Originale aperis en la revuo Literatura Mondo en Oktobro 1922 (p. 11-14).

En ĉi tiu dramo aperas kanto, kiu aliloke en ĉi tiu numero estas presita kun muziknotoj por voĉo kaj pianakompano sub la nomo Fabelo.

EN MASKOBALO

PERSONOJ: PIERO MALJUNA, PIERO JUNA, PIERINO, KELNERO
LIRIKA SCENO DE JULIO BAGHY
MUZIKIGITA DE E. GURILEV KAJ M. SÁROSI

SCENEJO: ĉarma kaj intima angulo de l'restoracio kun tablo ornamita per floroj. Tri seĝoj ĉirkaŭ ĝi. Valso aŭdiĝas el la apuda balĉambro. Dekstre, maldekstre pordoj.

PIERO (en kostumo. Lia vizaĝo estas kaŝita per nigra masko. Rigardante tra la dekstra pordo li parolas kvazaŭ al si mem, ne rimarkante la kelneron, kiu staras servoprete malantaŭ li): Ho kiel ĉarme!

KELNERO: Je via servo, sinjora moŝto!

PIERO (daŭrigante): Kvazaŭ Ŝi estus revenanta printempa sonĝo. La mortintaj sentoj reviviĝas kaj mi vivas denove en la epoko de l'senpripensa juneco kaj ĉiam ŝaŭmanta ĉampano.

KELNERO (klinas sin): Laŭdezire sinjora moŝto. Do vi bonvolas mendi ĉampanon.

PIERO (sin turnante al li): Kion vi babilas?

KELNERO: Sinjora moŝto bonvolis deziri ĉampanon... Ĉiam ŝaŭmantan ĉampanon.

PIERO: Mi?

KELNERO: Jes sinjora moŝto, ĵus antaŭ momenteto vi bonvolis...

PIERO: Jes? Nu, bone! Portu do la ŝaŭmantan eliksiron. Eble ĝi rejunigos min — por minutoj.

KELNERO: Certe sinjora moŝto! Certe! La ĉampano estas mirakla medikamento por rustiĝintaj koroj. Ankaŭ mi mem, kvankam tre malofte, sed tamen, se okaze...

PIERO: Portu do!

KELNERO: Laŭdezire, sinjora moŝto! Laŭdezire! (Li foriras tra la maldekstra pordo.)

PIERO (proksimiĝas al la pordo de la balĉambro kaj tie haltinte transdonas sin al revado): Tremantaj arpeĝoj mortante sonas ĉirkaŭ mi. Nur etaj flugiloj de l'rememorpapilio tuŝis la kordojn kaj ili eĥas miloble en mia animo. Ho, ĉi arpeĝoj similas al parolanta muteco, kiun aŭdas neniu kaj komprenas sole nur mi. Ĉi arpeĝoj similas al vivanta senmoveco, kies viglan tremadon povas vidi neniu krom mi.

KELNERO (revenas kun botelo da ĉampano kaj du glasoj): Jen la ĉampano, sinjora moŝto! Laŭdezire! Kaj mi kuraĝis porti...

PIERO: Metu sur la tablon!

KELNERO: ...du glasojn.

PIERO: Du glasojn? Por kiu? Mi estas sola.

KELNERO : Kiu scias? En maskobalo, dum karnavalo, neniu povas esti certa pri tio, ke li restas sola. Ankaŭ mi mem, kvankam tre malofte, sed tamen, se okaze...(Elŝtopas la botelon, klakas per sia lango kaj ĵetas la korkon al la plafono.) Unuaranga kvalito sinjora moŝto, unuaranga! Ankaŭ mi mem, kvankam...

PIERO : Dankon! Vi povas foriri.

KELNERO : Laŭdezire, sinjora moŝto! Laŭdezire! (Li foriras.)

(Ekstera muziko ĉesas.)

PIERO: Eh, sufiĉas! Forgeson mi sopiras, ĉion enterigantan forgeson! (Li iras al la tablo kaj verŝas ĉampanon en glason.) Ridinde... forgeson mi sopiras kaj tamen mi venas al loko, kie svarme atakas min la rememoroj. (Rigardante la trinkaĵon.) Kiel ŝaŭmas, kiel ore brilas ĉi lasta konsolo por ĉio, kio pasis longe for... for... Ideala amo!... Unua amo!... Vaneco, kiel la amo de iama princidino al la plena luno.

(Kanto kun orkestro.)

Plenan lunon sur ĉielo
Miras eta princidin'
Kaj ekĝemas amsopire:
"Pala lun' mi amas vin!"

