Alfabeta ordigado de indeksoj en Word

Kiam oni esperantigas dokumenton en la Mikrosofta programo Word 2003, kelkfoje ĝenas, ke ĝi ne uzas Esperantan lokaĵaron. Ekzemple, kiam oni kreas indekson kun Esperantaj vortoj, la supersignitaj literoj estas traktitaj malĝuste. Jen du ekzemplaj indekseroj, kiuj povus aperi en la ĉefteksto:

{•XE•"ĉarma"•}
{•XE•"Cindrulino"•}

Normale tiuj vortoj aperos en la indekso en la malĝusta sinsekvo: unue ĉarma kaj poste Cindrulino. Jen truko por korekti tion:

  1. Trovu la indeksokodon, kiu povas aspekti jene: {•INDEX•\c•"2"•\z•"xxxx"•}, ĉe kio xxxx estas cifera kodo.
  2. Ŝanĝu la parton \z•"xxxx" al \y. La ekzempla kodaĵo do aspektos jene: {•INDEX•\c•"2"•\y•}
  3. Iru en la ĉefteksto al indeksero kiu aperas malĝuste en la indekso kaj aldonu tie la kodon \y plus la koncernan vorton skribitan laŭ x-surogato kaj ĉirkaŭitan de duoblaj citiloj. Do ŝanĝu {•XE•"ĉarma"•} al {•XE•"ĉarma"•\y•"cxarma"•}.
  4. Reordigu la indekson, kaj ĉiuj eroj estos ĝuste ordigitaj.

Kelkaj klarigoj notoj:

Nederlands

Nederlands

English

English

Esperanto

Esperanto