Janjo belas

Janjo belas, Janjo belas
Jen ŝi, jen ŝi
Do malkaŝiĝu nun la ver'
Dum vespero
Kun biero
Dum vespero
Kun biero
Kaj drinku ĝin sen moder'
Abstinas malspritul'
Li ne regalas al si mem
Bier' estas vivstimul'
Taŭga, nutra, sen problem'
Drinku toste
Ni pagos poste
Jen tiel ĉi
Mi dancos
Mi saltos
Mi vokos
Mi kantos
Janjo belas, jen ŝi!

Nederlanda originalo: Janne moye (Parte, pdf-dosiero)

Teksto: Lupus Hellinc

Traduko: Roel Haveman

Por la repertuaro de Akordo

Nederlands

Nederlands

English

English

Esperanto

Esperanto