Terminareto pri tradukado

Indekso de anglalingvaj tradukterminoj: accredited translator - accuracy - addition - alignment - ambiguity - archaism - artistic translation - audience - back translation - bi-directionality - borrowing - calque - case - catenation - certified translator - choppyness - clean-up - coherence - commentary - compensation - computer aided translation (CAT) - concatenation - concordance - condensed translation - connotation - consecutive interpretation - consistency - context - controlled language - cross reference - denotation - dictionary - disjointness - Distributed Language Translation (DLT) - dubbing - editing - equivalent - faithfulness - false cognate - fidelity - fluentness - form - full match - fuzzy match - globalization ("G11N") - glossary - homonymy - hot key - idiomatic expression - idiomatic translation - intention - interface - interlinear translation - intermediate language - internationalization ("I18N") - interpretation - interpretor - layered graphic - layout - legacy - leverage - literal translation - locale - localization ("L10N") - machine translation - multi-language vendor - native speaker - neologism - omission - paraphrase - parse - placeholder - program verification - project analysis - proofreading - quality assessment - rate - repetition - role exchange - segment - simultaneous interpretation - single language vendor - source language - source text - style guide - subtitling - synonymy - tags - target language - target text - term - term extraction - terminology management - term recognition - text contraction - text expansion - thesaurus - TM software - transcription - translation - translation memory (TM) - translation unit - translator - transliteration - transposition - Unicode - userinterface - vocabulary - voice-over - word for word translation


AB - - D - E - F - - - IJĴ - K - L - M - NO - P - R - S - Ŝ - T - - VZ


Aldonaĵo Addition. Signifohava ero en la celteksto, kiu mankas en la fontoteksto. Se la tradukisto sentas la bezonon aldoni informojn, li faru tion prefere en komentario. Kp. preterlaso.

Ambigueco Ambiguity. Plursenceco. Se temas pri beletraj tekstoj, tradukistoj kutime provas redoni la ambiguecon en la traduko. Sed ekz-e teknikaj, juraj aŭ medicinaj fontotekstoj kutime ne estu plurmaniere interpreteblaj. Se aperas tia miso, necesas ke la tradukisto kontaktu la aŭtoron por klarigi la aferon. Kp. homonimeco.

Analizi Parse. Per tradukilo diserigi fontotekston en segmentojn. La tradukilo kutime decidas pri intersegmentaj limoj surbaze de la ĉeesto de iuj interpunkciaj signoj (punktoj, duoblaj punktoj) kaj stirsignoj (alinesignoj, taboj). Ofta eraro dum la analizado estas, ke la tradukilo distranĉas ĉe mezfraza mallongigo pro la ĉeesta(j) punkto(j). Kutime tiaj eraroj korekteblas dumtraduke.

Arkaismo, arĥaismo Archaism. Eluziĝinta vorto aŭ vortformo. Tradukistoj povas uzi arkaismojn por redoni malnovecan etoson. En Esperanto tio estas malfacila, ĉar Esperanto havas relative malmultajn arkaismojn. Tiucele oni kelkfoje elpensas neologismojn, kiuj rolu kiel kvazaŭarkaismoj.

Arta tradukado Artistic translation. Tradukado ĉe kiu oni provas reprodukti ĉiujn estetikajn kvalitojn de la fontoteksto. Kutime temas pri tradukado de beletro: prozo, dramo, poezio, muzikaĵoj.

Asimilado [A] Localization ("L10N"). Adaptado de programaro (kaj precipe de ties uzulinterfaco) al la kutimoj kaj normoj de iu etno. Temas ne nur pri la lingvo, sed ankaŭ pri la lokaĵaro. Tradukado, postredaktado, reviziado kaj kvalitkontrolo estas partoj de asimilado. Asimilado sekvas la procezon de internaciigo.

Aspektigo Layout. La grafika prezentado de tekstoj. Ofte en la celteksto oni konservas la aspektigajn informojn de la fontoteksto.

Atestita tradukisto Certified/Accredited translator. Diplomita tradukisto, kiu ĵuris antaŭ jura tribunalo aŭ alia instanco, ke li tradukos honeste. Ĉe oficialaj dokumentoj kaj kontraktoj oni kelkfoje petas aŭ postulas, ke ĝin traduku atestita tradukisto. Atestiteco tamen ne nepre garantias altkvalitajn tradukojn. Ĝenerale la tarifoj por atestitaj tradukoj estas pli altaj.

