Originale aperis en la revuo Literatura Mondo. en Februaro 1923 (p. 21-24).

ĈE LA AKVOFALO

(El tradicioj de la regionoj apud la "Blanka Maro")

 

N. PINEGIN

Bruas la akvo apud la rokoj el ĝi elstarantaj, saltas la frenezaj akvofaloj. La tuta naturo vekiĝas kaj rapidas forĵeti de si la lastan dormemon. Kaj la suno, suno scianta nenian ripozon, nek tage nek nokte, forlasas sian luman vojon, kvazaŭ ĝi ne havas forton por foriri de la lando, kiun ĝi estis forlasinta por la tuta longa vintro.

Al nuboj sin etendas la montoj aŭ "varakoj", kiel oni ilin nomas tie ĉi, kaj malgajaj rokoj, ŝtonegoj, kvazaŭ timas por ne esti denove englutitaj de la tero, el kiu ili ŝajne estis aperintaj antaŭ nelonge, en teruraj naskaj doloroj. Abunde kovras la teron primitivaj arbaroj, arbaroj sen komenco, sen fino.

En tiuj arbaroj hakilo ne estas ankoraŭ soninta, sed homoj loĝas tie. Homoj same primitivaj, ne foririntaj ankoraŭ de la patrinonaturo, same simplaj kiel ĝi.

Ili tremas pro malvarmo dum la frosto kaj neĝa blovado de l' polusregionaj noktoj, malsekigas sin en la salumita, malvarma akvo, nutras per sia sango kulojn. Ili ĉiam estas pretaj atendi malfeliĉon. Sed instruaj ekzemploj de la patrino estas por ili ĉiam okulvideblaj: ili ja scias, ke estas dolĉa kaj utila la nutraĵo akirita per propra laboro. Ĉu ili ne povas observi ĉiutage, kion faras tiu malsaĝa fiŝo, — la salmo — kiu saltas dum horoj kaj tagoj kontraŭ la vertikala akvomuro de la akvofalo por trafi fine kvietan lagunon malantaŭ ĝi, kie la fiŝo povas semi sian frajon por la nova idaro? Ĉu estas eble ne vidi, kiel fleksiĝas la polusa betulo, penanta ŝirmi la branĉojn de mortiga, frosta meznokta vento? Maldika betulo post sufiĉa, gardanta ŝirmaĵo tuj sin etendas, kreskas kiel hela, krispa arbetaĵo, ĝis venas la nova, severa sento da alia flanko, kaj premas teren la gajajn branĉetojn.

*

Sur la monto, apud la akvofalo staras tri "tupoj" — vintraj dometoj de Laponoj. En la unua loĝas remistoj de boata poŝto, en la dua salmokaptistoj, la tria estas destinita por la survoja "komunuma stacio", haltejo de vojaĝantoj.

Meze de kavaĵo, malsupre de la monto estas du budoj, verdaj de akva polvo, kaj iom pli malproksime, super la akvofalo mem — staras antikva kapeleto, Dio nur scias de kiu kaj kiam konstruita. Apud ĝi staras kelkaj krucoj verdaj de muskoj.

Se vi eliras el la dometo kaj ĉirkaŭrigardas — vi vidas, ke levas la polvon kaj tondras la senripoza akvofalo, kaj ĝiaj saŭmantaj akvoj bruante rapidas pretere, ĉiam pretere.

Al ĉiuj direktoj peze levas sin la sopirema arbaro, kaj ĝiaj arboj proksimaj al la abruptaĵo kliniĝas, rigardas malsupren, tien, kie alte saltas la akvaj montoj kaj flugpendas la akva pulvo. Enu-miena estas la arbaro. Malproksime sur la apenaŭ videblaj "varakoj" ridetas la arĝentkolora tundro1. Mi rigardas kaj ne scias: ĉu kuŝas tie verdeta neĝo, aŭ la suno ĵetis radion sur montojn kovritajn de blankaj muskoj kaj arĝentumis ilin?...

