Ĉi tiu enigmo originale aperis en la revuo Literatura Mondo en Majo 1925 (sur la enkonduka paĝo). La solvon vi trovos en la Julia numero.

KRUCENIGMO III.

Laŭ multaj deziroj jen la pli malfacila kaj komplikita enigmo. Espereble plaĉos ankaŭ ĝia simetrieco. Premioj kiel ĉe la unua enigmo. Ĉiuj Esperantaj vortoj estas apostrofitaj (sen gramatika finaĵo).

HORIZONTALE

1 agrabla printempa sono, 3 ni altetaksas ĝin nur kiam ĝi mankas, 5 ne komuna, 7 supertera stato, 9 sur muzikverkoj oni legas, 10 diplomatoj uzas, 12 polusvojaĝanto devas havi, 13 lago en Azio, 15 tie okazis la unua beleckonkuro, 16 greka dio, 18 sankta Antonio havis, 19 oni kutimas fieri pri ĝi, 21 akademiano, 22 aĉetanto pri ĝi ĝojas, 24 en teatro oni vidas, 25 verkisto multe bezonas, 26 tre ofta mallongigo, 30 rusa rivero, 32 speco de pafilo, 33 scienculo ofte havas, 35 serba urbo, 37 io por ŝuoj, 38 kartludo, 40 edzino de bizantia imperiestro, 42 monduma vesto, 43 dolĉa suko, sed povas mortigi, 45 itala rivero, 46 ĉefa materialo de farbofabrikoj, 48 gaja kunesto, 49 per ĝi oni riĉiĝas (laŭdire), 51 nuntempe estas epidemio, 52 dua vorto de religia himno, 54 dombesto, 55 malagrabla mieno, 56 arbo, 57 parto de cirklo, 58 lago en Afriko.

VERTIKALE

1 danĝero de kanarioj, 2 fiŝo, 3 fino de negoco, 4 virinfiguro de Ibsen, 5 estonton antaŭdiris, 6 mistera lando, 7 monunuo, 8 geologia epoko, 9 savo por soifantoj, 11 religia kutimo, 12 nuntempe virinoj portas mallongajn, 14 biblia figuro, 17 ĝardenisto faras, 18 mallumon ŝatas, 20 plej facila muzikinstrumento, 21 forta veneno, 23 lago en Ameriko, 27 ju pli oni forprenas, des pli ĝi kreskas, 28 manĝaĵo, ankaŭ dio, 29 montra vorto, 31 la tuta mondo, sed almenaŭ unu persono, 33 fabela besto, 34 ĥemia elemento, 35 la plej kruela poeto, 36 neniu volas vidi sian propran, 38 solena vesto, 39 religia libro, 40 rivero en Azio, 41 pri virinoj gardas, 42 majstro ne faras, 44 mallongigo de malsannomo, 45 speco de voĉo, 47 celo de ŝipoj, 50 antaŭe rusa urbo, nun ĉefurbo de malgranda lando, 51 rekompenco de bonfaro, 53 ranejo, 54 Azia nacio.

La tekston enkomputiligis Roel Haveman.