Plena luno sur ĉielo
Komprenante movas sin.
Kaj ekflustras la respondon:
Ankaŭ mi vin princidin'!

Dum silenta rava nokto
Per eterna ĵura vort'
Pala lun' kaj princidino
Ligas sin al sama sort'!

Jen de tiu sorĉa nokto
En sufero dolĉa flam'
Brulas en la etaj koroj
Pro turmenta vana am'.

Malespere plorĝemante
Kun sopiro en anim'
Konsumiĝis pro l' doloro
Pala lun' kaj princidin'!

(Trinkinte li ĵetas planken la glason.)

PIERINO (dum la rekantaĵo aperis en mano kun gitaro kaj spione rigardadas el post la kurteno de la dekstra pordo. Ŝi timigite ekkrietas): Ah!

PIERO (kuras al ŝi): Pardonu! Ĉu mi vundis Vin?

PIERINO: Ne, sed tamen, jes.

PIERO: Ne, sed tamen jes? Kiu komprenas tion?

PIERINO (ridante): Ho, mi nur ŝercas. Via kanto allogis min ĉi tien kaj vundis la koron. Ĉu ne honte al vi, kanti pri l'vaneco de l'amo, kiam antaŭ nelonge vi mem konfesis ĝistomban fidelecon. Verdire, tion mi ne meritis de vi.

PIERO: Mi ne komprenas vin.

PIERINO: Ne? Ĉu vere? Vi ne komprenas, ĉar ne volas, sed feliĉe mi tenas en mia mano vian gitaron, kiel garantiaĵon de via fideleco.

PIERO (rigardante la gitaron): Ĝi ne estas la mia. Vi eraras, eta Pierino. La kordoj de mia. gitaro rustiĝis jam delonge.

PIERINO: Ne ŝercu plu, ĉar doloron kaŭzas al la koro via malica petolo. Ĉu tion vi promesis, dirante, ke vi estos mia porĉiama Piero.

PIERO (konfuzite): Sed mi devas konfesi je mia honoro, ke mi ne...

PIERINO (ploretante): Ke vi ne estas mia Piero. Diru, nur diru! Mi tre bone komprenas vin. Ĉio, do ĉio estis nur karnavala promeso, simila al niaj komediantaj kostumoj. Nu bone! Jen, mi redonas kune kun via gitaro ankaŭ la fidelĵuron ĝistomban... Adiaŭ kaj forgesu vian etan Pierinon (laŭte ekplorante) kiu... kiu... tre amas vin (metinte la gitaron sur seĝon ŝi volas foriri).

PIERO (retenanta ŝin): Ne! Ne iru for! Restu! Mi petegas. Por momento...

PIERINO (iome ridetante): Konfesu do, ke vi nur ŝercis.

PIERO: Ne...sed ne bedaŭru la momenton, kiun vi dediĉos al mi, ĉar jam delonge mi atendis je reveno de eta Pierino.

PIERINO: Tamen vi konfesas do, ke...

PIERO: Jes! Mi konfesas, ke rememoro pri eta Pierino kondukis min hodiaŭ en ĉi tiun maskobalon. Tiu rememoro, kiu ĉiujare reviviĝas en mia animo dum karnavalo.

PIERINO: Nun mi ne komprenas Vin.

PIERO: Venu, sidiĝu kaj aŭskultu min! Eble vi komprenos la kanton de tiu koro, kies sopirojn absorbis la unua trompiĝo kaj trovas efemerajn plezurojn nur en hazardaj momentoj.

(Ili sidiĝas)

PIERINO: Kiel stranga vi estas.

PIERO: Nun, estas vi eta Pierino, tiu hazarda momento, je kiu mi atendis longajn jarojn, sed vane. Nun estas vi eta Pierinoj kiu revenis por plibeligi la horojn de l'aŭtuno, sed jam vane... jam vane.

(Kanto kun gitaro.)

En kor' kun maja sunradi',
  sed vane...
je via ven' atendis mi,
  sed vane...
Florojn mi ŝutis al vojet'
por vin akcepti, knabinet',
kun kis-soifo kaj pasi',
  sed vane,
ĉar ne venis vi.

Silentu dolor' en kor',
ja svenos odor' de l'flor'!
La dolĉa aklam' de l' am'
nur restos ornam' por dram'.
Silentu dolor' en kor',
la revoj ja flugos for...
  flugos for!

PIERINO (kvazaŭ senkonscie preninte krizantemon el la florvazo, staranta sur la tablo, komencas ŝiri ĝiajn petalojn. Tre malrapide, rezignoplene.)

