UltraMon en Esperanto

Mi uzas la programon UltraMon por subteni la plurekranan aranĝon de mia Vindoza komputilo. Legu pri tio en mia Ipernity-paĝo. Ĉi-paĝe vi povos legi pri la tradukado de la programo kaj la helpdosiero kaj pri la uzitaj terminoj.

La tradukado de la programo

Por traduki la DLL-formatan lingvodosieron mi unuafoje uzis la tradukilon SDL Passolo. La tradukilo estas tre taŭga por la tradukado de programoj, ĉar dumtraduke oni povas vidi kiel la tradukoj aperos en la menuoj kaj dialogujoj de la programo. Oni povas dumtraduke alĝustigi ekzemple la larĝecon de butonoj kaj tekstujoj. Montriĝis, ke Passolo senprobleme digestas la Esperantajn literojn. Mi unue tradukis version 3.0.4 de UltraMon. Kiam aperis versioj 3.0.7, 3.0.8, 3.0.9, 3.0.10 kaj 3.1.0, mi povis fulmrapide traduki ilin, ĉar mi bezonis adapti nur kelkajn frazojn. Mi povis kapti la okazon korekti malglataĵojn en la traduko. Pri la resto zorgis Passolo.

Esperanto ne havas oficialan Mikrosoftan lingvo-identigilon. Tial en la UltraMon-menuo kun elekteblaj lingvoj, Esperanto aperas ne kiel "Esperanto (eo)", sed nur kiel "(eo)".

En la UltraMon-paĝaro oni povas elŝuti la Esperantan lingvodosieron, kiun mi faris. Malpaku la ZIP-dosieron en la risurca dosierujo de UltraMon. Kutime tio estas C:\Program Files\UltraMon\Resources. Poste iru en UltraMon al Options > General kaj elektu (eo) en la lingvolisto.

La tradukado de la Helpo-dosiero

Mi ne nur tradukis la programon mem, sed ankaŭ la Helpo-dosieron. La Helpo-paĝoj troviĝas en CHM-dosiero. Por fari la tradukon, mi agis jene:

Dume mi spertis kelkajn teknikajn problemojn:

Se iu scias kiel solvi la menciitajn problemojn, mi volonte aŭdos tion.

Terminareto

Jen listo de kelkaj terminoj uzitaj en la UltraMon-traduko:

Anglaj terminojEsperantaj terminoj
3D accelerationTridimensia plirapidigado
3D graphicsTridimensiaj grafikaĵoj
AboutPri
AccelerationPlirapidigo
AdapterAdaptilo
Always on topĈiam montri
ArrangeAranĝi
AssignAtribui
Auto-HideAŭtomate kaŝi
BitmapRastrumo
Bit maskBitŝablono
BrowseFoliumi
Call (a method)Voki (metodon)
CancelNuligi
CascadeTegoli
CloseFermi
CollectionAro
Color depthKolorprofundo
ConstantKonstanto
Command-line argumentKomandlinia argumento
CompatibleKongrua
CustomizationAgordado
DefaultDefaŭlta
DeleteForigi
DesktopLabortablo
DisableMalŝalti
Display ProfilesEkranprofiloj
Display SettingsEkranagordaĵoj
DockDoki
Double-clickDuoble alklaki
DriverPelilo
EditRedakti
EnableŜalti
EnumerationEnumeracio
FlipRenversi
FolderDosierujo
Get (a property)Akiri (atributon)
HandleMontrilo
HelpHelpo
HotkeyKlavkomando
Hot-pluggableDumkure interŝanĝebla
IconPiktogramo
IgnoreMalatenti
indefinitelyNefinie
InputEnigoj
InstanceEkzemplero
LaptopTekokomputilo
LaunchLanĉi
LoadŜargiĝi
Main TaskbarĈefa taskostrio
ManagementMastrumado
MarginMarĝeno
MirrorSpeguli
ModeReĝimo
MonitorEkrano
Mouse (pointer)Muskursoro
NativeIndiĝena
NotepadNotbloko
ObjectObjekto
OKKonfirmi
One-basedUnu-origina
OptionOpcio
OSOperaciumo
ParentPatro
PasswordPasvorto
PathVojo
PerformanceRendimento
PixelBildopunkto
Popup windowŜprucfenestro
PositionPozicii, Pozicio
PreviewAntaŭmontri
Primary (screen)Ĉefekrano
PropertyAtributo
Quick Launch toolbarRapidlanĉa ilobreto
Read-onlyNurlega
Read accessLega atingorajto
RefreshAktualigi
RegisterRegistrejo
Register keyRegistreja ŝlosilo
RenameRenomi
ResizeRegrandigi/Regrandiĝi
ResolutionDistingivo
RestoreRestarigi
ResumeDaŭrigi
ReturnLiveri
Return valueLiveraĵo
Right-clickDekstre alklaki
RunRul(iĝ)i
SaveKonservi
Screen SaverEkrankurteno
ScriptSkripto
Secondary (screen)Kromekrano
SettingsAgordi, Agordaĵoj
ShortcutSimbola ligilo
ShowMontri
Shrink… to fit onto…Malgrandige adapti… al…
Single-chipset dualhead cardUnublatara videokarto kun du eligoj
Smart TaskbarInteligenta taskostrio
Splash screenSalutŝildo
StartLanĉi
Start MenuLanĉmenuo
StopHaltigi
Stretch... to fill…Grandige adapti… al…
StringĈeno
SwapInterŝanĝi
System trayTaskopleto
Task ManagerTaskmastrumilo
TaskbarTaskostrio
Text boxTekstujo
ThreadFadeno
TileKaheli
Time-outTempolimo
ToggleBaskuligi
ToolbarIlobreto
UIFasado
UndoMalfari
UndockMaldoki
UpgradePromocii
Video cardVideokarto
Video OverlaysVidea surmetado
WallpaperEkranfono
WildcardĴokero
WindowFenestro
WindowsVindozo
WizardAsistanto
WorkspaceLaborspaco
Write accessSkribpermeso
Zoom factorZomfaktoro

Nederlands

Nederlands

English

English

Esperanto

Esperanto