Dum verdas
        Ni kunestu, kara,
        En la natur'.
Pluku florojn
        Kun plezur':
        Jen aventur',
        Ni ĝuu nur.
Per interparolad'
        Kaj kuna frivolad'
        Jen amikec'
        De ĝoja spec'
Nederlanda originalo: Int groene
Teksto: Jan van Belle
Traduko: Roel Haveman
KD-o: Muzikpluvo (Akordo, 1996)