En la stacian "tupon", kie mi pasigis du semajnojn en soleco, nun amase venis gastoj: laponoj de Notozero, du familioj en sia nomada vojaĝo al "aŭtunaj lokoj" kaj lopino2 de Songel, — Mikaelo — "iometa sorĉisto", kiel diris pri li la aliaj.

En la dometo estas mallume, varme kaj sufiĉe komforte. Karese kraketas la fajrujo, per fajra lango lekanta la fulgokovritan tean kruĉon kaj la kaldroneton kun supo preparata el "kumĵa"-fiŝo. Renkonti homon post longa loĝado sen kunuloj estas ja granda feliĉo!

La sorĉisto Mikaelo estas aparte ĝoja pri la renkonto. La kaŭzo sin kaŝas en tio, ke hieraŭ venis el urbo Kola poŝtaj veturigistoj kaj alportis brandon. Kaj Mikaelo, kiel ĉiu lopino, ŝatas la brandon pli ol sin mem, kaj tre ŝatas ĝin drinki po glase por havi la decan instigon antaŭ la krucosigno.

— Atendu iomete, mi restarigos la fortojn, — diras al mi Mikaelo — mi ricevos gajan humoron; mi rakontos al vi bonan fabelon.

Mikaelo havas ne malgrandan provizon da antikvaj fabeloj, tradicioj kaj kantoj. Tamen ĉe nia pasinta renkonto tian gajan "humoron" ricevis mia Mikaelo, ke apenaŭ li kapablis elkanti:

Ha, vi, ĉarmaj junulinoj jen, jen, jen!
Junaj estas vi, kaj mi estas maljunulo... multaĝa...

La fiŝa supo estas preta. Dum oni manĝas ĝin, la parolado plivigliĝas. La suno sin montras inter la nuboj, ludas sur la pintoj de l' arboj, ĵetas eĉ al ni, en la dometon, tra la spektre rustiĝinta vitro, sian luman rideton, lumigas la fumitajn murojn kaj ekbrilas sur la kalvaĵo de la maljuna avo — ĉefo de la komunumo.

Orumiĝis la ŝaŭma polvo super la akvofalo. Ore ekbrilis la mevoj-petoluloj, falĉantaj la densan, rezinodoran aeron per siaj flugiloj brilantaj falĉiloj.

Ni parolas pri salmo, pri novaj fiŝkaptejoj, pri "aŭtunaj lokoj", pri la malfacila transiro inter la du lagoj, laŭlonge de "tajbola" aŭ sur la terkolo, tra kiu oni trenas la boatojn sur tero.

— Diru, — demandis iu veturigisto la komunuman ĉefon — kiel oni nomas ruse la ŝtonon, kiu kuŝas duonvoje sur la "tajbola"?

— Ni nomas ĝin "kaŝita trezoro" — respondis la ĉefo.

— Atendu, mi rakontos, — sin enmiksas Mikaelo, ricevinte gajan humoron. — Jen aŭdu.

— Antaŭ tre longe okazis ĉi tio, en antikvaj jaroj; al lopinoj tiam venadis "ŝiŝoj"3 por prirabi ilin ĝis ostoj. Ĉiujn ili mortigis; virojn, virinojn, edzinojn, infanojn eĉ plej junajn; kion ajn ili trovis, ĉion ili rabis. Litajn kovrilojn, felaĵojn, perlojn, monon. Plej ofte ili venis per boatoj — ili timis la tundron: ilin povus mortigi tie Laponoj! Kaj la homoj vivis en tiu tempo, kvazaŭ bestoj, sub tero: fosis kavaĵojn, kovris ilin per branĉoj defalintaj de arboj, kaj super ilin metis ŝtonojn. La tuta "pogosto"4 konsistis el similaj hejmoj.

— Kaj tiam aperis la sciigo, ke denove venas "ŝiŝoj"; la Laponoj komencis surŝuti la kavaĵojn per tero, lasis en ili nur pezajn objektojn, ĉion alian ili forportis al la "varakoj", tien, kie la sovaĝa cervo kuras sur konataj al ĝi vojoj. La Laponoj de Notozero timis eĉ loĝi pogrupe, komunume; ili pli multe ol aliaj estis turmentitaj de la "ŝiŝoj".

