Originale aperis en la revuo Literatura Mondo en Oktobro 1922 (p. 15-17) kun muziknotoj por kantisto kaj piana akompano. La teksto aperas ankaŭ en la dramo En Maskobalo de Julio Baghy. La muzikon verkis E. Gurilev.

FABELO

Plenan lunon sur ĉielo
Miras eta princidin'
Ŝi ekĝemas amsopire:
"Pala lun' mi amas vin!"

Plena luno sur ĉielo
Komprenante movas sin.
Kaj ekflustras la respondon:
Ankaŭ mi vin princidin'!

Dum silenta rava nokto
Per eterna ĵura vort'
Pala lun' kaj princidino
Ligas sin al sama sort'!

Jen de tiu sorĉa nokto
En sufero dolĉa flam'
Brulas en la etaj koroj
Pro turmenta vana am'.

Malespere plorĝemante
Kun sopiro en anim'
Konsumiĝis pro l' doloro
Pala lun' kaj princidin'!

La tekston enkomputiligis Roel Haveman.