Nenorma lingvaĵo en tradukoj

tradukisto, kju tradukas broshuron por egzemple philips, efike redonu la sencon de la originalo en la sia traduko, aliel la legantoy primokos ne nur rin, sed ankau na philips.

La tasko de tradukisto estas fari informojn alireblaj por tiuj, kiuj ne regas la lingvon en kiu la informoj originale estas verkitaj. Tiu perado de informoj plej efikas, se la legantoj povas legi ilin en lingvaĵo, kiun ili facile povas kompreni. Laŭnorma teksto estas pli komprenebla kaj pli agrable legebla ol teksto en kiu svarmas nenormaĵoj. Laŭnorma teksto pli efike peras informojn. Tradukoj do konformu al reganta lingvouzo.

En privataj verkoj oni povus fajfi pri tio, ke legantoj konsideros iajn lingvoformojn strangaj, evitindaj aŭ eĉ tute eraraj. Sed kiam oni verkas komisie por iu alia, ekzemple en traduko, tiam oni nepre evitu persone ŝatatajn nenormaĵojn. La tasko de la tradukanto ja ne estas varbi novajn adeptojn por siaj lingvaj novismoj, sed honeste kaj efike peri la originalan tekston.

Precipe kiam oni tradukas tekston en lingvon, kiun la verkinto de la originalo aŭ la taskinto ne komprenas, oni havas tre grandan respondecon. Se iu petas tradukon al Esperanto, tiam li atendas tradukon en lingvaĵo kiun la esperantistaro senprobleme kaj senagace povas legi. Verkinto certe sentus sin perfidita, kiam li iel malkovros, ke lia teksto eldoniĝis en formo, kiun multaj esperantistoj opinias stranga. Kiu lardas tradukon per nenormaĵoj, tiu metas ilin en la buŝon de la verkinto kaj tiel misuzas sian interpretistan rolon. Iu, kiu petas aŭ permesas tradukon al Esperanto, kutime tute ne volas esti proparolanto de iaj nenormaĵoj kaj tute ne volas ludi rolon en tiaj disputoj. Tradukanto, kiu ignoras tion, agas iom perfide.

Multaj novismemuloj opinias, ke ili plenrajte povas apliki siajn avangardaĵojn ĉiam ajn, argumentante, ke iliaj proponoj estas — ofte post ia rezonado — tute aŭ preskaŭ tute konformaj al la Fundamento de Esperanto. Aŭ ili opinias, ke iliaj novaĵoj estas tiom bagatelaj, ke ne indas atenti aŭ kritiki ilin. Sed tiuj rezonoj estas nevalidaj, se temas pri lingvaĵoj nenormalaj aŭ nekutimaj. Ili delogas la atenton de leganto for de la enhavo de la teksto, igante ĝin malpli efika.

Profesia tradukisto neniam uzas neordinaran lingvaĵon kiam li tradukas ordinaran lingvaĵon. La uzo de neordinaraĵoj estas allasebla nur, kiam la originala teksto estas same neordinara. Ekzemple la uzo de sekse neŭtra persona pronomo ri en Esperantotraduko povus esti akceptebla, kiam la originala teksto uzus samspecan fremdaĵon en originala lingvo, kiu malhavas sekse neŭtran personan pronomon.

Iuj novismemuloj opinias, ke oni ĝenerale ja devas traduki en laŭnorma lingvaĵo, sed, ke tio ne validas por Esperanto. Ili opinias Esperanton ankoraŭ ne fiksita, kaj tial ili permesas al si persone preferatajn novaĵojn. Tiu sinteno estas erara. La Esperanta lingvokomunumo tre bone povas distingi inter lingvaĵo normala, sprita, peza, leĝera, fuŝa, pedanta, k.t.p. Tradukante kontraŭnorme, oni ignoras siajn legantojn kaj la celon de sia traduktasko. Profesia tradukisto riskus perdi sian laboron, kiam li sisteme uzus nenormaĵojn. Esperantotradukantoj kutime ne suferas pro tia risko. Tiu fakto igas la respondecon por Esperantotradukanto eble des pli granda.

Ŝanĝiĝoj en la lingvo okazas en la praktiko. Tradukado estas praktika apliko de Esperanto. Tial kelkaj opinias, ke estas do tute bone kaj eĉ necese, uzi novaĵojn en siaj tradukoj. Ili kredas, ke se ili ne farus tion, neniam io ŝanĝiĝus. Ili kredas la novaĵojn necesaj, por ke la lingvo restu vivanta. Tia heroeca provo savi Esperanton de la morto baziĝas tamen sur miskompreno. Lingvoj tute ne bezonas individue (aŭ Akademie) lanĉitajn kaj ofte iom arbitrajn ŝanĝojn por vivteni sin. Kutime, vivantaj lingvoj ŝanĝiĝas kvazaŭ per si mem, sengvide, preskaŭ nerimarkite, pro iaj teknikaj aŭ sociaj bezonoj, kiuj en la praktiko montriĝas.

Se oni tradukas verkon en kiu estas terminoj pri kiuj la tradukisto konstatas, ke ili mankas en Esperanto, la tradukisto plenrajte povas ekuzi novajn terminojn. Jen unu el la ĵus menciitaj bezonoj, kiuj en la praktiko montriĝas! Temas pri komplika krea tasko, kiu malmulte rilatas kun la speco de novaĵoj pri kiu mi parolas nun.

Tiuj, kiuj kredas, ke strikte laŭnorma tradukado estas teda, sensuka laboro, miskomprenas la esencon de tradukarto. Fidele peri ies pensojn en alia lingvo estas respondeca kaj malfacila laboro. Ĉiam estas granda aventuro redoni la esencon de la originalo per ĝusta terminologio kaj same trafa stilo. Oni preskaŭ ĉiam fuŝas el stila vidpunkto, kiam oni enplektas nekutiman lingvaĵon. Tradukisto, kiu tradukas broŝuron por ekzemple Philips, efike redonu la sencon de la originalo en sia traduko, alie la legantoj primokos ne nur lin, sed ankaŭ Philips.

Kelkaj nenormaj lingvaĵoj, kiuj manku en tradukoj: Egzismo, Atismo, Naismo, Iĉismo, Iksismo, NHA, Sefosas.

Nederlands

Nederlands

English

English

Esperanto

Esperanto