Esperanto kaj tradukiloj

Tradukilo estas programo kiu helpas tradukiston dum la tradukprocezo. Temas pri programo, kiu uzas tradukmemoron. Dum oni tradukas, la tradukilo aranĝas la aferon tiel, ke la originala teksto estas frazon post frazo tradukita. Ĉiam, kiam la tradukilo ektraktas novan frazon, ĝi komparas ĝin kun la jam tradukitaj frazoj en sia memoro. Se tradukenda frazo estas identa aŭ preskaŭ identa kun jam tradukita frazo, la tradukilo proponas la tradukon, kiu jam troviĝas en la memoro.

Tradukilo utilas kiam en tradukota teksto aperas multaj samaj aŭ similaj frazoj. Kiam oni traduku reviziitan tekston, kies antaŭa versio jam estas tradukita, tiam tradukiloj estas ne malhaveblaj helpiloj por profesia tradukisto. Sed tia programo apenaŭ utilas por traduki literaturecajn tekstojn. Kompreneble, la tradukiloj havas ankoraŭ multajn aliajn utilajn funkciojn, ekzemple por ĝuste uzi terminologion. Sed tio, kion mi ĵus priskribis, estas la kerno.

Trados 6

Ekde versio 6 Trados kapablas trakti la Maltan lingvon. La signokodo, kiun Trados interne uzas por la Malta estas hazarde la sama kiel tiu por Esperanto (nome Latino 3). Tial, se oni instalas la Maltan lingvon en Trados 6, ĝi povas plenumi la rolon de Esperanto. Ĉiuj supersignoj perfekte konserviĝas. Vidu la ekranbildon (poste vi povos reveni ĉi tien uzante la retrobutonon de via foliumilo).

Rimarkoj:

Trados 3 kaj 5

La ĝisnunaj versioj de Trados (ekz. 3, 5.0 kaj 5.5) ne bone traktas supersignitajn literojn. Kvankam Trados 3 kaj 5 bone kapablas legi Unikodajn signojn, ili uzas en sia tradukmemoro alian signosistemon, por ke la memoro estu kongrua kun neunikodaj programoj. Pro tio ĉiuj supersignoj perdiĝas dum la tradukprocezo.

En Trados 3 kaj 5 oni solvu la problemon per konvertado. Se oni volas uzi Esperanton kiel fontolingvon, oni unue konvertu la tekston al la ikso-surogato. Kaj se oni volas uzi Esperanton kiel cellingvon, oni tajpu ikso-surogate. Fine de la tradukado, oni konvertu la tuton al normalaj Esperanto-literoj.

SDLX, SDL Trados 2006 kaj SDL Trados 2007

SDLX estas bona alternativo por Trados. Ĝi estas plene Unikodkapabla. Kvankam ankaŭ ĉi-programe Esperanto ne estas unu el la oficiale subtenataj lingvoj, oni povas senprobleme uzi Esperanton, elektante ajnan latinliteran lingvon (ekz-e la Nov-Zelandan Anglan) por plenumi la rolon de Esperanto. Tamen, se oni volas konservi la opcion por eksporti la SDLX-an tradukmemoron al Trados-formato, estas saĝe elekti ankaŭ en SDLX la Maltan lingvon.

En 2005 la kompanio SDL transprenis Trados-on. La programoj SDLX kaj Trados estas de tiam disvendataj kune sub la nomo SDL Trados.

Aliaj tradukiloj

Ekzistas pluraj aliaj, similkapablaj tradukiloj. Déjà Vu, Wordfast, OmegaT kaj Transit asertas en siaj retejoj, ke ili estas plene Unikodkapablaj. Ili do devus senprobleme subteni Esperanton, sed mi ne plene povas garantii tion, ĉar mi ne persone provis. Por OmegaT oni nun kreas tute Esperantlingvan interfacon.

Tradukiloj estas ĝenerale sufiĉe multekostaj, escepte de OmegaT, kiu estas tute senpaga! Ankaŭ ForeignDesk estas senpaga, sed mi ne scias, ĉu ĝi subtenas Unikodon.

Nederlands

Nederlands

English

English

Esperanto

Esperanto