Originale aperis en la revuo Literatura Mondo. en Februaro 1923 (p. 24-25).

EL LA "LIBRO DE L' ENIGMOJ"

NIKOLAJ RAJNOV

La sonoro de Viaj ornamoj interrompas la fluon de mia kanto: forigu vian kolieron, vian kronon kaj viajn braceletojn!

Mi volas, ke Via animo estiĝu pura kaj malplena, kvazaŭ ora korno, por ke mi enŝutu en ĝian profundon la bonodoran aleon de mia kanto.

*

Brilo de fulmo, brilo de glavo kaj brilo de virinaj okuloj: — tri trompoj.

Ĉar la fulmo estas alte, la glavo povas esti haltigata, kaj la virino ne volas mortigi.

Sed ĉiu timas...

Kaj — la tria estas plej terura.

... Brilo de fulmo, brilo de glavo kaj brilo de virinaj okuloj: — tri vojoj al la morto.

Kaj — la tria estas plej senbrua.

*

Neenvidebla estas nokto sen steloj, sed animo, super kiu ne viglas virino, estas pli neenvidebla.

Malvarmega estas dezerto sen suno, sed animo, en kiun ne brilas virino, estas pli malvarmega.

Senĝoja estas arbaro sen birdoj, sed animo en kiu ne flirtas virino, estas pli senĝoja.

... Kaj kruela destinaĵo estas tiuj steloj, ĉar ili sorbiĝas en la animon kiel brulantaj vundoj.

Infera sorto estas tiu suno, ĉar ĝi fosas en la animo malluman tombon.

Nigra antaŭdiro estas tiuj birdoj, ĉar ilia kanto estas kanto super mortinto kaj iliaj flugiloj flirtas super falĉita vivo.

... Sed la homo ploras kaj krias:

"Donu al mi tiujn stelojn! — Donu al mi tiun sunon! — Donu al mi la malbonantaŭdiran kanton de tiuj birdoj!"

*

Aĥuni, kiu ĉirkaŭiris la teron, diris al mi iun tagon: "Multajn homojn mi renkontis. Ĉiuj plendis al mi pro tio, ke ili estas sen patrino. Via patrino estas mortinta, ĉu ne? La mia ankaŭ mortis jam delonge. Kaj la lia? — Ho, kiom da homoj estas sen patrino! Sed mi timas, ke ne nur la mia kaj la via estas mortaj... mi timas, ke la Patrino — la Patrino — eble estas jam mortinta ..."

*

Tri aĵojn konas la saĝulo — tri aĵojn, kreitaj por bono, sed farantaj malbonon: lango, tranĉilo kaj virino.

Ne uzu ilin lude!

*

La Virino diris:

"Mi estas la Alfao de la kreado!"

Kaj naskis la unuan homon.

La Viro diris:

"Mi estas la Alfao de la kreado!"

Kaj mortigis la unuan homon.

La Amo diris:

"Mi estas la Alfao de la kreado!"

Kaj kunigis tiam la naskon kun la morto.

*

Plej malbona aĵo estas la venko, plej malluma aĵo estas la koro, plej malgaja aĵo estas rigardi surdan muzikanton.

*

Se la mano demandos ion, la roko al ĝi respondos.

Se la okulo demandos ion, la ĉielo al ĝi respondos.

Sed se la koro demandos ion, neniu povos al ĝi respondi!

Ne ekzistas vero por la koro; ne ekzistas malvero por la koro; inter la koro kaj la mondo ne ekzistas ponto.

*

Kiu elĉerpos per plenmano la maron — kaj la teron per etenditaj fingroj kiu elmezuros?

Estis tri saĝuloj.

La unua estis ekkoninta la librojn — kaj vidis, ke la saĝo estas profunda. Kaj li delasis.

La dua estis trastudinta la naturon — kaj komprenis, ke la suno estas malproksime. Kaj li blindiĝis.

La tria komencis serĉi sin — kaj eksciis, ke multe komplikitaj estas la vojetoj de pasio, penso kaj kreo. Kaj li freneziĝis.

Sed la triopo estas unu paŝon pli proksime. Kaj super la kapo de ĉiu estas aro de steloj.

*

Multajn tentantojn montris al ni la libroj de l' oriento.

Multe pli multajn — la paĝoj de la vivo. Kaj estas unu reganto, kiu estas potenca super ĉiuj tentantoj: la koro.

Sed ekzistas tentanto, antaŭ kiu eĉ la koro estas senforta: la koro.

Gardu vin, koro, de tiu tentanto!

*

La blanka tago finiĝis.

La floroj kuntiris siajn kronetojn, la birdoj kolektis siajn kantojn. La ĉielo sin malsuprenigis kvazaŭ malluma tendo, plena je diverskoloraj sonĝoj.

Gloron al la subirinta suno!

La blanka tago finiĝis.

La rivereto ĉesigis sian egalmezuran spiradon, la arbaro etendis siajn mallumajn faldaĵojn por trinki roson. La tero ektremis kvazaŭ juna edzino, atendanta sian junedzon.

Gloron al la subirinta suno!

El la bulgara kun permeso de l' aŭtoro AT. D. ATANASOV

La tekston enkomputiligis Roel Haveman.