Originale aperis en la revuo Literatura Mondo en Julio 1923 (p. 140).

BIBLIOGRAFIO

ABISMOJ. Romano originale verkita de Jean Forge. Eldono de Ferdinand Hirt & Sohn en Leipzig. Esperanto-Fako.

Verki modernan romanon signifas: respeguligi la pulsantan vivon kaj ĝiajn profundajn variaĵojn per frapantaj propozicioj. La tasko de la moderna verkisto estas: venki la nervan preteremon de la nuntempa homo kaj per majstra lerteco, per artifika ĵonglado konservi la vekitan intereson pri la enhavo, ne tre riĉa je okazintaĵoj.

Romano de J. Forge ĝuste pro la supre menciitaj principoj estas unu el la plej serioze konsiderindaj verkoj en nia originala literaturo. Lia romano "Abismoj" estas efektive tipa moderna romano, kiu nepre kontentigos sian legantaron, varbiĝantan el filoj de la plej diversaj nacioj. Ĝia sukceso baziĝas sur la plej firma fundamento, sur la tri ĉefaj karakterizaj fortikaĵoj de la romano mem: frapante klara stilo, populare profunda psiĥologio kaj absoluta fundamenteco.

J. Forge do faris pli ol liaj verkistokolegoj. Li donis en sia verko ne sole modernan romanon, sed modelon pri respekto al la lingvo. Li neniam forgesas la nunan staton de la lingvo. Li konsideras prudente kun arta takto, ke la legantaro de la Esperanta literaturo estas ankoraŭ tre malmultenombra kaj ne sufiĉe matura por ĝui komplikan, ofte tro abstraktan produkton de verkisto supermoderna. Tiu ĉi respekto retenas lin uzi aron da neologaj vortoj, kiuj pezigas la tujan kompreneblecon kaj ofte kruele difektas la severan unuecon de la lingvo. Tiu ĉi respekto igas lin al simpla formado de propozicioj, sed la sama principo certigas lin, ke la verko estos facile komprenata de ĉiuj. Saltoj ne ekzistas en la natura evoluo kaj la artefarita, perforta evoluo multfoje estas pereiga.

J. Forge tamen ne estas ĝisosta konservativa verkisto kaj li bone konscias, ke la lingvo bezonas novajn formojn, frapantajn esprimojn, sed li ne imitas tiujn reformemajn "Ido"-filojn, kiuj jam transpaŝis la limon de prudenta konsidero kaj kaŭzis al multaj malnovaj kaj novaj adeptoj plenan elreviĝon. Kontraŭe, li pritraktas la plej delikatajn, komplikitajn kaj profundsencajn temojn en lingvo simpla kaj li kreas novajn formojn, admirindajn esprimojn per la primitiva lingvo de 1887 jaro. Tutkore ni gratulas lin.

La kerno de la romano estas ĉiutage ripetiĝanta historio, sed ĝuste la elekto de tiu ĉi, ŝajne banala temo, pruvas la brilan talenton de J. Forge, ĉar li povis per sia majstra plumo igi ĝin interesa ĝis la fina vorto. La kvar ĉefaj personoj de la romano fariĝas vivantaj antaŭ la okuloj de la leganto. Ni rekonas ĉirkaŭ ni la diboĉeman bienposedanton, kiu volas restarigi sian antaŭan riĉecon per profitdona edziĝo; la knabinon, kiun la senzorga izoliteco, luksa nenionfarado faris senkonscie voluptema kaj kondukas ŝin al nepripensitaj agoj. Ni retrovas ĉirkaŭ ni la artpentriston, kiu malespere pentas pro sia gloravida vanteco kaj la fianĉinon, la puraniman idealistan martiron, kiu atendas kun infana naiveco, suferas mute kaj kompreneme pardonas. Eĉ la epizodaj figuroj de la romano estas trafe karakterizitaj.

Ankaŭ la formo de la romano estas io nova. La kvar ĉefaj personoj mem rakontas al ni pri siaj vivoj kaj pensoj. Tiu ĉi intima alproksimiĝo vekas en la leganto sinceran simpation, kortuŝitecon kaj komprenon al la malespere baraktantaj herooj, kiuj estas viktimoj parte de siaj karakteroj kaj parte tiuj de la premegaj cirkonstancoj. Prezentiĝas antaŭ ni tragedioj, preter kiuj ni senatente pasas ĉiutage, sed kiuj nun, en hela lumo de la verkistoartisto, profunde tuŝas nin. Por atingi feliĉon la homoj luktas kun la ĉiutaga grizeco kaj sociaj konvenaĵoj, sed la plimulto ĉe la fino de la dornhava vojo falas en la proprefaritan abismon, kiu senkore englutas la celperdintan viktimon.

Post finlego de la romano la leganto ne povas tuj liberiĝi kaj enprofundiĝas en siajn pensojn. Li plektas plu la restintajn fadenojn de la romano kaj laŭ persona gusto finfinas ĝin.

Ni sincere gratulas al la eldonanta firmo, Ferdinand Hirt & Sohn, kiu per prezento de tiu ĉi originala romano ne nur pliriĉigis nian literaturon, sed donis vere valoran, artistan volumeton laŭ enhavo kaj eksteraĵo al ĉiu literaturamanto.

Por rekomendi la verkon sufiĉas, se mi citas laŭvorte la entuziasman kritikon de samideano, kiu ne povis formeti la libron, ĝis kiam li ne finlegis ĝin: "Fine verko, kvazaŭ en patra lingvo, en kiu mi ne devis lukti kun lingvaj malfacilaĵoj kaj kies enhavo ĉenis min al la libro. Se mi estus riĉa, mi enmanigus la libron al ĉiu Esperantisto por konvinki ilin, ke modernan verkon doni ne konsistas el tio, ke ni kripligu la lingvon per neologismoj ĝis nerekonebleco, sed en tio, ke la genio de la verkisto evidentiĝu en artista klareco!"

Jobo.

OFICIALA JARLIBRO 1923. Universala Esperanto Asocio, 12 Boulevard du Théatre, Genéve.

La nunjara volumo, kiel la antaŭaj, donas al ni fidindan poŝlibron por propagandaj kaj privataj celoj. La enciklopedia parto estas riĉe kompilita laŭ la modernaj bezonoj. La zorge registrita dua parto Esperantismo enhavas la plej necesajn informojn pri historio kaj nuntempa movado. La tria parto: U. E. A. klaran adresaron enhavas kun precizaj detalaĵoj. Aliĝu al U. E. A. por subteni nian plej gravan organizaĵon kaj ricevi senpage la jarlibron.

La tekston enkomputiligis Roel Haveman.