Branĉo Jiŝaja

Branĉo Jiŝaja floras en glor'.
La roson de ĉiel'
Sur virgulinon gutis Sinjor'.
En frido kaj malhel'
Filo naskiĝis nur por ni,
Floro de puro, la Mesi'.

Kial naskiĝi en ĉi mizer',
Kreinto de homar',
Dio de firmamento kaj ter',
En vivo de amar'?
Ĉu logas peka tersurfac'
Pli forte ol ĉielpalac'?

Ho, tiu stal' en aĉa humil',
Ĉu estas luksa dom'?
Kaj nura kripo kiel lulil',
Ĉu estas ora tron'?
Floro Jiŝaja kun sufer'
Tremas pro frosta fiveter'.

Kara Jesu', plej alta boneg',
Samtempe Di' kaj hom',
Vi, kiu pagis pro nia pek',
Eterne Via nom'
Estu por ĉiu en la mond'
Gvida voj' kaj inspirofont'

Nederlanda originalo: Nu is die roe van Jesse (pdf-dosiero)

Teksto: Anonima

Traduko: Roel Haveman

KD-o: Kristnaska kordo (Akordo, 2003)

Aŭskultu:

MP3 3372 kB, 2:51 (Brazilo)

Muzikdosiero de MusicExpress.

Nederlands

Nederlands

English

English

Esperanto

Esperanto