Originale aperis en la revuo Literatura Mondo en Majo-Junio 1924 (p. 104).

BIBLIOGRAFIO

EŬGEN WÜSTER: DIE VERHÄLTNISWÖRTER DES ESPERANTO. Esperanto-Verlag Ellersiek & Borel G. M. B. H. Berlin und Dresden.

[...enretigota...]

 

JAUME GRAU CASAS: AMAJ POEMOJ

Poemoj de ama plenaero. Hela lumo verŝiĝas abunde, forviŝas la pli akrajn konturojn, ĉio estas glate brila, en la forta lumo dronas la nuancoj. En ĝardeno, apud florbedo sidas la poeto kaj kantas. Floroj sin klinas al li sinofere por ke ili estu ŝirataj por la amatino. Ilia parfumo kaj la bluo de l' ĉielo kaj la flustro de l' foliaroj kaj la trilo de l' birdoj kaj la kareso de l' vento kaj la ruĝo de l' ĉerizo —, ĉio Ŝin spegulas, Ŝin anoncas. Kaj kelkfoje nubo pasas antaŭ la suno, facila ombro sterniĝas, la melodio mallaŭtiĝas, jam preskaŭ ekploras melankolie. Sed nur dum momento. La suno ree ekbrilas, ree estas plena la lumo, laŭta la melodio kaj ĝoja, ĝoja! La trobadoro kantas gaje.

Estas kiuj preferus pli da kontrasto de lumo kaj ombro, pli profundan foson al la pli sekretaj profundoj de l' animo. Sed certe ankaŭ ili haltos por tempeto, kaj ekaŭskultos: "Gracie perlanta melodio, de kie?" La trobadoro kantas.

*

Nun mi metu nigrajn okulvitrojn por diri, ke pri la ritmo mi havas iom malsaman opinion ol la aŭtoro. Ne ofte, sed troviĝas lokoj, kie du akcentitaj silaboj estas unu apud la alia: "rigard' hela", "amatin' ĉarma", "al mia sent' taŭgan" ktp. Estas eble, ke en sia evoluo la Esperanta poezio formetos la severajn germanajn ritmoregulojn kaj proksimiĝos al la italaj kaj francaj. Tamen, laŭ mia opinio, ĝi ĉiam devos eviti la sinsekvon de du akcentitaj silaboj.

Kaj ĉi tio nepre ne estos malfacila por nia poeto. Li ja facile movas sin en la plej malfacilaj formoj, kaj lia ritmo estas plejparte vigledanca, preskaŭ petola. Kaj kiel facile li povas kuri en la memfaritaj katenoj, tion bone montras per sia pulsanta marŝo kaj emfaza enhavo lia poemo: "Kanto de l' trobador'".

Kopar

La tekston enkomputiligis Roel Haveman.