Celgrupo Audience. Tiuj, kiuj legos aŭ aŭdos la tradukon. Tradukisto bone konsciu pri la celgrupo, por ke la vortelekto kaj stilo de la traduko povu esti efika.

Cellingvo Target language. Lingvo en kiun oni tradukas.

Celteksto Target text. Teksto, kiun oni kreas dum la tradukado. Oni nomas tian tekston ankaŭ "traduko", "rezulto" aŭ "celo".

Denaska parolanto Native speaker. Tradukisto, kiu denaske parolas la cellingvon. Pro kvalitaj konsideroj, tradukkompanioj kutime postulas, ke iliaj tradukistoj parolu la cellingvon denaske.

Denotacio Denotation. La baza signifo de vorto. La vorto denotacio estas ofte uzata kontraste kun konotacio, kiu estas grava koncepto por tradukistoj.

Distribuita Lingvo-Tradukado (DLT) Distributed Language Translation (DLT). Projekto de la Eŭropa Komisiono, ĉe kiu oni esploris inter 1977 kan 1990 la eblon duonaŭtomate maŝine traduki inter 12 lingvoj. Oni uzis variaĵon de Esperanto kiel pontolingvon.

Dublado Dubbing. Anstataŭigado de la fontolingva parolado de filmo per cellingva parolado. Bonaj dublotradukoj kiel eble plej sekvu la buŝajn moviĝojn de la aktoroj. Komparu: subtitolado/subtekstigado kaj eksterscena voĉo.

Dudirekta kapablo Bi-directionality. Kapablo de tradukilo trakti lingvojn kun malsamaj tekstdirektoj. Per programo kun tiu kapablo oni povas traduki inter ekzemple Esperanto (kiun oni skribas dekstren) kaj la Hebrea (kiun oni skribas maldekstren).

Eksterscena voĉo Voice-over. Voĉo, kiu prikomentas surekranajn okazaĵojn aŭ kiu simultane tradukas diraĵojn. Traduki vidbendojn, filmojn kaj dokumentariojn per voĉaj komentoj estas teknike malpli komplike ol dublado. Kp. subtitolado/subtekstigado.

Ekstraktado de terminoj Term extraction. Procezo ĉe kiu aŭtomate ekstraktiĝas potence interesaj terminoj el tradukendaj tekstoj. La rezulto formas bazon por krei terminaron, kiu ebligos al tradukistoj traduki pli kohere. Ne konfuzu la ekstraktadon de terminoj kun terminrekonado.

Ekvivalento Equivalent. Vorto aŭ esprimo en unu lingvo, kiu signife plene identas kun vorto aŭ esprimo en alia lingvo.

Etikedoj Tags. Tradukante etikeditajn tekstojn, ekzemple HTML-tekstojn, oni bone sciu, kiujn partojn de la etikedoj oni traduku kaj kiujn oni ne tuŝu. TRADOS TagEditor estas ekzemplo de tradukilo, kiu estas aranĝita tiel, ke nur la tradukendaj partoj de la etikedoj estas alireblaj dum la tradukado.

En jena frazo, la tradukisto traduku nur la grasajn tekstopartojn:
Premu la <img src="button.gif" alt="Kopiu" />-butonon por kopii la tekston.

Falsa amiko False cognate. Forme simila vorto el alia lingvo kun malsama signifo. Tradukeraro facile povas okazi se oni pro forma simileco inter fontolingva kaj cellingva vortoj, missupozas ke ili estas samsignifaj. Oni atentu ekzemple ke la Esperanta vorto "farti" estas io tute alia ol la Angla "to fart" (="furzi").

Fideleco Fidelity. Sinonimo de fidindeco.

Fidindeco Accuracy, faithfulness. La grado en kiu tradukisto sukcesis konservi la (intencitan) signifon kaj/aŭ formon de la fontoteksto. Ĉe la tradukado de prozo signifa fidindeco estas pli grava ol forma fidindeco. Ĉe poezio forma fidindeco ludas pli gravan rolon. Kelkfoje oni intence tradukas ne tute fidindece, ekzemple ĉe parafraza kaj resuma tradukoj. Sinonimo: fideleco.

Flueco Fluentness. Natureco de la teksto. Traduko estas flua, se ĝiaj vortoj kaj gramatikaj strukturoj respegulas la ĉiutagan lingvouzon de la parolantoj de la cellingvo. Rolas kriterioj kiel ekzemple vortelekto, longeco de la frazoj, vortordo, kutimeco de parolmanieroj, komprenebleco kaj klareco. Tro laŭvorte tradukitaj tekstoj kutime impresas malfluaj. Ju pli bone la tradukisto atentas pri la intenco de la fontoteksto, des pli flua iĝos la celteksto. Ĉe bona traduko oni eĉ ne rimarkas, ke ĝi estas traduko.