— Ili havis tiam grandan sorĉiston. Longe, longe, antaŭ tri homaj generacioj li vivis, kaj nur de li estis esperebla la savo. Li faris tiel: kiam la malfeliĉuloj alportis sian havaĵon al tiu loko, — pri kiu vi ĵus demandis — al la ŝtono, tiam la sorĉisto diris ian sorĉan vorton kaj la tuta havaĵo fariĝis ne plu videbla; venis la "ŝiŝoj", nenion ili trovis... Kaj kiam ili estis foririntaj, la sorĉisto revenis al la loko, diris ian vorton — denove oni povis ĉion vidi, kaj la Laponoj forportis sian havaĵon.

— Sed jen, okazis, ke kaŝinte tiamaniere la havaĵon, la sorĉisto dumtempe mortis. Ne povis plu trovi la Laponoj sian havaĵon. Poste ofte ili vizitis la lokon, volis preni la kaŝitan trezoron, sed ne sukcesis: ili ne sciis la ĝustan vorton. Estis multaj bonaj sorĉistoj en pasintaj tempoj, kaj mia avo ankaŭ ne estis ja malbona, tamen eĉ li ne povis trovi la kaŝitaĵon.

— Foje venis mia avo por serĉi tiun trezoron, akompanita de malgranda laponlanda hundo. Diris la avo ian vorton, supozeble malĝustan, tuj el post la ŝtono aperis tri grandaj homoj tute nudaj, nevestitaj. Ekvidis ili la avon kaj komencis lin persekuti. La avo en timo ekkuris: li kuris rapide, sed la persekutantoj fariĝis ĉiam pli kaj pli proksimaj. Haltis tiam la avo, prenis bastonon kaj desegnis per ĝi cirklon, — la avo estis ja bonega sorĉisto — ili flankumis ĉirkaŭ ĝi kaj ne volis foriri. Komprenis tiam la avo, ke ili bezonas sangoferon. Tre bedaŭris la avo, sed tamen estis devigita mortigi la fidelan hundeton. Tiam la homoj iris for.

— Alian fojon denove sin preparis la avo esplori la kaŝitaĵon...

Tiel daŭras la fabelo-rakontado, kiel survolvitan fadenglobon malvolvas ĝin Mikaelo, lasas unu, komencas alian fabelon. Li havas bonan rakontan humoron.

Jam malheliĝis la sunaj radioj, tra la malfermita pordo fluas per konstanta plaŭdo la bruo de la akvofalo kaj intermiksas sin kun la egaltona voĉo de la rakontanto.

Ne por mi jam daŭras la rakontado; aŭtomate aperas la fabeloj kaj rakontoj kaj mi plu povas kapti nek komencon de la unua nek finon de la dua, mi ne povas distingi veran okazintaĵon de fabelo: influaj fariĝas la simplaj vortoj kaj ili kredigas al mi ĉion, kiel al vera Lapono.

— ... En tiuj jaroj multaj en fero vestitaj svedoj venis de okcidento. Ili trovis la Songelan "pogoston" — ĉiujn mortigis, iris por serĉi la Notozeran kaj komencis rabi la rusojn, loĝantajn apud la Blanka Maro. La Notozera pogosto staris tiam ĉe la akvofalo, ĉiuj loĝis en terkavaĵoj. Sendis la Songelanoj sciiganton: "ĉiujn", li diris, "mortigas la svedoj". Ekploris la notozeranoj. Surfosis siajn kavaĵojn, sidiĝis en boatojn kaj ekveturis laŭlonge de rivero Tuloma al granda germana insulo je sep kilometroj de la akvofalo. Ĉiujn siajn cervojn ili translokigis tien. Sur la suda promontoro de l' insulo ili starigis du gardantojn, kaj ĉiuj aliaj sin kaŝis en la arbetaĵoj. Sed la gardistoj ekdormis pli frue ol la aliaj. Dum la longa atendado ili opiniis, ke nenia danĝero venas, ili pensis, ke la songelanoj simple trompis ĉiujn pro serĉo kaj tial ekdormis la gardantoj.