PIERO:

Forestu do, ne venu plu,
  ĉar vane...
Allogo de l'okula blu'
  jam vane...
Falsa ridet', karesa tuŝ',
kisoj perfidaj de la buŝ'
kaj tremo febro de la sin'
  jam vane...
Mi ne kredas vin.

Silentas dolor' en kor',
jam svenis odor' de l' flor'
Kaj mortis aklam' de l' am'
mutiĝis la fam' pri l'dram',
Silentas dolor' en kor'
kun tempo ĝi pasis for...
  pasis for...

PIERINO (dum la rekantaĵo la senpetala krizantemo falas teren el ŝiaj manoj. Surprizite, kun kortuŝiteco rigardante lin, ŝi ekstaras kaj iras for de la tablo ĝis la lampoj de l'scenejo. Kun silenta kaj rezigna konsterniĝo): Vi ne estas mia Piero.

PIERO (mallaŭte): Ne!

PIERINO: Vi trompis min.

PIERO (pli mallaŭte): Jes!

PIERINO: Kial vi ne diris tuj?

PIERO: Mi diris ja... Ĉu vi koleras je mi?

PIERINO (mallaŭte): Ne.

PIERO: Ĉu pardonita la trompo?

PIERINO (pli mallaŭte): Jes!

PIERO: Kial vi ne iras for?

PIERINO: Mi mem ne scias... Strange... Mi ne povas vin ankoraŭ forlasi... Kiu vi estas?

PIERO: Kion mi respondu? Min baptis la vivdestino kaj nomis min — doloro vivanta.

PIERINO: Kiel vi vivas?

PIERO: Vivo, plena de rezigno, estas nur longdaŭra mortiĝado.

PIERINO: Ĉu vi amis iam?

PIERO: Respondo estu tiuj larmoj, kiuj tremas en miaj okuloj.

PIERINO: Vi estas romantika. Viaj okuloj vive parolas al mi tra la masko. Ili ribele plendas: "Kion valoras la vivo, se morgaŭ ni priploras la plezurojn de l'hodiaŭo?" Vi ne estas prava. Rigardu, miaj okuloj karese respondas: "Kiu, se eĉ unufoje, estis amata, jam ne havas rajton riproĉi la sorton."

PIERO: Kiel ĉarme vi parolas. De kiu vi lernis tion?

PIERINO: De iu virino, kiu amis tutkore, sed la sorto disigis ŝin de sia amato. Ŝi instruis min gardi ĵaluze la trezoron, kiun la vivo donacas por la koro kaj ami fidele ĝis la tombo...

PIERO (kvazaŭ rekonante ŝin): Ŝi havis similajn okulojn al la viaj.

PIERINO: Mia amata patrineto... jam tre... tre silenta.

PIERO: Jes! Tre... tre silenta. Ŝi mortis antaŭ tri jaroj.

PIERINO (surprizite): De kiu vi scias?

PIERO: Ne demandu, mia eta, eta Pierino!

PIERINO (post iom da paŭzo, ĉiam rigardante lin): Strange! Vi estas fremda por mi kaj tamen tiom simila al mia Piero amata, ke mi tute ne miras pri mia eraro. (Metante sian manon al la lia.) Jes! Via movo, la voĉo, ĉio, ĉio, kiel ĉe li. Nur... nur viaj haroj iome grizaj. (Subite reprenas sian manon kaj rigardas ĝin kortuŝite kaj kun profunde gracia gesto forviŝas la larmon, falintan sur ŝian manon.) Kio? Ĉu vi larmas, Piero?

PIERO (kun altrudita kaj tro laŭta gajeco): Pro ĝojo de iu dolĉa antaŭsento... Ĉu vi amas lin?

PIERINO: Tre!... Tre!

PIERO: Sed... kie forestas via Piero?

PIERINO: Mi ne scias. Forlasante min antaŭ unu horo, li promesis baldaŭan revenon kun iu, al kiu li intencas min prezenti, sed... (rigardante al la balĉambro) Hah tie!... Tie! Ĉu vi vidas: en kostumo de Piero... sen masko. Li staras meze de la dancanta tumulto, serĉante min per sia rigardo... Tie! Tie! Ĉu vi vidas? Tie!... Nun li turnis sian vizaĝon rekte al mi.

PIERO (rigardas al tiu direkto): Jes, mi vidas lin!

PIERINO: Atendu, mi kuros al li por prezenti lin al vi.