Fontolingvo Source language. Lingvo el kiu oni tradukas.

Fontoteksto Source text. Teksto, kiun oni tradukas. Kelkfoje oni nomas tian tekston "originalo" aŭ simple "fonto".

Formo Form. La maniero en kiu io estas skribita aŭ dirita. En celtekstoj oni ofte devias de la fontotekstaj formoj por krei bonan laŭsignifan tradukon. En poezio tamen, formaj aspektoj kiel ritmo en rimo estas konservindaj. Kp. transponado kaj fidindeco.

Glosaro Glossary. (1) Terminaro, kutime en ĝia dua signifo. (2) Listo de komentarioj aŭ aliaj klarigaj notoj.

Gloso Gloss. Noto klariganta la sencon de vorto. Kp. termino.

Heredaĵo Legacy. Tradukita frazo aŭ termino, kiu estis uzita ankaŭ en antaŭaj tradukoj. Heredaĵoj povas eniĝi en la tradukon per recikligo. Tradukilo traktas heredaĵojn kiel plenajnsvagajn kongruaĵojn. Kp. ripetaĵo.

Homonimeco Homonymy. La apero de homonimoj, t.e. samformaj vortoj kun malsamaj signifoj. Homonimeco malofte kaŭzas ambiguecon, se estas sufiĉa subteno de la kunteksto. Unu el la plej grandaj obstakloj por maŝintradukado estas la ĝusta interpretado de homonimoj.

Idiotismo Idiomatic expression. Nelogika esprimo, propra al iu lingvo sed ne al aliaj. Idiotismoj ofte estas malfacile tradukeblaj. Parolantoj prefere evitu idiotismojn en interpreta situacio.

Intenco Intention. La vera signifo kaj dezirata efiko de la teksto. Ekzemple en ironia teksto oni laŭvorte esprimas la malon de tio kion oni volas diri. Kelkfoje oni ne povas uzi en la cellingvo la samajn stilajn rimedojn kiel en la fontolingvo. Tiam oni traduku ne laŭvorte, sed laŭsignife. Simile, tradukante laŭ la intencoj de la fontoteksto, oni ne provu konservi neintencitajn lingvajn stumblojn, kiuj aperas en ĝi.

Interfaco Interface. Vd. uzulinterfaco.

Interlinia traduko Interlinear translation. Formo de vort-post-vorta traduko, ĉe kiu traduko aperas tuj sub la linioj de la fontoteksto. Ĉi tiu formo de traduko povus esti utila ĉe la teknika pristudado de la fontoteksto.

Internaciigo [A] Internationalization ("I18N"). Adaptado de programaro al la bezonoj de plurlingva asimilado. Ekz-e evitado de komplika kroĉado, uzado de apartaj dosieroj por tradukendaĵoj, uzado de Unikodo.

Interna referenco Cross-reference. Referenco al alia loko en la sama verko aŭ programo. Dum la postredakta fazo oni zorge atentu, ke referencoj al ekzemple titoloj estas precize same vortigitaj kiel la titoloj mem.

Interpretado Interpretation. Buŝa tradukado. Ekzistas du bazaj tipoj de interpretado: samtempa kaj sinsekva interpretado. Kelkaj tipaj eraroj dum interpretado: aldonoj, preterlasoj, troa resumado, rolinterŝanĝo.

Interpretisto Interpretor. Iu, kiu interpretas.

Kalkeo Vidu "paŭsaĵo".

Klavkomando [A] Hot key. Klavo aŭ klavkombino per kiu oni povas ekigi komandon. En menuoj ĝin markas substrekita litero.

Ĉe tradukado oni atentu, ke sammenuaj klavkomandoj estu malsamaj:

En UltraMon sammenuaj klavkomandoj malsamas

Kohereco Consistency/Coherence. Eco de teksto, kiu rilatas al konsekvenca uzo de stilo kaj/aŭ terminoj. En termine kohera teksto oni konsekvence esprimas samajn konceptojn per samaj terminoj kaj (en teknikaj tekstoj) samajn agojn per samaj frazoj. Termina kohereco malpliigas la ŝancon de ambigueco. Stile kohera teksto alparolas la celgrupon en unu maniero (ekzemple en populareca aŭ oficialeca stilo). Kontribuas al kohereco la uzo de tradukiloj, terminaroj kaj stilgvidilo.

