Originale aperis en la revuo Literatura Mondo en Februaro 1931 (p. 31-32).

RECENZO

Kenelm Robinson: »SE GRENERETO...« Londono 1930. Propra eldono de la aŭtoro. Ĉefdeponejo: Heroldo de Esperanto, Köln. 158 pĝ. Prezo: P. 9.—

Malfermante la libron de »homo novus«, oni ĉiam havas miksitajn sentojn: iom da senvola malkonfido al la nekonata nomo kaj samtempe incitan scivolon, similan al tio, kion la pasia kartludanto sentas dum la memincite malrapida malkovro de la ricevitaj kartoj: ĉu ni havos poentojn gajnajn, aŭ fuŝajn? Kaj ankoraŭ pli intensa estas ĉi tiu scivola dubo-espero, se oni prenas en la manon originalan Esperantan verkon. Tiel malmultaj estas ja inter niaj prozistoj, kiuj intencas atingi pli altajn celojn. Kaj kiom da intencoj sen sufiĉa realiga forto!

Kenelm Robinson havas ambaŭ: kaj la intencon kaj la forton. Lia intenco: priskizi anglajn tipojn, karakterizi per akraj konturoj la etburĝan klason, profundsekce analizi individuojn, sin mem kaj kelkajn el siaj amikoj, riĉe mini en la misteroj de la subkonscio. Lia forto: ke li estas verkisto »denaska«, kiu konstante tenas vigla la interesiĝon de la leganto, neniam enuas (eĉ se nenio »okazas« en la novelo) kaj kiu preskaŭ ĉiam atingas la celon: senmanke interpreti, kion li volis.

»Se grenereto« enhavas du partojn. La unua konsistas el mallongaj skizoj, el kiuj, laŭ mia opinio, pleje sukcesis: La paganta gasto, kun sia trafa karakterizo, preskaŭ palpeble viva prezento de medio, sekhumora, milda ironio: ĝi montras al ni tute »pretan« verkiston. Kaj »Apud la stacidomo Victoria«: delikattakte verkita skizeto pri la amikeco. Preskaŭ nenio okazas en ĝi: du junuloj vagas nokte sur la nebulaj Londonaj stratoj, en kaj eliras kafejon, diskutas kaj babilas, sed la melodia simpleco de la dialogoj, la senta subpentro, kaj la subita eksplodo de la amika admiro kaj amo en alspirata adiaŭkiso, frapas kaj emocias nin. Ĝi estas verkita por malmultaj.

El ĉi tiuj noveloj desegniĝas antaŭ ni la anima silueto de Kenelm Robinson: ĉioscivola, nepre »intelekta« kapo, kiun tamen la sentoj direktas. Kaj li hontas pri ĉi tio, volus ĝin kaŝi de la malica observo de la aliaj, kaj eĉ de si mem. Kaj tial li ŝajnas preferi la sentan malvarmon al la amo, certe li havis malsukcesajn eksperimentojn, senkomprenajn rifuzojn de lia simpatio kiuj lin, troreageman, afliktis grave. Kaj li fariĝis solulo, kiu ne volas senti plu, nur observi akre, malvarme, precize, senindulge. Kaj tial lia fantazio estas memvole limigita, li ne postkuras sentajn utopiojn, volas skribi nur pri tio, kion li vidas ĉirkaŭ si, li volas esti simpla spegulo de sia medio. Nur kelkfoje, kvazaŭ malgraŭvole, aldonas la spegulo al la projekciata bildo iom el sia propra vibra brilo, kaj — jen la plej sukcesaj momentoj en la libro.

La dua parto konsistas el pli longa novelo, propre fragmento el senfina romano, titolita: La fremda knabo. Ĝi rakontas pri la vivo de pensionlernantoj, ĉi tiun speciale anglan vivon de knaboj volas la aŭtoro prezenti al la internacia legantaro. La novelo estas plenplena de vera vivo, dum la lego ni vere vivas kun ĉi tiuj tiom diverskarakteraj knaboj, partoprenas en iliaj petoladoj, ludoj, intrigoj, ĝojoj kaj tristoj. Kaj oni vere bedaŭras, ke la rakonto ne estas pli longa, ke ĝi finiĝas tute abrupte, kvazaŭ senkaŭze.