PIERO: Ne! Estus danĝere du Pieroj en ĉeesto de tiel ĉarma Pierino, kia vi estas. Estus pli bone se mi sendus lin por anstataŭigi min.

PIERINO: Ho, sendu!

PIERO: Sed mi postulas rekompencon.

PIERINO: Rekompencon?!... Nu bone, sed ne estu tro postulema! Kion vi deziras?

PIERO (proksimiĝas al ŝi por kisi ŝin, sed en la lasta momento, pro rifuza gesto de Pierino, li nur longdaŭre rigardas ŝiajn okulojn kaj karesas ŝiajn harojn): Li mem interpretos mian deziron. Ĝis baldaŭa revido, eta... eta... Pierino! (Preninte al si la gitaron li volas foriri.)

PIERINO: Pro Dio! La gitaron!

PIERO: Bone, mi transdonos al li!

PIERINO: Ne al li, sed al mi!

PIERO: Vi nomis min, antaŭ momentoj, romantika kaj nun mi volas meriti tiun komplimenton. Permesu, ke mi persone transdonu ĝin al li, ĉar estas vere romantike, se Piero salutas per gitara kanto sian porĉiaman Pierinon. (Li forkuras en la balĉambron.)

PIERINO (revante): Estas vere romantike, se Piero salutas per gitara kanto sian proĉiaman Pierinon. Stranga homo, sed bonkora. (Rigardante al la balĉambro.) Ah! li atingis lin! Ili interparoladas. Mia Piero ruĝiĝas... Ŝajnas balbute respondi ion kaj nun... kun ĝoje brilantaj okuloj ĉirkaŭprenas lin... Li transprenas la gitaron kaj venas... venas. Ho Dio, kiel batas mia koro!

(Ekstere eksonas la kanto de juna Piero kun akompano de gitaro.)

Pompas printempo...
Odor' de l'floroj ŝvebas nun.
Regas mallumo,
ĉar kaŝis sin la pala lun',
Brilas lampiroj
en mola musko sub rozuj'...
Mia amata!
ne timu do, sed venu tuj!
Noktan silenton
ekrompos nur batad' de l'kor...
Spirojn de l'lipoj
la ventoĝemo portos for.
Sonoj mistikaj
de l'nokto kaj de mia sin',
mia amata
al sorĉa sonĝo lulos vin!

PIERO (juna, en sama kostumo kiel la maljuna, venas sen masko el la balĉambro):

Amo vin vokas!
Atendas nin benketo jam...
Por kordoloro
nur amo estas la balzam',
kaj vin ornami
per brila gem' de diadem',
mia amata,
donacos mi la koron mem.
Venu rapide!
Soifas mi je kisoj cent!
Ni ebriiĝu
el vino de plej sankta sent'!
Kaj por ne vivi
en tera marĉo de l'envi',
mia amata,
ĉielon havos mi en vi!...

PIERINO (dum la dua strofa prenas krizantemon el la florvazo kaj ĉe la fino de l'kanto ŝi transdonas ĝin al li. Tre varme kaj ameme): Al Piero!

PIERO: Pierino!

PIERINO: Piero!

PIERO (kun ŝerca seriozeco): Je la nomo de la maljuna Piero mi petas de vi la plenumon de lia tutkora deziro.

PIERINO: Kion li deziras?

PIERO: Feliĉigu min per via maneto, estu mia porĉiama Pierino kaj lia amata — bofilino.

PIERINO: Kiu li estas do?

PIERO: Mia patro!

PIERINO (kortuŝite): Nun mi komprenas.

PIERO: Kion?

PIERINO: La larmojn, kiuj brilis en liaj okuloj.

PIERO: Kaj kion vi respondas?

(Ekstere dancmuziko.)

PIERINO (solene): Diru al li, ke Pierino de mia Piero humile kaj amoplene kapitulacas antaŭ la volo de Piero de iama Pierino.

PIERO (ĉirkaŭprenante ŝin): Kara! Kara! Ci mia! (Longdaŭra kiso.)

KELNERO (venas): Sinjora moŝto, ĉu (vidante la aman scenon) ĉu — ĉu — ĉu... hah... pardonu! (Sin returnante de la paro.) En maskobalo, dum karnavalo, neniu povas esti certa pri tio, ke li restos sola. Ankaŭ mi mem, kvankam tre malofte, sed tamen, se okaze aŭ...

PIERO (rimarkante lin): Kion vi volas? Vi povas foriri!

KELNERO: Laŭdezire, sinjora moŝto! Laŭdezire!

Kurteno falas.

La tekston enkomputiligis Roel Haveman.