Komentario Commentary. Klariga noto ekster la kadro de teksto. Kp. aldonaĵo.

Kompensado Compensation. Kontraŭpezado de esprimrimedoj en la fontolingvo, kiuj mankas en la cellingvo. La tradukisto uzas esprimilojn kun la sama aŭ simila efiko. Ekz-e unu vortludon oni povas anstataŭigi per alia.

Komputilizita tradukado Computer aided translation (CAT). Apliko de komputiloj en la tradukprocezo. Uzante tradukmemoron kaj/aŭ maŝintradukadon, tradukistoj povas labori multe pli rapide kaj kohere.

Konkordanco Concordance. Indekso de vortoj kaj frazpartoj el la tradukmemoro. Tradukiloj ofte havas funkcion per kiu oni povas kontroli kiel specifa vorto aŭ vortgrupo estas tradukita ene de aliaj segmentoj en la tradukmemoro. Tiu funkcio helpas ĉe la kreado de termine koheraj tradukoj.

Konotacio Connotation. Kromnocio, nuanco, kiu aldoniĝas al la denotacio. Ekzemple "propagando" ne pure estas informado por disvastigi ideon: la vorto ekhavis malagrablan konotacion pro ĝia uzo fare de nazioj. Fidinda traduko respegulas ne nur la denotaciojn de la fontotekstaj vortoj, sed ankaŭ la konotaciojn.

Kroĉado [A] Catenation, Concatenation. Kungluado de vorteroj aŭ frazeroj. Kelkfoje programoj generas vortojn aŭ frazojn per kroĉado. Tia aranĝo estas malfacila por tradukistoj, ĉar ili vidas nur la nekompletajn erojn, eventuale kun ŝtopaĵoj. Tradukado iĝas eĉ neebla, se la strukturo de la cellingvo tro diferencas de la fontolingvo. Dum la projektesploro oni speciale atentu pri ĉi tiu problemo. Ekz-e la Anglajn tagnomojn "Sunday" (="dimanĉo"), "Monday" (="lundo") k.t.p. oni povas krei kunligante "Sun", "Mon" k.t.p. kun "day" (="tago"). La traduko iĝus fuŝa, se la tradukisto senpripense tradukus la eron "day" per "tago".

Kunligado Alignment. Kunigado de fontoteksto kaj celteksto por krei tradukmemoron. Dank' al kunligado oni povas krei tradukmemoron el tradukoj, kiuj estas faritaj sen helpo de tradukilo. Ekzistas specialaj kunligaj programoj, sed tiuj kutime bezonas multan homan intervenadon. Ekzemplo de tia programo estas TRADOS WinAlign.

Kunsenco Connotation. Sinonimo de konotacio.

Kunteksto Context. La teksto, kiu ĉirkaŭas la tradukendan esprimon kaj kiu precizigas ĝian signifon. Ankaŭ aliaj cirkonstancoj kiel la celo, la temo kaj la epoko de la teksto apartenas al la kunteksto. Tradukisto kutime povas traduki unuopajn esprimojn nur, se li scias en kiu kunteksto ili estas uzataj.

Kvalitkontrolo Quality assessment. (1) Plej lasta paŝo en la tradukprocezo en kiu oni prijuĝas ĉu la tradukita kaj reviziita teksto estas tute preta aŭ ĉu necesas plia reviziado. (2) [A] La lasta programkontrolo.

Laŭsignifa traduko Idiomatic translation. Flua kaj fidinda traduko.

Laŭvorta traduko Literal translation. Ofte malflua traduko, ĉe kiu oni kiom eble sekvas la strukturojn de la fontoteksto por esti forme fidela al la ĝi. Por ĉiu unuopa vorto oni kiom eble provas trovi ekvivalenton en la cellingvo. Laŭvorta traduko povas servi kiel bazo por laŭsignifaarta traduko fare de iu, kiu ne konas la fontolingvon.

Lokaĵaro Locale. Kulturspecifa konvenciaro por la prezentado de ekzemple datoj, tempoindikoj, monsignoj, dekuma signo, citiloj. Esperanto ankoraŭ ne konas tre fiksan lokaĵaron. Tial estas utile pritrakti tiajn aferojn en stilgvidilo.

Malflueco Choppyness, disjointness. Nenatureco de la teksto. Vd. flueco.