— Remas la svedoj tra la rivero, neniun ili vidas. Ili jam estus pasintaj preter la insulo nenion rimarkinte, sed unu boato restis malbone kaŝita. Haltis la svedoj kaj mortigis ĉiujn dormantojn, eĉ ne unu homo, ne unu infano restis vivanta, eĉ la cervoj estis buĉitaj. Tiuj du gardantoj solaj restis vivaj kaj ili rakontis poste ĉion.

Ili rakontis... Mi prezentas mi, kiel tion povis rakonti la du restintaj Laponoj al kunfrataj "kildinanoj", same kaŝemaj homoj. "Vekiĝis ni, venis tien kaj vidas ke ĉiuj estas mortigitaj". Kaj la aŭdantoj paraliziĝas. "Ho, kia malfeliĉo, oni devas sin kaŝi en "varakoj"!

Subite akra krio sonas tra l' aero.

— Kio ĝi estas?

— Mi ne scias, multaj krioj aŭdiĝas nokte en la tundro — respondas al mi la ĉefo — estas multaj krioj tie.

— Tamen, kiu ĝin elkriis, ĉu birdo, aŭ ia besto? — mi volas ricevi klarigon de la malvigla maljunulo.

— Ne. Sed povas esti ankaŭ ia birdo, eĉ ia besto... Krom ili ankaŭ aliaj estaĵoj loĝas en la "varakoj".

— Kio do ankoraŭ?

— Estas diversaj estaĵoj. Multaj lokoj restis ĉe ni por tiuj estaĵoj, kien neniu homo ankoraŭ penetris. Tiuj lokoj estas en la "paĥtoj".5

— Do?

— Do tie ili loĝas, tiuj... Kelkaj estas similaj al homoj... Diversaj ili estas inter tiuj rokoj. Estas multaj grandaj, blankaj, nudaj kaj mutaj. Kaj kie la "paĥto" estas kovrita de arbaro, tie loĝas hometoj, malgrandaj kiel infanoj. Nudaj estas ankaŭ ili, havas monon. Ni ilin nomas "ĉakli".

— Unu sorĉisto (li havis filon, vivantan ankoraŭ, Elizes estas lia nomo) multe da mono gajnis de ili. Foje tiu sorĉisto venis al "paĥto" por ĉasi sovaĝajn cervojn kaj mortigis unu. Por ke lupoj ĝin ne formanĝu, li faris kovraĵon el trunkaj palisoj kaj marŝis plue. Poste li ekvidis ke malgranda hometo lin postsekvas kaj ripetas ĉiujn liajn agojn. Kiam la hometo rimarkis ke la sorĉisto lin vidas, li tuj kaŝis sin. La sorĉisto iris al la loko, kie li vidis la malgrandulon kaj vidas: tie staras kovraĵo el maldikaj branĉetoj kaj en ĝi kuŝas muso!

Ĉion ripetis, imitis la "ĉakli".

— La sorĉisto, ho-ho, tre ruza li estis! Li venis alifoje sur la saman lokon, prenis kun si kuiritan kaĉon kaj rezervajn "kanjgojn".6 Li sidiĝis sur videbla loko, manĝis la kaĉon per kulero kaj ŝnurumis la "kanjgojn". Per sola ŝnuro li ĉirkaŭvolvis ambaŭ siajn piedojn. Poste li lasis tie la kaĉon, kuleron, unu "kanjgon" kaj la ŝnuron — "noori". La tutan tagon li observis kaŝinte sin post la ŝtonoj. Post unu tago venis la "ĉakli". Li gustumis la kaĉon, metis ambaŭ piedojn en la solan "kanjgojn" kaj komencis ĉirkaŭvolvi siajn piedojn per la "noori". Kiam li fine ligis ilin, la sorĉisto venis kaj la "ĉakli" ne povis forkuri! Per ambaŭ piedoj li staris en la "kanjgo" kaj ambaŭ estis ligitaj!