Ĝin sekvas ankoraŭ skizo: dialogaj priparoloj de ĉi tiu novelo, kaj tie ĉi ree ni povas admiri la talenton de la aŭtoro, ke li povas konstante interesi nin, konsterni aŭ amuzi nin per trafa diro, neatendita parolturno, sprita ŝerco. Eble neniam ankoraŭ oni parolis pri Esperanto en tiel simpla, natura, memkomprenebla maniero, tute sen altrudo, kiel en ĉi tiuj dialogoj.

La aŭtoro havas stilon ofte tre trafan kaj interesan. Sed mi devas diri, ke ĉi tiu stilo ne estas ankoraŭ tute Esperanta. Multaj frazoj estas en la libro, kies konstruo tro klare montras, ke la verkinto estas anglo. Krome, li tro ofte uzas la pezajn kunmetitajn verboformojn, plejparte tute superfluajn. Li uzas kelkajn neologismojn, sed tiuj ne ĝenas. Pri la vorto »bebo« mi vere ĝojis. Sed »darfi« ŝajnas al mi monstra, kaj bedaŭrinde ĝi minacas enŝteliĝi en la lingvon. Kial ne uzi, se oni bezonas vorton samsignifan, la belsonan »lici«, pli internacian, kaj tute konvenan al la sonspirito de la lingvo?

Tiu fiero de la aŭtoro, ke li kreis en la libro ian »knaban lingvaĵon«, ŝajnas al mi ne tro motivita. Kion la knaboj diras, tio estas tre karakteriza kaj ĉarma, sed kiel ili diras, tio estas nenio speciala. Entute, mi ripetas, la stilo estas bonega, ĉar ĉiam ĝi enhavas la streĉon de intereseco sed en la angla traduko ĝi estus nekompareble pli perfekta, ol en la Esperanta originalo. »Mi mense bildigis al mi knabojn, paroligis ilin Esperante, kaj aŭskultis ilin« — diras la aŭtoro. Nu, domaĝe, tiuj mense bildigitaj knaboj, kvankam bone lernis Esperanton, tamen havis anglan lingvon gepatran.

Resume mi konstatu, ke Kenelm Robinson estas tre talenta, kuraĝe sincera verkisto, kiu havas multe por diri, kaj kiu tiom multan povas rakonti en tre interesa kaj trafa maniero. Verkisto, de kiu ankoraŭ tre multe atendas nia literaturo. »Se grenereto...« ne estas nur promesa uverturo al pli signifaj verkoj, ĝi mem estas jam plenumo, grava plenumo! Kaj se la aŭtoro tute memstarigos sin de sia gepatra lingvo en sia Esperanta stilo, li saltos en gvidan lokon en nia literatura armeo.

L. Totsche.

LA VILA MANO (Idoj de Cereso) Originala romano de H. J. Bulthuis, L. K. Ilustrita de Tjeerd Bottema. N. V. Joh. Ykema's Uitg.-Mij. — 1928 — 's-Gravenhage.