Maŝintradukado Machine translation. Aŭtomata tradukado de unu homa lingvo al alia. Maŝintradukado povas asisti homajn tradukistojn kaj ĝi povas amase produkti preskaŭ senpagajn, sed kvalite subnivelajn tradukojn (ekz-e ĉe http://lingvo.org/traduku/). Ekzistas ankaŭ duonaŭtomata tradukado, ĉe kiu necesas homa interveno por solvi ambiguaĵojn (kiel ĉe la DLT-projekto. Promesplena estas la uzo de maŝintradukado ĉe fontotekstoj en regulita lingvaĵo.

Neologismo Neologism. Nove kreita vorto. Tradukistoj estas ofte tentataj krei novan vorton, kiam fontolingva koncepto ne estas unuvorte esprimebla en la cellingvo. Ĝenerale estas tamen preferinde kiom eble trovi manieron esprimi - eventuale plurvorte - la koncernan signifon per la ekzistanta vorttrezoro de la cellingvo. Tiam la rezulto estos pli nature komprenebla por la celgrupo.

Parafrazo Paraphrase. Nesevera traduko, en kiu la fontoteksto estas plivastigita kaj klarigita. En parafrazaj tradukoj oni esprimas la saman signifon per aliaj vortoj, por servi al la bezonoj de speciala celgrupo. Parafraza traduko utilas ekzemple kiam la celgrupo de la fontoteksto estas plenkreskuloj, dum la celgrupo de la celteksto estas infanoj. Kp. resuma traduko kaj fidindeco.

Paŭsaĵo Calque. Laŭvorta traduko de termino. Paŭsado estas konsiderinda ĉe fakvortoj, kiuj ankoraŭ mankas en la cellingvo. Kelkfoje oni renkontas la priskriban terminon "prunta traduko" aŭ la neologismon "kalkeo".

Plena kongruaĵo Full match. Vorto aperanta en segmento, kiu en plene kongrua formo troviĝas en la tradukmemoro. Tradukiloj ebligas al tradukistoj la reuzadon de tradukunuoj, kies fontotekstaj segmentoj plene (aŭ svage) kongruas kun la tradukendaj frazoj. Vd. ripetaĵo kaj heredaĵo.

Plurlingva tradukkompanio Multi-language vendor. Tradukkompanio kiu tradukas tekstojn kaj asimilas programarojn en plurajn lingvojn samtempe. Ekz-o: LinguaForce: http://www.linguaforce.com.

Plurtavola grafikaĵo Layered graphic. Grafikaĵo kies tekstoj ne estas integritaj kun la bildo, sed aldonitaj en aparta tavolo. Ĉe plurtavolaj grafikaĵoj oni povas multe pli facile aldoni la tradukaĵojn.

Pontolingvo Intermediate language. Intera lingvo en kiun oni tradukas por poste plu traduki en cellingvon. En multlingva situacio la apliko de pontolingvo konsiderinde reduktas la nombron de necesaj lingvoparoj inter kiuj endas traduki. Ankaŭ la programaro por maŝintradukado ofte uzas (nehoman) pontolingvon. Oni kelkfoje proponas Esperanton kiel pontolingvon, ne nur en normala tradukado, sed ankaŭ en maŝintradukado (kiel en la DLT-projekto).

Postredaktado Editing. Kontrolado kaj korektado de la celteksto, kiu estas farita de homa aŭ maŝina tradukisto.

Preterlaso Omission. Manko de signifohava ero en la celteksto, kiu ja ĉeestas en la fontoteksto. Kp. aldonaĵo.

Programkontrolo [A] Program verification. Kontrolo pri la fidindeco de asimilota aŭ asimilita programo. Kontrolo povas okazi antaŭ ol asimili kiel parto de projektesploro por vidi ĉu ĉiuj necesaj dosieroj estas liveritaj. Kontrolo okazu ankaŭ post la asimilado kiel parto de la kvalitkontrolo, por vidi ĉu la programo bone funkcias, kaj precipe ĉu la uzulinterfaco estas en ordo.

Projektesploro [A] Project analysis. Detala esploro de tradukprojekto por decidi pri la plej taŭga maniero de asimilado. Dum la projektesploro oni i.a. nombras la tradukendaĵojn por fiksi la tarifon.

Provlegado Vidu "reviziado".

Pruntado Borrowing. Prenado de vortoj el la fontolingvo sen ŝanĝi ilin.

Prunta traduko Vidu "paŭsaĵo".

Recikligo Leverage. Procezo ĉe la tradukado de renovigitaj manlibroj aŭ programoj, dum kiu la tradukitaj segmentoj de antaŭaj versioj estas aŭtomate reuzataj en la nova versio, kiam ili plenesvage kongruas kun la segmentoj de la nova versio. Por recikligo oni bezonas tradukmemoron.