— Tiel kaptis lin la sorĉisto. Li ligis la manojn, surmetis la longan ŝnuron kaj diris: "Mi vin ne delasos, ĝis vi ne donos al mi sufiĉe da mono. Iru sub la teron, serĉu la monon."

— Ekrampis la "ĉakli" en monton, longe li serĉis, alportis monon.

— "Malsufiĉe" — diris la sorĉisto.

— Ankoraŭ longe migris, serĉis la "ĉakli"; ankoraŭ alportis.

— "Malsufiĉe. Ankoraŭ!". Sed la "ĉakli" balancis la kapon — videble li jam ne havis pli.

— "Venu, alportu iomete pli, tiam mi vin delasos".

— Ekploris la "ĉakli". Migris longe la malgrandulo, ne trovis monon, alportis nur peceton de ruĝa ŝtofo.

— La sorĉisto disdividis la monon je tri partoj: unu por la "ĉakli", du — por si mem; se li prenus ĉion por si — nenion li gajnus — en ŝtonon transformiĝus la mono!

— En la tundro estas multaj lokoj, kie vagas "ĉakli". Estas tiaj virgaj "paĥtoj", "varakoj", kie ne ekzistas traireblaj vojoj. Tie ili loĝas. En la direkto al Imandra kaŝas sin ankoraŭ sub la tero tie loĝantaj sovaĝuloj...

Mi iras eksteren por rigardi la misteran arbaron, kie mirakloj okazas eĉ en niaj tagoj!

Kviete staras ĝi, ne estas plu aŭdebla la stranga krio de iu nokta birdo, ne estas vidataj en ĝi "ĉakli" nek aliaj "tamen vivantaj" estaĵoj. Tra la malklara densaĵo sin portas nur la sola tie ĉi reganta bruo de la akvofalo kaj en tiu bruo dronas la krio de pasiebria urogalo en proksimo. Traflugas antaŭ la matena spiro de l' diafana nokto, venteto, flustras ion la arbaro tremetante per branĉoj, pli brue tondras, kun nova forto, la akvofalo, knaras ruiniĝanta pino.

Blanka nokto survolvis ĉion, vindis ĉion per diafana vualo kaj densigis nebulojn apud la purpura makulo sur la horizonto, kie subiris la suno.

Bruas, frenezas la akvofalo.

Sur la roko, en ĝia mezo, staras malnova kruco. Ĝi ne estas falinta ankoraŭ. Antikvaj surskriboj faris sur ĝi strangan desegnaĵon kaj nenio estas deĉifrebla el tiu punto, miksita kun la verdaĵo de muskoj en unu mistikan tuton. Ne estas legeblaj, kompreneblaj la signoj — kiam kaj de kiu estis starigita la kruco.

Kaj sub ĝi — oni diras — kuŝas sorĉisto, la plej granda el ĉiuj! Kiel emajlo estis li fortika, ne volis cedi al morto, volis leviĝi, ĝis estis metita kun vizaĝo malsupren kaj kun kruco starigita super lia tombo.

Flustras, rakontas la grumblanta akvofalo fabelojn pri tio, de kiaj miraklaj aferoj ĝi estas atestanto, sed neniu ĝin aŭskultas, krom mi kaj foko, tie malsupre en la ŝaŭma abismo sub la akvofalo. Ĝi venas el post akvo, rigardas — observas. Post pli alten ĝi levas la vizaĝon kun saĝaj, homaj okuloj kaj atente aŭskultas. Aŭskultas iomete kaj denove sin kaŝas, por aperi post kelkaj momentoj ĉe la alia kaskado.

La aero estas malseka, varma...

El la rusa: N. HOHLOV


1  Polusregiona ebenaĵo, plejparte marĉo, kovrita de malalta herbo kaj malriĉaj kreskaĵoj.

2  Popolo parenca al Laponoj, de finna raso.

3  Svedaj migrantaj rabistoj.

4  Lapona vilaĝo.

5  Rokaj montoj.

6  Laponaj botoj.

(Rim. de l' trad.)

La tekston enkomputiligis Roel Haveman.