi estis ĉiam inter esperantistoj, kaj mi parolis ĉiam esperante. Esperanto bone servis min, kaj mi klopodis servi Esperanton. Ĉu mi sukcesis? tion juĝi ne estas mia afero.

"Rememorojn" skribi el tiu dekjara epoko estis certe malfacile, eĉ sensence. Kiajn rememorojn povus skribi, ekzemple, oficisto, kiu ĉiutage, en sia oficejo, faras sian servon? Tio ja estus tasko neplenumebla. Miaj personaj aferoj ja neniun interesus, — ĉu ne vere?... Mi do ĉesigas la daŭrigon de miaj Rememoroj; tamen, por fari plenan laboron, mi raportos en la sekvantaj linioj pri kelkaj okazintaĵoj min koncernantaj rilate al Esperanto.

*

La ĝenerala kunvenado de la parizaj samideanoj okazis tiutempe en la Sorbonne. Tiujn kunvenojn la Pariza Grupo Esperantista aranĝis ĉiuvendrede. Tie mi konatiĝis kun multaj famaj esperantistoj, inter kiuj mi sentis min kvazaŭ hejme. La sama Grupo aranĝis ankaŭ, la 12-an de ĉiu monato, komunan vespermanĝon, kie oni vere amike, eĉ familie amuziĝis: oni ne nur "vespermanĝis", sed distriĝis per seriozaj kaj amuzaj interparoloj, ideoŝanĝoj kaj ludoj. Precipe per ludoj! Oni tiel kore ridis pro la humoraj turnoj de tiuj ĉarmaj ludoj!... Ho, belaj tempoj! kien vi malaperis!...

En la unuaj monatoj de mia estado en Parizo mi konatiĝis kun mia samlandano S-ro V. Polgár, tipografo, kiu tuj fariĝis esperantisto, kaj laboristo en la Presa Esperantista Societo. — Post kelkaj jaroj li aĉetis la presejon, li ankaŭ hodiaŭ estas ĝia posedanto; la Societo restigis al si la eldonejon kaj la librejon.

Unu jaron poste, mi konatiĝis kun lia frato, S-ro J. Polgár, kiu ankaŭ fariĝis esperantisto. Li estas la aŭtoro de la bona esperanta kurslibro por Hungaroj, kiu estas ĉiam tre ŝatata en Budapest.

La unua Universala Kongreso de Esperanto (Boulogne-sur-Mer, 1905) starigis la Lingvan Komitaton. Mi havis la grandan honoron esti elektita por ĝi membro; kaj kiam la esperantista Akademio estis starigita, je la okazo de ĝia eltutigo oni elektis min ankaŭ akademiano.

S-ro Fruictier kaj Verax, post kelkaj jaroj (mi pensas, en 1907) forlasis la presejon; ilian oficon okupis S-ro Warnier, la patro de nia konata samideano. Li estis bona fakano, sed bedaŭrinde li ne estis esperantisto! Lia estreco ne daŭris longe, ĉar tiam okazis, ke S-ro V. Polgár aĉetis la presejon.

Je tiu okazo "Lingvo Internacia" eniris en la manojn de S-ro Th. Cart. Li prenis sur sin la redaktadon, kaj, per sia aferamo, talento kaj energio li levis ĝin sur tre altan nivelon. Neesprimebla domaĝo estas, ke la mondmilito devigis ĉesigi ĝian eliradon.

*

Kaj nun, kara leganto, pardonu al mi, se mi iom nemodeste parolos pri mia literatura agado! mi sentas, ke mi devas paroli pri ĝi.

Kiel kunlaboranto de "Lingvo Internacia", mi verkis multajn artikolojn, literaturajn kaj lingvajn. En 1909, mi prenis sur min la redaktadon de "Juna Esperantisto"; tiu ĉi ankaŭ ĉesis kaŭze de la milito. Cetere mi skribis artikolojn ankaŭ por aliaj gazetoj esperantistaj kaj verkis aŭ tradukis ankaŭ memstarajn librojn, el kiuj mi notas tie ĉi "Mallumaĵoj" (trad.), "Libro de l' Humoraĵo" (nova eldono), "La Kalendaro" (orig.), "Fundamento de Esperanto" (traduko por Hungaroj); mi aldonas al ili ankaŭ la hungarigon de la tiel nomata "Ĉefeĉa Ŝlosilo".

Per unu el miaj verkoj, "Regno de l'Homoj", mi sukcesis gajni la unuan premion de la Zamenhofa literatura konkurso dum la Barcelona Kongreso en la jaro 1909. En aliaj literaturaj konkursoj mi partoprenis kiel prezidanto aŭ membro de la juĝantaro.

Sur la kampo de la propagando mi ne atingis multan sukceson. Al propagando mi ne taŭgis kaj ne taŭgas; vere, mi povus kalkuli per miaj manfingroj la personojn, kiujn mi esperantistiĝis — krom miaj infanoj. Ĉar, kompreneble, la infanoj de esperantisto ankaŭ devas esti esperantistoj; ĉu ne vere? Kaj pardonu al mi tiun malgrandan patran vantecon, kara leganto, kaj permesu al mi diri, ke unu el miaj filoj, Paŭlo, en sia 15-jara aĝo, gajnis 100 frankan premion en la pariza Michelin'a Konkurso por la junuloj. (Hodiaŭ li estas la teknika aranĝanto de la "Literatura Mondo".)