Regulita lingvaĵo Controlled language. Limigita varianto de homa lingvaĵo, uzata por verki teknikajn manlibrojn kun simplaj frazkonstruoj kaj unusencaj vortoj. Fontotekstoj en strikte regulita lingvaĵo estas multege pli taŭgaj por maŝintradukado ol fontotekstoj en neregulita lingvaĵo.

Resuma traduko Condensed translation. Traduko de la plej gravaj elementoj de la fontoteksto. Resuma traduko utilas, kiam mankas (monaj, spacaj, tempaj) rimedoj por publikigi celtekston, kiu estas same ampleksa kiel la fontoteksto. Kp. parafrazo kaj fidindeco.

Retrotraduko Back translation. Laŭvorta traduko de la celteksto, por ke iu, kiu ne komprenas la arte tradukitan celtekston, havu bonan bildon pri la fidindeco de la traduko. Se oni ekzemple petas permeson eldoni esperantigitan poemon aŭ kanton, tiam la posedanto de la aŭtorrajtoj povus postuli retrotradukon.

Reviziado Proofreading. Paŝo en la asimila procezo, post la postredaktado kaj antaŭ la lasta programkontrolo, en kiu oni kontrolas vortrompiĝojn, adaptas la grandecon de dialogujoj por ke la tekstoj bone prezentiĝu, k.t.p. Sinonimo: provlegado.

Ripetaĵo Repetition. Tradukita frazo aŭ termino, kiu jam estis uzita aliloke en la sama tradukprojekto. Tradukilo traktas ripetaĵojn kiel plenajnsvagajn kongruaĵojn. Kp. heredaĵo.

Rolinterŝanĝo Role exchange. Eraro de interpretisto, kiu transprenas la rolon de unu el la partioj inter kiuj li interpretas. Ekzemplo: interpretisto respondas mem al demandoj por preleganto.

Samtempa interpretado Simultaneous interpretation. Interpretado ĉe kiu la interpretisto parolas samtempe kiel la parolanto. Kutime oni uzas teknikajn instalaĵojn por ebligi tion. Flustra interpretado estas tipo de samtempa interpretado ĉe kiu oni flustras la tradukon en la orelon de aŭskultanto. Sinonimoj: simultana interpretado, sinkrona interpretado.

Segmento Segment. La plej malgranda tekstparto, kiun eblas trakti kiel unuo. Tradukilo analizas fontotekston, dividas ĝin en segmentojn kaj komparas tiujn segmentojn kun la tradukunuoj en la tradukmemoro. Kutime temas pri kompletaj frazoj.

Senrubigado Clean-up. Forigado de fontolingvaĵoj el la tradukita dosiero. Tradukilo ofte funkcias tiel, ke dum la tradukprocezo la fontolingvaj kaj cellingvaj segmentoj aperas kune en unu dosiero. Dum la senrubigado konserviĝas la cellingvaĵoj kaj la aspektigaj informoj.

Simultana interpretado, sinkrona interpretado Sinonimoj de samtempa interpretado.

Sinonimeco Synonymy. La apero de sinonimoj, t.e. malsamaj vortoj kun (pli-malpli) samaj signifoj. Tradukisto ofte uzas sinonimojn responde al specialaj postuloj. Ekz-e por trovi rimvorton, por trovi pli mallongan esprimon pro spacomanko, por fari tekston stile pli kohera, por stile varii, ktp.

Sinsekva interpretado Consecutive interpretation. Interpretado ĉe kiu la interparolantoj regule paŭzas, por ke la interpretisto povu transdoni la diraĵojn.

Stilgvidilo Style Guide. Dokumento, kiu specifas detalojn pri lingvostilo, aldone al la ĝenerale akceptitaj lingvonormoj. Temas pri la uzo de interpunkciaj signoj, uskloj, propraj nomoj, landonomoj, k.t.p. Se oni tradukas por kompanio, kiu uzas stilgvidilon, oni sekvu ties regulojn. La uzo de stilgvidilo kontribuas al kohera lingvouzo. Oni bezonas ĝin kiam pluraj tradukistoj kunlaboras en unu tradukprojekto.

