La gaja truto

En eta hela rojo
Tra ĝi pafiĝas trut'
Kaprica fiŝ' kun ĝojo
Impeta akvolud'

Ĉe bordo en kvieto
Min trafis vigla scen':
Jen danc' de ĉi fiŝeto
En rojo kun seren'

Fiŝisto en ignoro
Nun ĝuas sen kompat'
Dum li kun frida koro
Rigardas al saltad'

Dum restas hela la river'
Saviĝas truto de l' danĝer'
Dum en rivero tuta klaras bril'
Ne pendos predo truta al lia fiŝkaptil'

Sufiĉis la enuo
Al li, al la fripon'
Li fuŝis per poluo
Nun grizas vivbezon'

Tremetis kaptoŝnuro
Baraktis povra fiŝ'
Kaj min pro la teruro
Atakis malfeliĉ'

Germana originalo: Die launige Forelle

Teksto: Franz Schöggl

Traduko: Roel Haveman

Por la repertuaro de Akordo

 

Temas pri dek variantoj surbaze de kanto de Schubert:

  1. Temo: "La truto" de Franz Schubert
  2. Mozart: "Malgranda noktotruto"
  3. Beethoven: Honore al la truto
  4. Weber: La libera fiŝo
  5. Wagner: Fiŝista koruso
  6. Montara truto en malfrua vespero
  7. Truto en Viena maniero
  8. Itala truto
  9. Volga truto
  10. Fiŝo sur menua Lis(z)t'

Por preskaŭ ĉiuj variantoj mi devis iomete ŝanĝi la tekston. Ne volante vin tedi per tio, mi prezentas nur la esencan tekston de la tragedio.

Nederlands

Nederlands

English

English

Esperanto

Esperanto