Kun ŝveliĝinta koro mi atendis, en la jaro 1914, la Parizan Kongreson. Malrapidege pasis la tempo, kaj kun granda malpacienco mi kalkulis la monatojn, la semajnojn, fine la tagojn ĝis aŭgusto, kiam la fama mondkongreso, la krono de ĉiuj kongresoj, estis malfermota.

Per miaj spiritaj okuloj mi jam vidis la dolĉe ridetantan Anĝelon de l' paco, blanke vestitan, radiantan, kun brilanta stelo, kun sankta oleobranĉeto. Kaj la atendita tago fine alvenis... ĝi alvenis... kaj mia vizio disfalis... la Anĝelo ploris... lia blanka vestaĵo sangmakuliĝis, lia stelo estingiĝis kaj monstroj neniigis la oleobranĉeton... ho, teruro!

— — — — — — — — — —

— — — — — — — — — —

Venis la mondmilito, honto de l' homaro.

— — — — — — — — — —

Kvin jarojn mi pasigis en malliberejo, kune kun mia familio!

Kiam la milito eksplodis, la franca registaro alvokis ĉiujn Germanojn, Aŭstrojn kaj Hungarojn loĝantajn en Francujo, ke ili tuj prezentu sin al speciala magistrato por esti internigita por la daŭro de milito. Tiamaniere mi ankaŭ devis min submeti al tiu ĉi malĝoja sorto, kaj oni forportis min, kune kun mia familio, en la urbeton Argenton-sur-Creuse, kaj de tie, post kelkaj monatoj, en Châteauroux, fine, en 1916, en Guérande. Mi ne volas tedi la leganton per la priskribo de la mizeroj suferitaj de ni en la malliberejo; sufiĉu diri nur, ke krom tiu malliberigo, oni konfiskis tutan nian havaĵon, kaj ne nur la monvalorantajn objektojn, kiel mebloj, litilaro, vestaĵoj, biblioteko k. t. p., sed ankaŭ la senvaloraĵojn tre karajn al mi: la familiajn relikvojn, portretojn, skribaĵojn, dokumentojn...ĉion, ĉion! lasante al ni nur la vestojn kiujn ni portis sur nia korpo. Do, mi ne havas plu gazetojn, librojn, neniun esperantaĵon; mi ne havas ekzemplerojn eĉ el miaj propraj verkoj!...

En Châteauroux, komence, estis permesite eliri el la malliberejo, por kelkaj horoj, je certaj kondiĉoj. Tie mi konatiĝis kun S-ro L. Moreau, delegito de l' Universala Esperanto Asocio en tiu urbo, kaj kun lia familio. Li estis tre afabla, amika al mi, ofte li invitis nin tagmanĝi ĉe li, kaj li sincere penis pli mildigi nian malfeliĉon. Tiam mi denove spertis, ke Esperanto ne estas nur lingvo; ĝi estas io alia...

Mia karega amiko, S-ro Th. Cart, sentigis al mi ofte la noblecon de sia koro. Li, kvankam neriĉa, helpis nin ne nur mone, sed ankaŭ alimaniere. Eĉ vestaĵojn li sendis por ni, kio estis neesprimeble valora donaco en tiu mizero.

Ankaŭ S-ro Frechas, la redaktoro de "Le Monde Espérantiste", kaj la jam mortinta S-ro Hodler, tiam redaktoro de la svislanda "Esperanto", helpis nin mone. Por tiuj du gazetoj mi eĉ sukcesis sendi artikolojn el la malliberejo — kompreneble ne pri la malliberejo!!!...

Estas preskaŭ nekredeble, ke, inter la malliberuloj de nia ejo, inter mil personoj proksimume, ne troviĝis eĉ unu esperantisto! Nur inter la soldatoj gardantaj la ejon mi trovis du samideanojn... ili konsideris nin "malamikojn" tuj amikoj kaj ili faris en nia intereso kion ili povis... Ja! Esperanto ne estas nur lingvo; ĝi estas io alia...

Mi jam diris, ke sur la kampo de la propagando mi neniam atingis grandan sukceson. Tamen, mi provis fari kurson en la malliberejo, mi havis dekon da lernantoj, sed bedaŭrinde nur unu persono el ili fariĝis serioza esperantisto: S-ro Fr. Pusztai, kiu estas hodiaŭ politeknikano en Budapest. Tiu energia junulo estas vera esperantisto, kaj li rajtigas esperi, ke en la estonteco li ludos gravan rolon en nia nobla afero.

*

En junio 1919, nia mallibereco finiĝis: oni transportis nin en Budapeŝton. En malsana stato mi alvenis en la ĉefurbon de mia malgrandigita patrujo, sed malgraŭ tio mi ne forgesis pri Esperanto, kvankam — mi konfesas — la teruraj travivitaĵoj multe malakrigis mian ĉiuspecan energion kaj volon. Tie ĉi mi baldaŭ konatiĝis kun la plej famaj hungaraj samideanoj; sed bedaŭrinde, mi ne povas tiel partopreni en la komuna vivo esperantista kiel mi volus, ĉar, kaŭze de la nunaj loĝmizeroj, ni devas loĝi ekster la urbo, kaj la komunikiĝo estas tre malfacila.

Tamen, por montri vivosignon, mi verkis detalan esperantan lernolibron por Hungaroj, kiun eldonis la firmo "Kultura". Kaj nun, kiel vi scias, kara leganto, laŭ mia modesta povo mi partoprenas en la redaktado de la "Literatura Mondo"; mia unua laboro por ĝi estas tiu ĉi artikolo pri miaj rememoroj, kiu jen estas finita.

PAŬLO DE LENGYEL.

La tekston enkomputiligis Roel Haveman.