Subtitolado, subtekstigado Subtitling. Kreado de skribaj tradukoj, kiuj aperu ĉe la malsupro de filmaj bildoj. Subtitoloj/subtekstoj aperu samtempe kun la diraĵoj, kiujn ili reprezentas. Pro tio ke la disponebla spaco estas limigita, la tradukisto ofte iom resume redonu la fontolingvaĵojn. Rimarko: ekvastiĝas la uzo de la termino subtekstigado favore al la pli tradicia termino subtitolado, ĉar pli kaj pli da homoj opinias la pli tradician terminon nelogika paŭsaĵo el la angla. Kp. eksterscena voĉo.

Svaga kongruaĵo Fuzzy match. Vorto aperanta en segmento, kiu en svage kongrua formo troviĝas en la tradukmemoro. Tradukiloj ebligas al tradukistoj la reuzadon de tradukunuoj, kies fontotekstaj partoj svage (aŭ plene) kongruas kun la tradukendaj frazoj.

Ŝtopaĵo Placeholder. Signo, kiun poste anstataŭos senchava vorto, vortero aŭ frazero. Vidu ankaŭ: kroĉado.

Jen frazo kun ŝtopaĵoj:
Ne eblas rekoni la nomon %s; ĝi havu maksimume %d signojn.

Ŝtopaĵoj povas kaŭzi diversajn problemojn ĉe tradukado. Ekzemple jena frazo estas malfacile tradukebla al iuj lingvoj, se la ŝtopaĵo reprezentas diversgenrajn vortojn:
Plenigu la %sn.

Tarifo Rate. Tradukprezo, kies kalkulbazo kutime estas la amplekso de la teksto. La amplekson oni povas diversmaniere mezuri: laŭ nombro de signoj, klavopremoj, vortoj, linioj aŭ paĝoj. Krome, la tarifo povas esti bazita sur la fontoteksto aŭ sur la celteksto. Tarifo surbaze de la fontoteksto havas la avantaĝon, ke eblas fiksi la prezon antaŭ ol ektraduki. Oni povas rabati pro heredaĵoj kaj ripetaĵoj. Tiucele tradukiloj ofte havas specialan funkcion por kalkuli la nombron de plenaj kaj svagaj kongruaĵoj.

Tekstvastiĝo, tekstmalvastiĝo Text expansion, text contraction. Fenomeno, ke celtekstoj iĝas pli longaj aŭ mallongaj ol fontotekstoj. Tio havas gravajn sekvojn por la aspektigo de interfacoj kaj dokumentoj. Necesas anticipi la bezonatan spacon en softvaro (dialogujoj, menuoj), titoloj, tabeloj, diagramoj k.t.p. Pro tekstvastiĝo la preskostoj de celtekstoj povas esti pli altaj ol la preskostoj de fontotekstoj.

Termina administrado Terminology management. Preparado de terminaroj specifaj por unuopa produkto aŭ kompanio cele al kohera kaj senerara uzado de terminoj. Tiajn terminarojn oni povas uzi por terminrekonado.

Terminaro Vocabulary. (1) Faka vortaro. (2) Klariga aŭ tradukita vortlisto kun specialaj vortoj uzataj en specifa verko, ĉe specifa kompanio, produkto aŭ programo. Kp. glosaro.

Termino Term. Vorto aŭ esprimo speciala al iu fako, produkto aŭ kompanio.

Terminrekonado Term recognition. La procezo ĉe kiu tradukilo aŭtomate kontrolas, ĉu en la tradukata segmento aperas terminoj, kiuj troviĝas en terminara datenbazo, kiu estas ligita al ĝi.

Tezaŭro Thesaurus. Vortaro per kiu oni povas trovi vortojn laŭ senco. Tezaŭro estas grava helpilo dum tradukado por trovi ekzemple sinonimojn aŭ antonimojn. Ekz-o: Tezaŭro de Tejo.

Tradukado Translation. Transigado de teksto aŭ parolo de unu lingvo en alian, anstataŭigante vortojn kaj esprimojn de unu lingvo per samsencaj vortoj aŭ esprimoj de la alia.

Tradukilo TM software. Programo kiu helpas tradukiston dum la tradukprocezo kaj kiu estas bazita sur tradukmemoro. Ekzemploj de tradukiloj estas TRADOS, SDLX, Déjà Vu kaj OmegaT. Sinonimoj: tradukmemoro (2), tradukhelpilo, TM-programo, TM-softvaro.

