Ĉi tiu enigmo originale aperis en la revuo Literatura Mondo en Februaro 1931 (p. V). La solvo ne aperis en la revuo.

Dokumento pri Literatura Mondo

Starigita de A. Behrendt (L. K.) Berlin

Certe kelkaj el la tre estimataj legantoj de LM., triumfe renaskiĝinta, scias ke mi prezentis min kiel dokumentisto jam unu fojon, proponante la starigon de »Dokumento pri E-gramatiko« (vidu: Esperanto-Praktiko, nroj 11 kaj 12 el la jarkolekto 1928.) Inkubas mia dokumentemo! Kaj ĉar oni ofte provas forpeli la diablon per la diablestro, mi deziras simile seninkubiĝi per la helpo de nova dokumento. Estas afabla kutimo, dokumenti la fondon aŭ la naskiĝon de nova entrepreno, ŝajnas al mi, ke mi montros eĉ pli grandan afablecon per dokumento pri la renaskiĝo de LM.

Mi ja konsentos, ke kvaron-verkisto, kia mi estas, klopodu sin prezenti en kiel eble plej impresa formo! Ne povante malkonfesi mian gramatikemon, klopodante resti fidela al mia dokumentemo, kaj fine aspirante plaĉi al la legantoj, mi opinias bona, ke mi kunfandu gramatikon, dokumenton, LM-on! Ke tiel naskiĝis enigmo, ne estas mirige, sed — pruvos la vastampleksan kapablon de la legantoj, kiuj estas eminentuloj en ĵonglado per ciferoj!

Kompreneble mia nova dokumento komenciĝas per

Antaŭfanfaro:

El mia nomo
1 2 3 4 5 6 3 7 5 6 8 9 10 11 9
vi povas konstati
ke mi deziras
6 8 7 7 10 7 1 6 6 1 2 6 10
kun ĉiu ekfrati!
En ĝi enestas duon-gramatiko,
kiun vi studu kun ver-fanatiko!

Dokumento:

  1. Difin-artikolo — jen «unu kaj ses»:
    ĝi restas la sama, ne taŭgas forges'
    ĉu sep unu naŭ, ĉu kun iu, ĉu objekt' —
    nur tiel estiĝas la lingva korekt'.
  2. Je naŭa finiĝas la substantivo,
    ĉu vir' aŭ virino, ĉu best' aŭ olivo.
    «Dekunu kaj kvar» genitivon indikas,
    kaj ses antaŭ unu dativon praktikas.
    Aldono de dek la objekton prezentas,
    signifas direkton: ĉu tio turmentas?
  3. Anstataŭ la naŭ la sesan venigu,
    vi tiel aldon-adjektivon estigu.
    La deklinacio laŭ punkto la dua
    jam finas la kazojn en studo senbrua.
    Forstreku la sesan kaj metu la kvaran,
    adverbon vi trovos, ĉe verbo tre karan.
  4. Finiĝas je du ĉiu infinitivo,
    kun sep en la fino, jen: imperativo.
    «Ses ok sep ok du dek» tre dolĉe ja sonas,
    «Ses ok naŭ» volonte karese pardonas!

(Espere ankaŭ al la verkinto! — La ceteron pri gramatiko vi trovas en Fundamento de Esperanto de d-ro Zamenhof, Varsovio 1887.)

Postfanfaro:

El mia nomo
1 2 3 4 5 6 3 7 5 6 8 9 10 11 9
vi ĉerpu konsilon.
Vi nur atentu
8 4 10 11 7 1 8 9 10
amuzan distrilon;
el ĝi alfluas de l' belo la ondo,
kun ĝi vi migros tra tuta la mondo!

Eĥo el la legantaro:

10 2 8 4 10 11 7 !
10 2 8 4 10 11 7 !

Rimarkigo:

Kiu ne kapablas diveni la ciferan enigmon de la dokumento, skribu al la eldonejo de L. M aldonante 10.— pengojn. Li tuj ricevos respondon kun solvo.

La tekston enkomputiligis Roel Haveman.