Ĉi tiu enigmo originale aperis en la revuo Literatura Mondo en Marto 1925 (sur la enkonduka paĝo). La solvon vi trovos en la Maja numero.

KARAJ LEGANTOJ

Anstataŭ la kutimaj instigoj kaj plendoj (kiuj, tamen ankoraŭ estas aktualaj) ni donas nun ĉiloke enigmon. Enigmon laŭmodan, kiu precipe en Ameriko estas en granda favoro. Ĝia Esp. nomo estu KRUCENIGMO.

La unuan enigmon ni ne volis fari tro malfacila. Se ni vidos sufiĉan interesiĝon pri ĝi, sekvos enigmo simila en ĉiu numero. Certe, por solvi ilin, necesas bone scii Esperanton.

La maniero de la solvo estas la jena. Ĉe ĉiu cifero komenciĝas vorto, kies senco estas ĉirkaŭskribita en la aldonita listo. La vorto havas tiom da literoj kiom da kvadratoj troviĝas en la respektiva vico, de la cifero ĝis la fino de la vico, aŭ ĝis la plej proksima nigra kvadrato. Estas horizontalaj kaj vertikalaj vicoj. Ankaŭ la direkto de la vicoj estas eksciebla per la listo.

La solvon oni sciigu tiamaniere ke post la ciferoj 1—25 oni skribas la solvitajn vortojn. Limdato: la 30a de Aprilo. Bonan sukceson! Inter la solvintoj ni lotumos tri premiojn:

1) Duonjara abono de L. M. 2) La tragedio de l' Homo. 3) Karinthy-Kalocsay: Morgaŭ matene.

HORIZONTALE

1) la plej ampleksa romano en Esp.
2) sufikso havanta tri sencojn
3) harmonia kunsonoro
4) polico pri ĝi gardas
5) oni diras pri tiuj kiuj ne ĉeestas
6) nombro
7) sur bordo troviĝas
8) juvela ŝtono
9) prepozicio
10) nia plej fidela akompananto
11) itala rivero
12) la plej granda batalo en Esperantujo
13) estas maldolĉe aŭdi tion ĉi de virino
14) geamantoj celas fariĝi

VERTIKALE

1) branĉo de poezio
4) metalo
11) prepozicio
15) prepozicio
16) grandfolia kreskaĵo apudvoja
17) fama monto japana
18) interjekcio uzata precipe en teatro
19) en la Alpoj oni vidas multajn
20) metalo
21) ruĝa farbo
22) vorteto por la esprimo de insisto, certigo
23) Aleksandro la Granda estis pri ĝi fakulo
24) tridimensia geometria formo
25) la plej ofta vokalo en Esp.

La tekston enkomputiligis Roel Haveman.