Originale aperis en la revuo Literatura Mondo en Marto 1931 (p. 49-50).

RECENZO

[...ĉi tie aperos plia recenzo...]

 

K. R. C. STURMER: POR RECENZO. Eldonita de Esperanto Publishing Co Ltd., 61 pĝ. Prezo broŝ. P. 2.70 — bind P. 4,70

Dum la unua literatura kurshoro de la Laborista Kleriga Asocio okazas renkonto inter universitato profesoro kaj ambicia, inteligenta juna laboristo, kaj per konvena hazardo ili komprenas unu la alian. Tiu ĉi fakto ne skuas la mondon, sed senrimarke ŝanĝas sentojn, pensojn, kondutojn — por momentoj; kaj kelkaj personoj, kies vivvojon krucigas la hazardo, faras kelkajn mallaŭtajn animgestojn. Poste sekvas nova mateno kaj ĉio reiĝas. Ĉu nur tiom? — demandas la leganto. Kaj mi povas respondi ĉu jese, ĉu nee. Ĉar tiu longeta novelo ne donas al ni detektivaĵojn, ne estas plena de surpiz-eksplodoj, sed ĝi estas brila pruvo pri la mozaikarta talento de la aŭtoro: vera valoro kaj granda promeso de nia literaturo. Sturmer estas miniaturartisto sen romantikaj pozoj. La romantikeco, kiu cetere ankoraŭ saturas la atmosferon de la juna Esperanta literaturo, estas tute fremda al li. Mi povus citi partojn de la novelo, kiuj konvinkus ĉiun pri la akra trafkapablo de la aŭtoro. Post kvazaŭ sensignifaj vortoj ni subite eksentas la priplorindan kaoson de nia epoko. Li estas nia plej hodiaŭa verkisto, kiun amuzas la akvoguto, ĉar en ĝi oni ludas la dramon de la mondhistorio. Ni vidas prezentadon. Ĉu ĝi estas pupteatro? Ne. La pupojn ne ŝnuroj direktas, sed io alia. La vivo? Aŭ la sorĉisto direktoro? Direktoro Sturmer, kiu tiel talente miksas subjektivajn kaj objektivajn elementojn, ke ni forgesas pri ĉio alia lin atentante? Sed eksonas la fina gongo kaj ni frotas la okulojn. Kiel grandaj estas niaj manoj kaj jen, kiel granda fariĝis denove la direktoro, sinjoro Sturmer!

La lingvo de la verko estas moderna, kuraĝa, sed ankoraŭ ne tio, kion en la Esperanta literaturhistorio oni nomos evoluinta Sturmera stilo.

F. Szilágyi.

[...ĉi tie aperos ankoraŭ kelkaj pliaj recenzoj...]

La tekston enkomputiligis Roel Haveman.