Por bone kompreni kaj objeklive kritiki tiun ĉi verkon oni bezonas koni iomete la medion, en kiu vivas ĝia aŭtoro. Al mezeŭropaj legantoj ĝi certe impresas naiva rakonto, en kiu vivas, agadas fantazikreitaj figuroj, kies sango nur malofte cirkulas plirapide kaj kies mondpercepto postrestas almenaŭ duoncentjaron. Kiam la unuan fojon mi legis la verkon — verdire — mi havis tiun opinion, sed persone konatiĝinte kun kelkaj — ŝajne bagatelaj — kutimoj de la lando, mi vidas, ke la aŭtoro, kvankam iom idealigante siajn heroojn, sukcese respeguligis en sia romano la — nederlandan vilaĝon kaj ĝiajn loĝantojn. Almenaŭ tiel sukcese, kiel tion povas fari verkisto, vivanta en komforta ĉarma hejmo kaj vidanta la vivon de siaj samlandanoj tra la fenestro. Ne realaĵon, sed nur palan silueton de la vivo li donas. Lian fantazion helpas la junaĝaj rememoroj. Sed, ni ĉiuj scias, ke tiaj rememoroj beliĝas dum paso de la jaroj kaj ili prezentas la pasintecon tra revteksita vualo de sentimentoj. La sanga tragedio fariĝas drameto, la simpatio grasiĝas je arda amo, la imagaĵo ŝajnas esti okazintaĵo kaj la aŭtoro estas sklave katenita al ili, ne povas liberigi sin de la falsita vero. Li vidas ĉion tra la fenestro de la bone establita hejmo kaj prezentas al ni ne la hodiaŭan vilaĝon, sed tiun, kiun li mem kreis el la junaĝaj rememoroj. Ĉu riproĉinde? Ne! Neniel, ĉar tiumaniere la suĵeto de la romano respegulas ankaŭ lin mem. La serena humoro kaj bonkoreco de la aŭtoro filtriĝas tra tia prezentmaniero de la pasinteco kaj la leganto vidas antaŭ si stari la verkiston en lia plena sincereco. Jen mi, la fabelanto, kiu celas distri vin kaj por momentoj forpeli vian atenton de la kruela ĉiutagaĵo, doni iom el mia serena mondpercepto, sugesti al vi, ke la vivo estas milde varia sonĝo. Tio ĉi karakterizas la originalajn verkojn de Bulthuis kaj la samon ni povas retrovi ankaŭ en lia romano LA VILA MANO, kies figuroj, tipe vilaĝanaj, bone rolas en la epizodoj de la teksita historio, ĉarme interesa. En la priskribo de kelkaj scenoj la verkisto sukesas tiel majstre priskribi kaj prezenti la diverskarakterajn homojn, ke tio impresas kiel realaĵo. La figuro de la gastejestro Klakilo kaj la stulta Dirk estas la plej naturalisme desegnitaj. La kromleĝa infano Paŭl kaj lia amatino Eva, poste Erasmus bone impresas. La figuro de Alings estas karakteriza. La mistika Fremda Dorotea estas akceptebla romanfiguro. Alino kaj Baŭman same. Ni povas aserti, ke la romano mem, en kiu havas la ĉefan rolon la vila mano (la konscienco), estas interesa kaj plej bona verko de Bulthuis. Tamen mi rimarkas, ke la surprizaj kaj trofabelecaj lastaj ĉapitroj ne plaĉas al mi. Ili forprenas la ĉarmon de kelkaj bone kreitaj figuroj. La simpla Paŭl fariĝas grafo. Kial? Ĉu kamparano ne povas havi tiajn noblajn ecojn? Cetere li fariĝas — je ĝojo de kelkaj legantoj — degenerinta grafido, kiu post dekdujara lernado apenaŭ konas la literojn. Kial fari el la mistera Fremda Dorotea demonon? Kuradas ja en la mondo sufiĉe da malfeliĉulinoj, kiuj ne konas la nomon de la patro de siaj infanoj. Vere, mi tre bedaŭras, ke ĉe la fino tiel forgalopis la fantazio de la aŭtoro je malutilo de la bone verkita romano. Estas necese kelkfoje bridi la Pegazon! Kiel en Idoj de Orfeo la plej vivanta, plej interesa figuro, tiel ankaŭ en tiu ĉi romano fariĝas preskaŭ viktimo de la troigita romantikismo la heroo. Sed... sed nia kolego, nia ŝatata Bulthuis estas fabelisto kun speciala ĉarmo kaj prezentmaniero kaj tial volonte ni pardonas al li tian forgalopadon. Mi estas konvinkita, ke lia talento kaj laboremo ankoraŭ donacos al nia literaturo tian verkon, kian ni jam delonge atendas: romanon por nia junularo. Tio estas certe ne facila tasko, sed mi pensas, ke li kapablus verki ĝin. La unua parto de Idoj de Orfeo elokvente pruvas tion. En La VILA MANO la vigla, facila kaj kolorriĉa stilo subtenas mian supozon.

La verko estas leginda, amuza kaj ĉarma. Ni gratulas al la eldonisto por la eleganta vesto, en kiu li aperigis la Idojn de Cereso je plezuro de la libroamantoj. La preseraroj ne ĝenas min, nur ĉagrenas (ankaŭ en mia propra verko! Ho, tiuj bonvolaj kompostistoj!), sed mi pensas, ke pri la ĉiama aukaŭ anstataŭ ankaŭ ne sole la kompostisto kulpas.

Jobo.

Esperanto Adresaro 1930/1931 Laŭ stato de 1-a de aprilo 1930. Eldonita de S. O. L. Wiesbaden, Walkmühlstrasse 25. 48 paĝa, formato 14.5×10.5 cm.

Floretoj, porinfanaj rakontoj. Tradukitaj de la Vendreda Klubo en Winschoten. Eldonis J. R. Wolters — Groningen — Den Haag. 64 paĝa. Formato 20×13.5cm. Prezo 0.70 guldenoj.

La tekston enkomputiligis Roel Haveman.