Originale aperis en la revuo Literatura Mondo en Januaro 1923 (p. 10-12).

RENKONTO AL LA LUNO

— 1918 —

Vespere, en la val'
Sur kampo de batal'
Mi amblis sur ĉeval'
Kaj post mi la dolor'...
Kaj en la malproksim'
Milit': la sanga krim'
Bruadis kaj per tim'
Frapadis sur la kor'...
Nun ruĝaj lumogarboj
Filtriĝis tra la arboj,
Kaj jen, per unu foj',
Ĉe la turniĝ' de voj'
Ekvidis la okuloj
Sub nuboj, en ruĝbruloj
Mem la gigantan lunon,
La leviĝantan lunon.

Sur horizont' vapora
Kun stranga vang' dolora
Al rand' de l' ter' tuŝante,
Sin vane forpuŝante,
Pro forta, vana peno
Taŭzite je l' mieno,
Turmente, sangobrile
Jam preskaŭ ovsimile
Baraktis jen la lun',
Ke haltis mi subite
Mirante kaj frapite,
Min tuŝis sent' kompata
Pri lun' la turmentata,
Mi kriis al ĝi nun:

Ho luno, komprenas
Mi vian suferon,
Perforto vin ĉenas
Premante sur teron,
Sur teron de l' ĝemoj,
De l' grinco de dentoj,
De ploro, korpremoj,
Barakto, turmentoj...
Ho, bela la tero!
Por ĝu' sin preparis,
Sed val' de l' mizero
La homoj ĝin faris.
Jen brila naturo
Nin ĝui instigas,
Rivera susuro
Dorlote dormigas.
Jen, kampo silkhara
Allogas por kuŝi
Kaj ĥoro birdara
Nin volas kortuŝi.
Jen, floroj odoras
En pompa ornamo
Kaj ĉio sonoras
La psalmon de l' amo.
Jen, ĉie vivĝermoj,
Mistera sorĉzumo,
Al vivo eĉ vermoj
Ja ĝojas en humo.
Ĝojsonoj, aromoj
La vivon eklaŭdas...
Ho, ĝin nur la homoj —
La homoj ne aŭdas.
Hom'! fonto de honto!
Kreskaĵo venena!
Li kreskis en mondo
Por vivo malbena.
Al murda pasio
Diablo lin puŝis,
La kreon de Dio
Mizere li fuŝis!
Jen, iras kun rampo
Por murdi soldatoj,
Vundiĝas la kampo
Per frap' de grenadoj.
Riveran lulzumon
Subpremas stertoro.
Printempan parfumon
La sangoodoro.
Vizaĝ' de junuloj
En sango sin banas.
En vitraj okuloj
La morto rikanas.
Esperoj junaĝaj
Jen kuŝas en polvo,
La cerboj kuraĝaj:
Frandaĵoj por korvo.
Malama lavango
Detruas ebrie;
Ho sango, kaj sango,
Kaj sango nur, ĉie.
Per sanga vaporo
Haladzas la tero,
Venenas odoro
De l' teratmosfero,
Sur ter' sangaera,
Pro l' sangabomeno,
Vi, lun' malespera,
Baraktas en sveno,
Vi ĝoje festenis
En alto etera
Ho, kial vi venis
Al tero sufera?
Nun pro la doloro
Vi tremas kaj ĝemas,
La sanga vaporo
Sufoke vin premas.
Droninte vi svenas
Premite sur teron...
Ho luno, komprenas
Mi vian suferon.

Sed la ĉeval' plu paŝis,
La lunon arboj kaŝis,
Nur ruĝo dubeluma
Filtriĝis tra la zuma
Folia tend'...
Dolor' la koron boris
Kaj rosolarmojn ploris
La firmament'.
En solo, sen konsolo
Kaj kun sveninta volo
Mi lasis porti min...
Sed kiam al la fin'
De la arbar' mi venis,
Vidaĵo nova min katenis:

Jen, sin de l' ter' puŝinte, nun
Jam brilis super ter' la lun',
Sukcesis per savanta salt'
Al ĝi atingi ĝis la alt',
Plenvange brilis kaj rikane
Kaj — ridis ĝi pri l' ter' profane...
Ho, estis tia mokridaĉ'
Sur ĝia flava rondvizaĝ'.
Ke mia homa digno
Ribelis kun indigno
Kaj kriis mi per voĉ',
De plenda riproĉ':

Ha, kion mi vidas?...
Ho luno! Sen sento,
Cinike vi ridas
Pri l' tera turmento!
Vin savis, vin banas
Vi en la etero
Kaj nun vi rikanas
Pri nia sufero.
Ha, kiel incitas
Min rido plenvanga,
Ĉu ridon meritas
Turmento la sanga?
La tuta homgento
En spasmoj sin tordas,
Terura serpento,
Malamo ĝin mordas —
Volvante ĝi ringis
Sin ĉirkaŭ la teron,
Ho ve, ĝi estingis
La dian fajreron.
Ho, homo plorinda,
Ho, krono de l' kreo,
Jen kuras li, blinda,
Al propra pereo.
Li amon, la flamon
Ĉielan subpremas,
Kaj ĉie malamon,
Draksemon li semas.
Al fremda havaĵo
Avide li strabas,
Perfidas en kaŝo
Kaj murdas, kaj rabas.
Kaj ĝoj' lia trema
Ĉe l' cel' elluktita:
Jen: sonĝo pasema
Sur sablo luktsvita...
Je varm' li sopiras
Dentklake, kun ploro
Per frosto alspiras
Lin propra la koro.
Kaj post la dispremo,
Perfido, perforto
Defalas kun tremo
Li antaŭ la morto.

Se havas vi senton,
Ne ridu, ho luno,
Priploru l' homgenton
Sub ŝarĝo de l' puno.
Mi estas homfrato
Kun sentoj doloraj,
Kun sanga kompato
Al fratoj senkoraj.
En ili ja vivas
Sub cindroj la flamo,
Mem ili soifas
Je vero kaj amo.
Sed ilin, ve ligis
Fatalo mizera,
Animojn subigis
Per sorĉo infera.
Vin vokus, Savanto!
Anime ravanto
Kaj krimdelavanto
La krioj suferaj.
Sed fortoj eteraj
Al homoj surteraj
Nur indiferente
Rigardas, sensente.
Eterne vivantoj
Nur mokas kun rido
Pri l' vanto de l' vantoj
Pri l' homa avido —
Ĉu preĝon meritas
Ilia perfido?...
Ha, kiel incitas
Min lun', via rido!
Ho kiel ridaĉas
Vi mian homgenton,
Sanglipe dum maĉas
Mi mian turmenton,
Sed vian alkraĉas
Mi impertinenton,
Ho lun', vagabondo
Fripona de l' mondo!...
El val' de l' malĝojo
Sufero, ĉagreno
Vin sekvu sur vojo
Flagranta malbeno!...

Jen la renkonto stranga al la lun'.
Mi ploris tiam. Kaj vi — ridu nun.

K. de KALOCSAY

La tekston enkomputiligis Roel Haveman.