Ĉi-sube prezentiĝas la tradukilo TRADOS dum tradukado de Word-dosiero. En la Word-dosiero videblas specialaj signoj, kiuj markas limojn de segmentoj. La tradukata frazo havas kolorojn. La dua fako en la supra ekrano estas malplena, kio signifas, ke la koncerna frazo ankoraŭ ne troviĝas en la tradukmemoro. La meza ekraneto montras, ke la tradukisto uzis la konkordanco-funkcion por vidi kiel specifa frazero aperas en la jama tradukmemoro.

La tradukilo TRADOS helpas diversmaniere dum la traduklaboro

Tradukisto Translator. Iu, kiu tradukas.

Tradukmemoro Translation memory (TM). (1) Datumbazo kun tradukunuoj. Se la tradukmemoro estas servila (TM-servilo), pluraj tradukistoj povas utiligi la saman tradukmemoron. (2) Tradukilo kiu helpas tradukiston apliki tian datumbazon. — Aplikante tradukmemoron oni povas pli rapide kaj pli kohere traduki, uzante heredaĵojn kaj ripetaĵojn.

Tradukunuo Translation unit. Tradukunuo konsistas el fontoteksta segmento kaj kunligita celteksta segmento. Tradukunuoj formas la bazajn unuojn de tradukmemoro.

Transliterado Transliteration. Sentraduka anstataŭigado de literoj de fontolingva vorto per respondaj cellingvaj literoj, sen konsideri la prononcon. En Esperanto oni povus transliteri por indiki ekz-e Rusajn proprajn nomojn. Transliterado okazas ankaŭ inter lingvoj kun Latinaj alfabetoj: la Germana nomo "Göte" translitereblas per "Goete". Komparu: transskribado.

Transponado Transposition. Ŝanĝo al alia gramatika kategorio dum la tradukado. De tempo al tempo tradukisto devas transponi por ke la lingvaĵo en la celteksto restu same flua kiel la fontoteksto.

Transskribado Transcription. Sentraduka fonetika reprezentado de fontolingva vorto en la cellingvo. En Esperanto oni povus transskribi por indiki ekz-e Ĉinajn proprajn nomojn. Transskribado okazas ankaŭ inter lingvoj kun Latinaj alfabetoj: la Germana nomo "Göte" transskribeblas per "Gete". Komparu: transliterado.

Tutmondigo [A] Globalization. Kreado de mondskale disvastigeblaj komputilaj programoj. Uzataj teknikoj: sentekstaj interfacoj aŭ internaciigo kaj asimilado.

Unikodo Unicode. Norma signaro entenanta teknikajn simbolojn kaj la alfabetajn signojn de praktike ĉiuj homaj lingvoj. La uzo de Unikodo faciligas la kreadon de plurlingvaj dokumentoj kaj programoj. La uzo de Unikodo estas grava elemento ĉe la internaciigo de programoj.

Unulingva tradukkompanio Single language vendor. Tradukkompanio kiu tradukas tekstojn kaj asimilas programarojn en unu lingvon. Ĝi ofte subkontrakte kunlaboras kun plurlingvaj tradukkompanioj. Ofte temas pri unuopulo, kiu tradukas en sian denaskan lingvon. Ekz-o: Tekstoj: http://www.tekstoj.nl.

Uskleco Case. La uzo de majuskloj kaj minuskloj. Stilgvidilo preskribu ekzemple la usklecon de popolnomoj kaj monatnomoj.

Uzulinterfaco [A] User interface. Interfaco per kiu uzuloj povas vidi informojn de komputila programo kaj povas elekti opciojn. Tradukado de interfacoj estas speciale malfacila, ĉar ofte oni tradukas sen vidi la kuntekston. Oftas komplikaĵoj kiel markado de klavkomandoj kaj kroĉado. Ĉe la tradukado de uzulinterfacoj do speciale gravas la fazoj de reviziado kaj kvalitkontrolo.

Vortaro Dictionary. Alfabete ordigita listo de vortoj kun informoj pri iliaj signifo kaj uzo. Vortaroj povas esti unu- aŭ plurlingvaj. Vortaroj povas esti ĝeneralaj aŭ fakaj. Fidindaj vortaroj estas nemalhaveblaj helpiloj por tradukistoj. Troviĝas granda kolekto de vortaroj en la retpaĝo Ligoj pri tradukado. Komparu: terminaro.

Vort-post-vorta traduko Word for word translation. Formo de laŭvorta traduko ĉe kiu ĉiu unuopa vorto estas aparte tradukita.


La siglo [A] indikas, ke temas pri termino, kiu estas specifa por tradukado kaj asimilado de komputilaj programaroj.

Kelkaj uzitaj fontoj:

Nederlands

Nederlands

English

English

Esperanto

Esperanto